Amelanchier spicata

La spika amelanĉo (Amelanchier spicata), estas plantspecio ene de la familio de la Rozacoj. Ĝi estas disvastigita en Nordameriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Amelanchier spicata
ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis) en Supra Aŭstrio
ordinara amelanĉo (Amelanchier ovalis) en Supra Aŭstrio
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Celastraloj Celastrales
Familio: Celastracoj Celastraceae
Subfamilio: Spiraeoideae
Tribo: Pyreae
Subtribo: Pyrinae
Genro: Amelanchier, amelanĉo
Specio: Amelanchier spicata, spika amelanĉo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
floraro kun kvin-nombraj floroj

La spika amelanĉo kreskas kiel rigida kaj balailforma arbusto kaj atingas alton de 2 ĝis 5 metroj. Ĝiaj multnombraj, maldikaj trunketoj kreskas subgrunde kvazaŭ stolonoj ĝis ili aperas super la grundo. Tre maljunaj trunkoj ricevas altecon de pli ol 7 metrojn. Ili estas dikaj kiel homa brako. La arboŝelo estas bruna ĝis grize nigra. La alterne starantaj folioj havas folitigetojn. La planto havas 1 ĝis 1,5 mm grandajn dornojn. En aŭtuno la folio estas flave brunaj.

La planto floras de aprilo ĝis majo. La 3,5 ĝis 6,5, malofte ĝis 7 centimetrojn longaj floraroj havas po 8 ĝis 20 florojn, kiuj odoras kiel fiŝo. La duseksaj floroj estas radisimetriaj kaj kvinnombraj. La 5 blankaj petaloj longas 6 ĝis 10 mm. La ovario estas je la pinto harhava.

La fruktoj havas grandecon de 8 ĝis 10 mm kaj maturiĝinte ili estas malpure ruĝaj ĝis blue nigraj.

La kromosomnombro estas 2n = 68.

Disvastigo redakti

La natura disvastigejo de la spika amelanĉo etendiĝas de la orienta Kanado en Nov-Brunsviko, Novlando, Ontario, Insulo de Princo Eduardo, Kebekio ĝis la orienta kaj mezaj usonaj ŝtatoj Konektikuto, Majno, Masaĉuseco, Miĉigano, Nov-Hampŝiro, Nov-Ĵerzejo, Novjorkio, Ohio, Pensilvanio, Rod-insulo, Vermonto, Okcidenta Virginio, Ilinojso, Iovao, Minesoto, Norda Dakoto, Viskonsino, Alabamo, Delavaro, Georgio, Marilando, Norda Karolino, Suda Karolino kaj Virginio. Tie la planto kreskas en maldensaj arbaroj kaj arbustejoj. La planto preferas malkompaktajn gravelajn kaj sablajn grundojn.

En Eŭropo la spika amelanĉo estis uzata ekde la komenco de la 19a jarcento kiel arbusto por ĝardenoj kaj parkoj.

Literaturo redakti

  • Otto Schmeil, Jost Fitschen (Begr.), Siegmund Seybold: Die Flora von Deutschland und der angrenzenden Länder. Ein Buch zum Bestimmen aller wild wachsenden und häufig kultivierten Gefäßpflanzen. 95. vollst. überarb. u. erw. Auflage. Quelle & Meyer, Wiebelsheim 2011, ISBN 978-3-494-01498-2.
  • Henning Haeupler, Thomas Muer: Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands (= Die Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Band 2). 2., korrigierte und erweiterte Auflage. Herausgegeben vom Bundesamt für Naturschutz. Ulmer, Stuttgart 2007, ISBN 978-3-8001-4990-2.
  • Dietmar Aichele, Heinz-Werner Schwegler: Die Blütenpflanzen Mitteleuropas. Franckh-Kosmos-Verlag, 2. überarbeitete Auflage 1994, 2000, Band 2: Kieferngewächse bis Schmetterlingsblütengewächse. ISBN 3-440-08048-X.