MediaVikio

kunlabora vikia programaro

MediaVikio (angle MediaWiki) estas programaro por skribi kaj legi vikiojn en interreto. La fondaĵo Wikimedia konservas ĝin sub la Publika Permesilo de GNU. Vikipedio estas potencata de ĝi. MediaWiki ankaŭ estas la nomo de la retejo uzata por evoluigi la programaron.

MediaVikio
MediaVikio
MediaVikio
libera programaro • kunlabora vikia programaro
Retadreso mediawiki.org
Kategorio Reta enciklopedio
Lingvo(j) Multaj
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Registriĝo libervola
Fondiĝo 25-a de januaro 2002
Stato aktiva
vdr
MediaVikio
emblemo
libera programaro • kunlabora vikia programaro
Komenco 25-a de januaro 2002 vd
Moto Because ideas want to be free.
Retejo Oficiala retejo
vdr

MediaWiki uzas la interrilatan datumbankon MySQL. Ekde la versio 1.5 ĝi enhavas eksperimentan subtenon de PostgreSQL.

La programo estas skribata per PHP kaj estas instalebla sub diversaj sistemoj. Krome necesas servilo, kiu subtenas PHP. Al la subtenantaj serviloj apartenas Apache kaj IIS.

Historio redakti

MediaWiki evoluis el Wiki-motoro, kiun la germana biologo Magnus Manske kreis por la interreta enciklopedio Vikipedio, kiam la antaŭe uzita "UseModWiki"-motoro montriĝis ne plu adaptebla.

La 25-an de januaro 2002 estis uzata unuafoje la unua versio, tiam nomita "2-a fazo". Post reverkado, plejparte per Lee Daniel Crocker, estis instalita sur la Vikipedia servilo en Junio 2002 plibonigita versio de la oficiale ankoraŭ sennoma programaro.

Dum la sekvaj jaroj evoluis MediaWiki al sukcesa libera programaro-projekto, en kiu partoprenis en la jaro 2005 pli ol 60 programistoj kaj helpantoj. Ne nur Vikipedio kaj MediaWiki-projektoj, sed ankaŭ multaj organizoj, entreprenoj kaj institucioj uzas hodiaŭ MediaWiki-on.

La aktuala stabila versio estas 1.18.2 ekde la marto 2012.

Etendiloj redakti

Por la programo haveblas en la interreto diversaj etendiloj, kiuj povas doni al la programo pliajn kapablojn. Kelkaj etendiloj bezonas eĉ aldonan tabelon en la datumbanko.

Eksteraj ligiloj redakti