KuboF Hromoslav
Lingvoj
sk
Tento redaktor má slovenčinu ako materinský jazyk.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
cs
3
Tento uživatel je schopen plynně komunikovat česky.
pl
2
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie średnio zaawansowanym.
en
2
This user is able to communicate with an intermediate level of English.
tok
1
jan ni li toki lili e toki pona.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
Lando
Slovakio
Mi venas el Slovakio
Viki-mondo
ELiSo
Mi estas membro de
Esperanto kaj Libera Scio
Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio. (kontrolu)
Vikidatumoj
Mi helpas ĉe Vikidatumoj.
Vikicitaro
Mi partoprenas ankaŭ en vikicitaro
Vikilibroj
Mi partoprenas ankaŭ en Vikilibroj.
Kovilo
Mi partoprenas ankaŭ en la Kovilo.
WikiTrans
Mi uzas WikiTrans ĉiutage.
Programaro
Google Chrome
Mi retumas per Chrome.

Sal! Bonvenon en mia paĝo!

Mi estas estulo, onidire homo, de Zvolen, Slovakio.

Nun mi precipe laboras pri organizado de projektoj en Vikimedia movado. Sed kiam mi trovas tempon por vikia laboro, mi kutime prilaboras ŝablonojn, forigas forigendaĵojn kaj tradukas per EnhavTradukilo.

Miaj intereskampoj inkludas muzikon, komputikon, naturon, astronomion, kosmonaŭtikon, spiritecon kaj lastatempe mi aldonas ankaŭ aferojn rilatajn al psiĥologio.

Deklaro redakti

Laŭ Uzkondiĉoj mi informas, ke mi estis kaj estas en konflikto de interesoj pro mia laborado (ĉu volontula, ĉu pagata) en diversaj organizoj kaj projektoj.

Al la organizoj apartenas:

  • E@I, kie parto de mia pagata laboro estis informado pri ties projektoj en Vikipedioj (Marto 2015 ĝis Septembro 2015), krome, mi antaŭe estis kaj plu estas volontula (nepagata) aktivulo de tiu organizo;
  • Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), kiel iama Komitatano A (por EUROKKA kaj SKEJ), iama TEJO-volontulo (Januaro 2016 ĝis Januaro 2017), iama oficisto (Marto 2017 ĝis Oktobro 2017) kaj nuntempa foja (nepagata) aktivulo;
  • Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), kiel kunfondinto (2013) kaj volontula gvidanto;
  • Vikimedio Slovakio, kiel kunfondinto (2011) kaj ekde tiam prezidanto;
  • Slovakia Esperanta Federacio (SKEF), kiel iama vicprezidanto (2013 ĝis Januaro 2017), ekde Januaro ĝis Marto 2016 taskigita pri gvidado de la organizo, poste mi estis reelektita vicprezidanto sed Januare 2017 demisiis;
  • Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ), kiel iama simpla estrarano (2008 ĝis 2012), prezidanto (2012 ĝis 2014) kaj kie mi plue foje aktivas.

Al projekto kaj eventoj apartenas:

  • UK 2016, kie mi estis LKK-ano pri kultura programo.

Samtempe mi deklaras, ke dum verkado mi klopodas laŭi ĉiujn principojn de Vikipedio kaj libera edukado kaj mi penas pri plejeble granda neŭtraleco, enciklopedia stilo, citado de duagradaj fontoj kaj mi kontrolas menciindecon. En okazo de problemoj pri miaj redaktoj, bonvolu mesaĝu min en mia diskuto kaj sciigu min pri ili!

Mia roboto KuBOT redakti

La 22-an de Aŭgusto 2012 mi petis robotan statuson por Uzanto:KuBOT. Mi ĝin ricevis la 14-an de Septembro 2012 kaj ekde tiam mi ĝin estras. Mi preferas laborojn priskribitajn en la uzanto-paĝo tamen aliajn utilaĵojn mi ne kontraŭas. Se vi havas interesan proponon por utila laboro, skribu ĝin en mian diskuton. Mi rulas la roboton ankaŭ en kelkaj aliaj projektoj, se vi ion ekster Vikipedio, demandu min.

Ekde la 3-a de Majo 2014 mia roboto estas administranto. Tio signifas, ke mi povas amase forigadi aŭ restarigadi paĝojn kaj redakti protektitajn paĝojn.

Administranto redakti

Ekde 20-a Decembro 2012 mi estas administranto de Esperanta Vikicitaro kaj Esperantaj Vikilibroj. La 18-a de Februaro 2013 mi estis elektita administranto ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikipedio (dum iom flama voĉdonado...). Mia precipa administra laboro estas forigado de maltaŭgaĵoj kaj plibonigado de interfaco.

La slogano „administranto pri kiu neniu plendas, ŝajne ne faras sian laboron” por mi fruktodonis kaj jam estis proponita mia eksadministrantigo - kompreneble, de Pejno Simono   Nu, mi ja restis administranto.

Nuntempe mi estas signife malpli aktiva en tiu ĉi kampo ol antaŭe.

 
Mi rigardas!

Kondutado en Vikipedio redakti

Mi estas lupo, gardlupo de Vikipedio! Mi gardas ĝian bonan lingvan nivelon, enhavan kaj aspektan stilojn, fidindecon kaj ofte ankaŭ uzeblecon. Lastatempe mi ne kontribuas multe al artikoloj sed prefere mi prizorgas stilajn gvidilojn, helpajn paĝojn kaj ŝablonojn (precipe per Vikidatumoj). Mi ŝatas amasan redaktadon, sekve ankaŭ robotojn. Mi ŝatas ŝablonojn kaj specife metaŝablonojn.

Mi precipe klopodas faradi teĥnikan laboron, kiu al aliuloj ŝparos multan tempon. Tia laboro kostas al mi multan energion, precipe pro tio mi ne plu multe aldonas al artikoloj.

Laboro eksterreta redakti

Mi agadas pri diversaj aferoj ekster Vikipedio sed ankaŭ pri la Vikimedia movado. Jen estas kelkaj el ili

Vikimedio EO redakti

Ekde komenco de diskutado mi estas envolviĝinta en laborgrupo Esperanto kaj Libera Scio. Post kiam ĝi estis aprobita kiel oficiala Vikimedia Uzanto-grupo mi iĝis unu el tri oficialaj kunfondintoj. Poste mi gvidis transformon de la grupo al oficiala organizo.

Vikimedio Slovakio redakti

Fine de la jaro 2011 mi kunfondis la organizaĵon Vikimedio Slovakio kaj ekde Marto 2012 ĝis fino de 2018 mi estis ĝia prezidanto. Nuntempe mi precipe helpas al la organizo pri reakiro de fidindeco.

E@I redakti

Mi nuntempe laboras por E@I. Por E@I mi volontulis dum jaroj pri lernu! (tradukado, vortarkreado), helpado pri juraj aferoj, dum renkontiĝoj (muzika programo por SES, helpado dum KAEST) ktp.


Honorigoj redakti

  Rekompenco de Azia Monato
Dankon por helpi en la organizado de Azia Monato 2015! Ochilov (diskuto) 04:24, 2 Dec. 2015 (UTC)
  Estimata recenzisto
Dankon por via laboro en VP:PLA kaj VP:NPLA! --Ochilov (diskuto) 09:19, 10 Dec. 2015 (UTC)