Vikipedio:EnhavTradukilo
EnhavTradukado (angle Content translation) estas nova traduka helpilo evoluigata de la Fondaĵo Vikimedio speciale por Vikipedio. Ne temas pri nura enmetado de artikoloj - homa korektado estas daŭre bezonata! La nova ilo estas tre bone interplektita en Vikimedian sistemon, ne nur tradukas tekston, sed ĝin ankaŭ formatas laŭ Vikipediaj kutimoj. Dum ĝia evoluigado estis taksataj diversaj labormanieroj de diversaj Vikipediistoj kaj la ilo provas subtenadi plejeble multajn.
EnhavTradukado povas provizi ankaŭ maŝinan antaŭ-tradukon, kiun uzanto lingve revizias kaj poluras. Tia ĉi reviziado montriĝis signife pli rapida ol dekomenca permana tradukado. Maŝina tradukado al Esperanto nuntempe funkcias de la angla, la hispana, la franca kaj la kataluna. Estontece aldoniĝos ankaŭ konsultado de vortaroj, traduka memoro kaj espereble ankaŭ aliaj helpiloj.
Uzado en la Esperanta VikipedioRedakti
EnhavTradukado funkcias en la Esperanta Vikipedio ekde Januaro 2015 (kiel unu el 8 unuaj!). Ĝi tamen estas en testa reĝimo kaj rapide evoluas.
Kiel uzi:
- en viaj preferoj, parto Betaj funkcioj ŝaltu la funkcion Tradukado de enhavo kaj konservu.
- iru al Special:ContentTranslation, klaku Ektraduki por komenci la tradukon de artikolo.
- ankaŭ disponeblas statistikoj pri tradukado
Maŝinaj tradukilojRedakti
Komparo de tradukilojRedakti
Apertium | WikiTrans | Google Tradukilo | |
---|---|---|---|
Retejo | Apertium.org | WikiTrans.net (redaktilo) |
Translate.Google.com |
De lingvoj | angla, hispana, kataluna, franca | angla, dana | multaj |
Libera? | Jes (GPL) | parte | Ne |
Eblas plibonigi? | Jes, necesas programi | parte; eblas proponi vortojn | parte, eblas helpi pri ekzemplaj tradukoj |
Rilata al esperantistoj? | Jes, ĉefa evoluigisto | Jes, ĉefa evoluigisto | Ne |
Rilata al Vikimedio? | parte | Jes, la tradukilo estas intencata por Vikimedio | Ne |
Komparo de redaktaj interfacojRedakti
EnhavTradukado (de WMF) |
WikiTrans (de GrammarSoft) |
Ĉeĥ-slovaka Vikipedio (uzanto-skripto) | |
---|---|---|---|
evoluigantoj | grupo de WMF | Eckhard Bick (servila parto), Marek Blahuš (Vikipedia parto) |
Marek Blahuš |
uzata tradukilo | nun Apertium, aliaj (ĉefe liberaj) planataj |
WikiTrans | nun Google Tradukilo, aliaj eblaj |
komenci novan artikolon | Jes | Jes | Jes |
aldoni al ekzistanta artikolo | Ne, sed planata | Ne | Jes, sed necesas forigo de duobligitaj partoj |
traduki nur parton | Jes | Ne, necesas forigo post konservo | Ne, sed eblas permana forigo antaŭ konservo |
traktado de ŝablonoj | necesas permesi unuopajn ŝablonojn, mapigi parametrojn aŭ prizorgi per Vikidatumoj (povas uzantoj) | alikreas informkestojn; iujn ŝablonojn ĝeneraligas (ekz. Ĝermo) (povas nur evoluigisto); eblas prizorgi per Vikidatumoj (povas uzanto) | Ne, parton eblas prizorgi per Vikidatumoj |
bezonata Ĝavoskripto | jes | jes | jes |
Influas aliajn funkciojn de Vikipedio | aldonas "ruĝan ligilon" al interlingvaj ligiloj | anstataŭas serĉo-paĝon | aldonas butonon al kutima redaktointerfaco |
ebligas formatigon de teksto | Jes, sed nur ege bazan | Ne | Jes, redaktado okazas en kutima kodo-redaktilo |
- EnhavTradukado (de WMF)
- Ĝi estas nova traduka helpilo evoluigata de la Fondaĵo Vikimedio. Ŝajne ĝi tial ricevos multan subtenon kaj oni kalkulos pri ĝi dum estontaj ŝanĝoj de Vikipedio. Eblas ĝin provi ĉe WMFLabs (necesas registriĝo, ne funkcias unuiĝinta konto de Vikipedio). La interfaco provizos tre bazajn eblojn por formatado, sed estas celata al nura helpo al traduko (kaj formatigo estu farita post konservo). Dume ĝi ne tradukas al Esperanto, kio ŝajne postulas ŝanĝon de kodigo.
- WikiTrans
- Ĝi estas granda projekto celata interagadon inter la angla kaj la Esperanta Vikipedioj. Ĝi jam ricevis subtenon de Esperantic Studies Foundation kaj estas uzata en Vikipedio. Tutan kunigon de origina Esperanta Vikipedio kaj maŝine tradukita angla Vikipedio eblas konsulti ĉe WikiTrans.net. WikiTrans provizas retajn redaktilon, tradukadon de tekstoj aŭ retejoj kaj en siaj preferoj eblas ŝalti aldonaĵon. La aldonaĵo ŝaltiĝas kiam oni serĉas paĝon, kiu ne ekzistas kaj tuj provizas redakto-interfacon kun jama maŝina tradukaĵo. Formatigo estas iom kaŝita, anstataŭe estas uzataj kodo-markoj; sed la interfaco celas nuran helpon al traduko. (la aldonaĵo dume ne funkcias)
- Ĉeĥo-slovaka Vikipedio
- Ĝi estas projekto por kunlaborado inter la ĉeĥa kaj la slovaka Vikipedioj. Ĝi funkcias kiel uzanto-skripto, kiun uzanto devas por si instali (enmeti en Common.js). La skripto aldonas al kutima kodo-redaktilo butonon, post klako oni entajpas artikolnomon en alilingva Vikipedio kaj la skripto enmetas tradukitan tekston (funkcias mapigo de internaj ligiloj kaj kategorioj, sed ne ŝablonoj). La teksto estas jam formatigita kaj sufiĉas nur kontroli tradukon kaj prizorgi ŝablonojn. Eblas tiel anstataŭigi jaman tekston aŭ aldoni tekston al sekcio.
Aldonaj ilojRedakti
- Lingvokontrolilo (gramatik-kontrolilo)
- interfaco kutima kaj universitata
- Lingvoilo - kontrolilo de stilo kaj gramatiko
- aldonaĵoj al Firefox
- Esperanta Vortaro - literum-kontrolilo
- Ĉapelisto - ĉapeligas x-sistemon
- LanguageToolFx (Lingvoilo) - kontrolilo de stilo kaj gramatiko