Holocena kalendaro

erao tia ke 2000 p.K. estas 12000 H.E. (post Holocena Erao)

La holocena kalendaro estas nomo de sistemo de jarkalkulo bazita sur la koncepto de holocena erao (HE), ankaŭ nomata homa erao. Ĝi celas solvi iujn problemojn kaj mallogikaĵojn de la nuntempe uzata gregoria kalendaro.

La holocena kalendaro difinas kiel komencon de la erao la jaron 10 000 antaŭ Kristo. Ĝi do funkcias tiel, ke al jarnombro kristana oni aldonu nombron dek mil. Ekzemple, la jaro 2024 post Kristo (p. K.) estas jaro 12024 de Holocena Epoko (HE).

La sciencisto Cesare Emiliani unue proponis la holocenan kalendaron en 1993.

Malavantaĝoj de la gregoria kalendaro redakti

Al la gregoria kalendaro, nune plej uzata kiel monda kalendaro, oni riproĉas ke:

  • Ĝi baziĝas sur la hipoteza naskiĝdato de Jesuo Kristo; tiu kristana aspekto de la kalendaro povas inciti nekristanojn.
  • La kristana eklezio agnoskas, ke Jesuo Kristo naskiĝis kelkajn jarojn antaŭ la jaro 1. Tio ĝenas ĉefe koncerne al la datoj de eventoj ligataj al Kristanismo.
  • La jaro 0 ne ekzistas: tio malsimpligas la historiajn kalkulojn.

Avantaĝoj de la holocena kalendaro redakti

  • Per la holocena kalendaro oni evitas uzi negativajn nombrojn por malnovaj historiaj okazaĵoj. Ekzemple, Ötzi, la fama kadavro de "glacihomo" kiu malkovriĝis en Aŭstrujo en jaro 1991, vivis ĉirkaŭ la jaro -3300. Holocenepoke, li vivis ĉirkaŭ la jaro 6700 kaj malkovriĝis en 11991, kio faciligas enkapan kalkulon de lia restado en la glacio alpa.
  • Dum en kristana jarkalkulo ne ekzistas iu jaro "nul", tiun mallogikaĵon evitas HE. HE estas religie pli neŭtrala kaj por historiistoj pli praktika mezuro.
  • La komenco de Holocena Epoko proksimume samtempas kun la fino de la lasta (ĝis nun) glacia epoko kaj la embriiĝo de modernaj homaj kulturoj, kun evoluo de bestobredado, terkultivado, metaluzo kaj civilizacio. Tiel, ĉiuj datoj de la homa historio povas esti notataj per kreskanta skalo.

Konvertado redakti

Por la jaroj post Kristo de la gregoria kalendaro, sufiĉas adicii 10 000 al la numero de la jaro. Por la jaroj antaŭ Kristo, oni subtrahas la jaran numeron de 10 001.

Jaro
Gregora kalendaro
Jaro
Holocena kalendaro
22000 a.K. -11999 HE aŭ 11999 aHE
10001 a.K. 0 HE
10000 a.K. 1 HE
1 a.K. 10000 HE
1 p.K. 10001 HE
2010 12010
10000 20000

La jaroj antaŭ la jaro 0 estas dirataj antaŭ Holocena Erao aŭ aHE.

Eksteraj ligiloj redakti