La plantogenro AmelanĉoAmelankiero (Amelanchier) apartenas al la Pirenoj (Pyrinae) en la familio de la Rozacoj (Rosaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amelanchier
Amelanchier lamarckii (sin. Amelanchier grandiflora)
Amelanchier lamarckii (sin. Amelanchier grandiflora)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Rozacoj Rosaceae
Tribo: Pyreae
Subtribo: Pyrinae
Genro: Amelanĉo Amelanchier
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
ilustraĵo de Amelanchier canadensis
 
spika amelankiero tuj antaŭ la ekflorado

Amelanchier-specioj estas somerverdaj arbustoj aŭ malgrandaj arboj. La planto havas alterne starantajn foliojn. La folirandoj estas kompletrandaj aŭ segilformaj. La planto havas stipulojn.

La floraroj kun multaj floroj konsistas el grapoloj. La hiantoj estas sonorilformaj. La duseksaj radisimetriaj floroj estas kvinnombraj. La kvin liberaj petaloj estas blankaj. Por ĉiu floro ekzistas po 20 stipuloj.

La bluecaj malgrandaj fruktoj havas 4 ĝis 10 kamerojn kun po unu semo.

Enhavosubstancoj redakti

Folioj kaj semoj havas etajn kvantojn da cianogenaj glikozidoj, kiu faras hidrogenan cianidon. Post grandaj kvantoj da fruktoj aŭ dismaĉitaj semoj povas aperi stomakaj kaj intestaj perturboj. Dismaĉinte nur kelkajn semojn ne okazas tiun fenomenon. Oni devas konsumi multajn semojn por ricevi perturbojn.

Uzado redakti

Amelankieroj estas preskaŭ ĉiam kultivata kiel ornamarbustoj. En Mezeŭropo oni plantas jenajn speciojn: Amelanchier arborea, Amelanchier lamarckii, Amelanchier laevis , Amelanchier ovalis, Amelanchier alnifolia kaj Amelanchier spicata.

El la aromaj kaj sukoplenaj fruktoj eblas fari dolĉan marmeladon, kiu havas marcipanan guston. En Kanado estas kultivata alnofolia amelankieroAmelanchier alnifoli en la profesia fruktkultivado.

Jenaj enhavosubstancoj enestas la fruktojn de amelankiero:

Sistematiko, botanika historio kaj disvastigo redakti

La genra nomo Amelanchier (amelankiero) venis de la okcitana nomo „amélanche“ por la fruktoj de la tie hemiĝanta Amelanchier ovalis. La vorto „amelanche“ estas kelta-gaŭla vorto kun la signifo „pometo“. La genron enkondukis en 1789 Friedrich Casimir Medicus.

La genro Amelanchier konsistas el ĉ. 25 specioj. Preskaŭ ĉiu specio disvastiĝas en Nordameriko.

 
Ordinara Amelankiero (Amelanchier ovalis) kun fruktoj
  • alnofolia amelanĉo aŭ (Amelanchier alnifolia (NUTT.) NUTT. EX M.ROEM.) – Nordameriko
  • arba amelanĉo (Amelanchier arborea (F.MICHX.) FERNALD) – Nordameriko
    • pendanta arba amelanĉo (Amelanchier × grandiflora REHDER) – Kruciĝo el Amelanchier laevis kaj Amelanchier arboreaAmelanchier canadensis, de kelkaj aŭtoroj rigardante el sinonimo de Amelanchier lamarckii.
  • azia amelanĉo (Amelanchier asiatica (SIEB. & ZUCC.) ENDL. EX WALPERS): Ĝi venas el Japanujo.Krome tiu specio hejmiĝas en Japanujo, Koreujo kaj en Ĉinujo: Huang Shan en la suda Anhujo, en Mufu Ŝan en la nordokcidenta Jianĝio, en Kin Ling kaj la suda Ŝanĝio, en Tianmu Ŝan kaj en la nordokcidenta Zhejiang.
  • Amelanchier bartramiana (TAUSCH) M.ROEM. – Nordameriko
  • bazaltloĝanta amelanĉo (Amelanchier basalticola PIPER) – ĝi nomiĝas ankaŭ Amelanchier alnifolia var. cusickii – Nordameriko
  • Kanada amelanĉo (Amelanchier canadensis (L.) MEDIK.) – Nordameriko
  • Amelanchier confusa HYLANDER – Svedio, nekonata origino, kelkfoje ankaŭ rigardata kiel vario de Amelanchier lamarckii.
  • Amelanchier denticulata (KUNTH) K.KOCH – Meksikio
  • Amelanchier fernaldii WIEGAND – eventuale kruciĝo de Amelanchier humilis kaj Amelanchier sanguinea, Nordameriko
  • Amelanchier humilis WIEGAND – Nordameriko
  • Amelanchier interior E.L. NIELSEN – Nordameriko
  • kalva amelanĉo (Amelanchier laevisWIEGAND) – Nordameriko
  • kupra amelanĉo, (Amelanchier lamarckii F.G.SCHROEDER) –ofte ĝi estas intermiksita kun Amelanchier canadensis , Nordameriko
    • Manĝebla amelanĉo (Amelanchier ballerina) – ankaŭ rigardata kiel bredaĵo de Amelanchier lamarckii kultivaro 'Ballerina' , verŝajne kruciĝo el Amelanchier lamarckii kaj Amelanchier laevis. * Amelanchier nantucketensis E.P.BICKNELL – Nordamerika
  • Amelanchier obovalis (MICHX.) ASHE – Nordameriko
  • Ordinara amelanĉo aŭ vera eŭropa Amelanĉo (Amelanchier ovalis MEDIK.) – meza kaj suda Eŭropo.
  • Amelanchier pallida GREENE – Nordameriko
  • Nana amelanĉo (Amelanchier pumila NUTT. EX TORR. & A.GRAY) – estas rigardata kiel sinonimo de Amelanchier basalticolaaŭ rigardata kiel Amelanchier alnifolia var. pumila, Nordameriko, ne intermiksu kun Amelanchier ovalis kultivaro ‘Pumila’.
  • sangoruĝa amelanĉo (Amelanchier sanguinea (PURSH) DC.) – Nordameriko.
  • Amelanchier sinica (C.K.SCHNEIDER) CHUN: Ĝi bone kreskassur deklivoj inter arbustoj en alteco de 1000 ĝis 2000 metroj en la ĉinaj provincoj Henano, Gansu, Ŝanŝio, Hubejo kaj Siĉuano.
  • Spika amelanĉo aŭ (Amelanchier spicata (LAM.) K.KOCH) – Nordameriko
  • Stolonhava amelanĉo (Amelanchier stolonifera WIEGAND) – Nordameriko
  • Utaha amelanĉo (Amelanchier utahensis KOEHNE) – Nordameriko

Literaturo redakti