Antaŭmenstrua simptomaro

Antaŭmenstrua (aŭ antaŭmonataĵa) simptomaro (ankaŭ nomata antaŭmenstrua/antaŭmonataĵa streso/sindromo) estas sumo de korpaj, psikologiaj kaj emociaj simptomoj rilataj al virina menstrua ciklo. Dum pro kelkaj el tiuj ĉi premenstruaj simptomoj estas en infanaĝo trafita plimulto de junulinoj (ĉirkaŭ 80 - 85 %), la plenkreskaj virinoj povas sperti simptomojn, kiuj "per granda maniero malagrabligas kelkajn aspektojn de ilia vivo". Tiuj ĉi simptomoj estas antaŭvideblaj kaj ili aperas regule dum du semajnoj antaŭ la menstruo. Kiam la sangado estas komenciĝinta, tiuj ĉi simptomoj malaperas. Ĉirkaŭ 14 procentoj de virinoj en aĝo de 20 ĝis 35 jaroj estas de ili tiel trafitaj, ke la simptomoj malebligas al ili labori aŭ studi. Ĉe kelkaj virinoj tiuj ĉi simptomoj estas tiel fortaj, ke ili estas konsiderataj kiel trafitaj. Tiu ĉi formo de PMS nomiĝas premenstrua disforika difekto (PMDD).