Registriĝis mi ĉi tie je la 19a de novembro 2008.

Mi antaŭe jam estas liverinta kontribuojn al du alilingvaj Vikipedioj (regule ekde 2006).

Mi ne scias, kiom da kontribuoj mi kapablos liveri al la Esperanta Vikipedio.

Loĝlokoj 2000-2017 redakti

       

Fakoj, hobioj, temoj redakti

Aldone al la tipaj temoj de ĉiu Esperantisto, kompara lingviko kaj fonetiko, mi interesiĝas pri

  • felietonoj de bonaj gazetoj,
  • libroj kaj literaturo,
  • metrooj kaj trafikrilata teĥniko,
  • mapoj historiaj kaj aktualaj,
  • muzeoj kaj galerioj,
  • urboj, urba historio kaj urbanismo.

Kontribuoj al Vikipedio redakti

Ĝis nun mi ne kontribuis multe. Mi kundisktutis iomete ĉi-tie kaj tie. La plej rimarkinda kontribuo ĝis nun estis tiu ĉe la artikolo Fakverko:Komerco, de kio mi produktis la maĵorion de la enhavo. Aldone mi kreis la paĝojn pri la financproduktspeco derivaĵo kaj la Romia monero solido. La ĝermon Frankonio mi faris ampleksan artikolon. Ĉi artikolo poste iĝis la unua "leginda artikolo" de la esperantlingva Vikipedio. Fine de aprilo 2013 mi esence plibonigis la artikolon pri la unuopa eŭro-pagareo.

Profesia edukado redakti

  • Maŝininĝeniera fako (je universitato),
  • kompara lingvistiko kaj orientazia filologio (je universitato),
  • pluraj bankfakrilataj trejnadoj inter 1996 kaj 2007 en diversaj bankoj.

Profesioj redakti

  • Testinĝeniero en aŭtomobilentrepreno,
  • esplora inĝeniero en la fako energicentraloj,
  • programisto en la kampo medicinaj aparatoj,
  • programisto en la kampo akciaj derivaĵoj por financaj institucioj,
  • faka asistanto de bankdirektoro en la kampo de projektfinancado,
  • terminologia gvidanto en bankfaka tradukprojekto angla-germana,
  • softvarrilata projektgvidanto en la bankfakoj akciaj kaj monaj derivaĵoj, Bazelo II, kreditsekurigo kaj likvidecplanado,
  • de 2006 ĝis 2010 mi estis faka estro de la centra datumstokejo en granda banko en Frankfurto ĉe Majno,
  • ekde aprilo 2011 mi estas entreprena arĥitekto en la sama banko.

Esperantistiĝo redakti

Mi naskiĝis en la sama vilaĝeto kiel Martin Schleyer, la kreinto de Volapuko, kaj mia lernejo estis nomita laŭ li, nome Martin-Schleyer-Gymnasium. Jam dum mia infaneco mi tial sciis pri planlingvo, kaj la ideo de planlingvoj fascinis min. Pri Esperanto mi nur sciiĝis kelkajn jarojn poste, kiam mi estis 16 jarojn aĝa, el legantoletero de iu Esperantisto el Berleno. Sekve mi mendis la kvarkajeran kurson "Esperanto programita" kaj legis (ne intense studis) ĝin. Ĉar mi ne sukcesis konvinki miajn amikojn ankaŭ lerni E-on, mi poste ne ellernis kaj ne uzis la lingvon. Kiam mi kelkajn jarojn poste studis en la universitato, mi vidis afiŝon anoncanta Esperantokurson, kiun mi tuj ekpartoprenis kaj tiel lernis la lingvon kaj konatiĝis al Esperantistoj. Mi tamen pro manko da tempo en mia Esperanto-vivo ne vizitis multajn Esperanto-eventojn (ĝis nun ekz-e nur tri UK-ojn, en Varsovio, en Tampereo kaj Berleno, kaj pluraj privataj Esperanto-festoj). En la jaro 1991 mi membriĝis en la Frankfurtmajna Esperantoklubo. La instigo por pli profunda lernado de Esperanto kaj regula uzo de ĝi venis de sufiĉe fanatika (kaj interesa) Esperantisto, kiu ne estis klubano kaj nur hazarde konatiĝis al mi. En 1995 mi fondis samurbe en kafejo "junan" Esperanto-grupon, kiu ekzistas ĝis hodiaŭ kaj kien ankaŭ venas Esperantistoj, kiuj ne vizitas la tradician lokan klubon.

Esperanto-projektoj redakti

Mi okupiĝas pri studo de la ekonomirilata terminologio de la lingvoj angla, germana kaj Esperanto. Tiu studo bazas sur materialo kolektita (kaj kolektata) ekde 1996 por ekonomia fakvortaro de Esperanto. Mia celo estas fari la studon publikigebla ĝis la jaro 2020. La temoj de la studo estas tradukproblemoj inter tiuj lingvoj, eraroj en fakaj kaj ĝeneralaj vortaroj kaj la stato de la esperanta vortmaterialo rilate al kohereco, gramatika korekteco kaj prezento en vortaroj kaj ekonomirilataj tekstoj de gazetoj, libroj, retpaĝoj kaj aliaj tekstoj. La studo ankaŭ komparas la kvaliton de Eo-fakvortaroj kaj nacilingaj fakvortaroj.

Pri la menciita ekonomia fakvortaro (en la lingvoj angla, germana, Esperanto) mi verkas ekde la jaro 1996 surbaze de originalaj tekstoj kaj ĉiuj ekonomirilataj Esperantovortaroj. Komence de la jaro 2013 la kolekto enhavis 46'000 anglalingvajn, 38'400 esperantajn kaj 43'500 germanlingvajn kapvortojn. Mi taksas, ke mi bezonas minimume pliajn dek jarojn por atingi staton de la vortaro, en kiu ĝi estas preta por publikiĝo. La plej granda restanta tasko estas la analizo, korektado, harmoniigo kaj signifpruvado de la jam ekzista vortmaterialo.