Stein SG

komunumo de Svislando
- La mallongigo SG en Stein SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Stein..

Stein SG estas komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 392 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Stein SG
Blazono de Stein SG
Blazono de Stein SG
Stein SG kun preĝejo
former municipality of Switzerland • Ortschaft
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 12' N, 9° 14' E
Nombro de loĝantoj 392
Areo 12,24 km²
Alteco 838 m super marnivelo
Poŝtkodo 9655
Komunumkodo {{{kodo}}}
Mapo de Stein
vdr

Geografio redakti

Stein SG situas je la norda deklivo de la montĉeno de la Churfirsten en la Supra Togenburgo. La komunumo troviĝas ĉe la kunfluejo de la du fontbrakoj de la rivero Turo, nome la Wissthur kaj la Wildhausthur.

Trafiko redakti

Tra Stein pasas la paseja vojo de la Wildhaus-pasejo, sur kiu cirkulas la poŝtaŭtobuslinio de Nesslaŭ tra Wildhaus al Buchs SG.

Historio redakti

Unua historia mencio de la vilaĝparto Breitenaŭ datiĝas el la jaro 1180. Juĝistoj en Stein estis la Grafoj de Montfort. La posedo tiam pasis al la Grafoj de Togenburgo kaj de ili al la Monaĥejo Sankt-Johano. Post la fondiĝo de la Kantono Sankt-Galo en la jaro 1803 la komunumo unue apartenis al Malnov-Sankt-Johano, sed en la jaro 1833 ĝi fariĝis denove sendependa.

Eksteraj ligiloj redakti