i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Bel Air!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Narvalo 19:20, 8. Dec 2008 (UTC)

Saluton, mi pardonpetas, ke mi ne tuj respondis, ĉar mi kongresumis du semajnojn. Nun hejme mi vidis vian ankoraŭ neplenigitan artikolon kaj kompreneble mia respondo estas ke ne indas havi malplenan artikolon. Se vi plenigos kaj preferinde aldonos alilingvajn ligojn, ĝi estus bonvena. Se ne, oni devus forigi ĝin.--kani 23:04, 29. Jul 2009 (UTC)

Dankon pro via reago, Kani, ankaŭ mi ne ĉiam povas "tuj" respondi ;-) Mi do kreos la paĝon, kiam mi estos havanta la tempon. Momente mi ne havas multe da... tamen ne indas forigi la ligilon, mi certe ŝtopos la truon ĉi-jare :-) --Bel Air 11:24, 7. Aŭg 2009 (UTC)

Aliĝo al traduka konkurso redakti

Saluton Bel! Vi tradukis la artikolon Sidhamo Referencoj Literaturo Retligiloj per la traduka helpilo EnhavTradukado kaj vi do povas partopreni la Tradukan konkurson. Sufiĉas, ke vi aliĝu al Vikipedio:Konkurso/2015/Konkursantoj.

Tamen, via kontribuaĵo estas sufiĉe simpla; mi forte rekomendas, ke vi pligrandigu ĝin (en tia ĉi stato ĝi ne povos esti longe). Amike. --KuboF (diskuto) 22:52, 29 Nov. 2015 (UTC)

Saluton Kubo, mi plene tradukis la germanlingvan artikolon pri Sidhamo kun ĉiuj tabeloj kaj fremdaj literoj, estis iomete da laboro. Kiam mi klakis al la tradukbutono, la tradukilo fiaske forĵetis preskaŭ ĉion, nur kreis tiun ne-artikolon, pri kiu vi parolas. Mi poste volis simple forviŝi ĝin, tamen ne trovis tian butonon. Ŝajnas, ke la tradukilo ne jam estas sufiĉe bona por traduki artikolojn, kiuj ne estas tute simplaj laŭ ilia strukturo. --Bel Air (diskuto) 09:48, 22 Dec. 2015 (UTC)

Testing saving failures for Content Translation redakti

Hello Bel_Air

You had earlier commented on the Content Translation talk page about difficulties related to saving translations. We are currently investigating the possible reasons and wanted to check if you are still experiencing these interruptions while using Content Translation. In case you are, would you be interested in participating in an individual testing session with a member of the Content Translation team so that we can better understand the problem you are facing with the tool? Thank you.--Runa Bhattacharjee (diskuto) 05:48, 9 Dec. 2015 (UTC)

High Runa, thanks for your response! Yes I'm interested in trying out the tool again and would like to do as you suggest. How and when could we do so? (Sorry for my late response, but I didn't have time to check my page lately, had a great time with my family though). --Bel Air (diskuto) 09:51, 22 Dec. 2015 (UTC)