Vikipedio:Diskutpaĝo

La diskutpaĝo estas serva paĝo ligata al ĉiu paĝo kreata de la programaro MediaWiki, kie oni diskutas pri la enhavo de la paĝo mem.

Komuna regularo redakti

  1. En la diskutpaĝoj kaj en la balotoj oni devas subskribi sin.
  2. Kutimokaze oni prefere ne redaktu nek forviŝu komentojn de aliaj uzantoj sen ilia permeso.
  3. Estas rekomendata, ke oni uzu la ŝablonon {{Respondo al}} (uzata kiel {{re|uzantonomo}}) por respondi al aliulo. Tiel "Sciigoj" funkcias al la koncerna uzanto. Krome eblas Atenti diskutpaĝon kaj kontroli ŝanĝojn en sia atentaro.

Diskutopaĝoj de uzantoj redakti

La maniero por diskuti kun uzanto en lia diskutopaĝo estas ĉion diskuti en diskutpaĝo de unu el uzantoj. Ĉar

  1. tuta diskuto estas en unu loko, facile konsultebla kaj sekvebla ankaŭ de aliuloj kaj post ioma pasinta tempo,
  2. diskuti povas pli ol 2 uzantoj,
  3. post arĥivigo ne estas problemo pri rompitaj ligiloj.

En Esperanta Vikipedio en antikva tempo, estis uzata ankaŭ alia maniero: uzantoj diskutis pri la temo en la diskutpaĝo de la dua uzanto. Tamen, estis jenaj problemoj:

  1. diskuto estas malfacile konsultebla kaj sekvebla, diskutantoj bezonatas saltadi inter du paĝoj,
  2. bone funkcias nur por du uzantoj, aldono de la tria estas problema,
  3. post arĥivigo rompiĝas ligiloj,
  4. kiam du manieroj estis uzataj samtempe, uzantoj devis specife atentigi sian preferatan manieron supre de sia diskutopaĝo.

Redaktado de aliulaj diskut-kontribuaĵoj redakti

Kutime oni prefere ne redaktu nek forviŝu diskut-kontribuaĵojn de aliaj uzantoj. Foje aperis protestoj eĉ pro lingva korekto de aliula diskuto. Tamen se temas pri klare vandala redakto, oni povas la kontribuaĵon forviŝi.

Ekzistas ankaŭ kontroversa maniero por mildigi diskuton. Se diskuto enhavas personajn atakojn, iuj vikipediistoj emas refaktorigi la tekston. Tamen refaktorigo povas esti konsiderata kiel cenzuro kaj en Esperanta Vikipedio ne estas pri ĝi ĝenerala interkonsento.

Deŝovo redakti

En Diskutejo kaj diskutopaĝoj de artikoloj kaj uzantoj (estas multaj aliaj vikipediistaj interkonsentoj por Maniero 1) oni uzas per-dupunktajn deŝovojn por legebligi kiel jene:

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
::Mi faris ĝin mem! --[[Uzanto:Johano]]
Ni ŝovu la diskuton al [[Diskuto:Supo]]. --[[Uzanto:Johana]]
:Mi emas malkonsenti. --[[Uzanto:Georgo]]

Kiel estas la supo? --Johano

Bonege!! --Johana
Mi faris ĝin mem! --Johano

Ni ŝovu la diskuton al Diskuto:Supo. --Johana

Mi emas malkonsenti. --Georgo

Se vi volus respondi al la sama komento al kiu alia uzanto jam respondis, vi uzus la saman nivelon de lia deŝovo.

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
:Ne tro malbone.. --[[Uzanto:Georgo]]

:Terure. --[[Uzanto:Jakobo]]

Kiel estas la supo? --Johano

Bonege!! --Johana
Ne tro malbone.. --Georgo
Terure. --Jakobo

Jen estas la maniero voki aliulojn. Oni povus ricevi novan mesaĝon.

Kiel estas la supo? --[[Uzanto:Johano]]
:{{Re|Johano}} Bonege!! --[[Uzanto:Johana]]
::{{Re|Johana}} Mi faris ĝin mem! --[[Uzanto:Johano]]
:{{Re|Johano|Johana}} Terure. --[[Jakobo]]

Kiel estas la supo? --Johano

@Johano: Bonege!! --Johana
@Johana: Mi faris ĝin mem! --Johano
@Johano, Johana: Terure. --Jakobo