Kotoneastro

(Alidirektita el Cotoneaster)

Kotoneastro (Cotoneaster) estas genro de la Pirenoj el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). La genro konsistas el ĉirkaŭ 90 specioj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
kotoneastro

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Subfamilio: Spiraeoideae
Genro: kotoneastro’’ Cotoneaster
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La natura disvastigejo estas la palearkta regiono (modera Azio, Eŭropo, Nordafriko), kun la centro Himalajo kaj sudokcidenta Ĉinujo.

Priskribo redakti

Cotoneaster-specioj kreskas kiel deciduaj ĝis ĉiamverdaj arbustoj, malofte kiel malgrandaj arboj. La kreskoformo estas kuŝanta grundkovranto ĝis 15 metro alta arbeto. La branĉoj ne havas dornojn. La alterne situantaj folioj estas simplaj kaun mallonga folitigo. La folirando estas glata. La stipuloj estas etaj.

 
tapiŝa kotoneastro (Cotoneaster dammeri)

La floroj staras kelkfoje unuope aŭ plurope en malgrandaj faskoj, sed plej ofte en ŝirmgropolaj infloreskoj. La duseksa, radiosemetriaj floroj estas kvinnombraj. La kvin mallongaj sepalojwaras ankoraŭ bone videblaj sur la fruktoj. La kvin petaloj estas blankaj, kremkoloraj, rozeajĝis violkoloraj, helviolaj aŭ ruĝaj. Ekzistas dek ĝis 20 (malofte ĝis 22) stamenoj. Ekzistas du ĝis kvin duonepiginaj karpeloj. La du ĝis kvin pistiloj estas liberaj.

 
folio kaj fruktoj de Cotoneaster tomentosus en aŭtuno

La pomforma frukto estas ruĝa ĝis brunruĝa, aŭ oranĝa ĝis nigra. La fruktoj nur enhavas po unu semo.

Ĉiuj plantpartoj, sed precipe la fruktoj, estas malforte venenaj.

 
folioj kaj fruktoj de la akuminata kotoneastro (Cotoneaster acuminatus)
 
faltohava kotoneastro (Cotoneaster bullatus)
 
Cotoneaster franchetii
 
arba kotoneastro (Cotoneaster frigidus)
 
horizontala kotoneastro (Cotoneaster horizontalis)
 
malgrandfolia kotoneastro (Cotoneaster microphyllus)
 
Cotoneaster pannosus
 
densflora kotoneastro (Cotoneaster racemiflorus)
 
salikflora kotoneastro (Cotoneaster salicifolius)

Utiligado redakti

En la moderaj zonoj kelkaj specioj estas kutivataj kiel ornamlignoplanto, ektemple kiel grundkovranto. La grundkovrantaj Cotoneaster-specioj estas ofte ankaŭ plantata kiel apudstrataj verdaĵoj en urboj. La genro estas suscepto de la bakteriozo fajrobrulo.

Sistematiko redakti

Kotoneastro (Cotoneaster) estas genro el la familio de la Rozacoj (Rosaceae). Tie ili apartenas al la subfamilio Spiraeoideae, tribo Pyreae, subtribo Pirenoj.[1] La unua priskribo de la genro okazis en la jaro 1789 fare de Friedrich Casimir Medicus. La genro konsistas el ĉ. 90 specioj.[2] En al planta listo estas priskribita jenaj specioj:[3]

Fajrobrulo redakti

Kotoneastroj estas kiel kernetfrukto (Pyrinae) tre minacata de fajrobrulo.

Referencoj redakti

  1. D. Potter, T. Eriksson, R. C. Evans, S. Oh, J. E. E. Smedmark, D. R. Morgan, M. Kerr, K. R. Robertson, M. Arsenault, T. A. Dickinson, C. S. Campbell: Phylogeny and classification of Rosaceae. Plant Systematics and Evolution, Band 266, 2007, p. 5–43.
  2. Zhi-Yun Zhang, Hongda Zhang, Peter K. Endress: Cotoneaster,
  3. Cotoneaster.The Plant List2012-04-23. Arkivita el la originalo je 2022-02-26. Alirita 2022-02-26.
  4. BibISBN|9783854741879|paĝo 544
  5. Eintrag bei The Euro+Med PlantBase – the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity

Literaturo redakti

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Ulmer. Stuttgart (Hohenheim). 2008. 978-3-8001-5614-6, paĝoj 226–238

Eksteraj ligiloj redakti