Provinco Albaceto

(Alidirektita el Provinco Albacete)

La Provinco Albaceto (hispane Albacete) estas provinco de Hispanio situa en la sudoriento de la Centra Altebenaĵo, en la regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi limas norde kun Kvenko, oriente kun Valencio kaj Alikanto, sude kun Murcia kaj Granado, kaj okcidente kun Ciudad Real kaj Ĥaeno.

Provinco Albaceto
Provinco
FlagoBlazono
Administra divido de Hispanio [+]

LandoHispanio

ĈefurboAlbacete
- koordinatoj39° N, 2° U (mapo)38.833333333333-2Koordinatoj: 39° N, 2° U (mapo)
Plej alta punktoLa Atalaya [+]
Areo14 858 km² (1 485 800 ha) [+]

Loĝantaro386 464 [+] (2021)
Denseco26,01 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroSantiago Cabañero Masip

HorzonoUTC+01:00 [+]
Poŝtkodo02 [+]
ISO 3166-2ES-AB

Provinco Albaceto (Tero)
Provinco Albaceto (Tero)

Provinco Albaceto (Provinco Albaceto)
Provinco Albaceto (Provinco Albaceto)
DEC
Provinco Albaceto
Provinco Albaceto

Map
Provinco Albaceto

Vikimedia Komunejo:  Province of Albacete [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Ĝi havis populacion de 397 493 loĝantoj la 1-an de januaro de 2008 (Nacia Oficejo de Statistiko). Ĝi havas surfacon de 14 926 km² (INE[1]) kaj loĝdensecon de 26,63 loĝantoj por km² (INE 2008). La ĉefurbo kaj plej loĝata municipo estas la urbo de Albacete.

Geografio redakti

 
Kamparo de Albacete.
Nordokcidente: Provinco Ciudad Real Norde: Provinco Cuenca kaj Provinco Valencio Nordoriente: Provinco Valencio
Okcidente: Provinco Ciudad Real kaj Provinco Jaén   Oriente: Provinco Valencio, Provinco Alikanto kaj Regiono Murcio
Sudokcidente: Provinco Jaén kaj Provinco Granada Sude: Regiono Murcio Sudoriente: Regiono Murcio

Temas pri ebenaĵo kiu norde estas je 700 msm. Sude estas zonoj pli montaraj kun pintoj super 2000 m (Sierra de las Cabras en Nerpio). La ĉefaj montopintoj de la Sierra de Albacete estas en Calar del Mundo, Taibilla kaj pli oriente, Cordillera de Montearagón.

Pri hidrologio, kompare kun aliaj hispanaj regionoj, el 9 hidrografia areoj kiuj kunformas Hispanion, 4 estas en la provinco Albacete (nome Gvadiano, Júcar, Segura kaj Gvadalkiviro). Tiel la teritorio albaceta okupas gravan parton de la elfluejo de tiuj kvar akvokolektaj basenoj.[2] El tiuj Gvadiano kaj Gvadalkiviro fluas al Atlantiko, dum Júcar kaj Segura fluas al Mediteraneo, kaj tiel la provinco funnkcias kiel akvodislimo.

Komarkoj redakti

 
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto.

Municipoj redakti

La provinco Albacete havas malaltan densecon de loĝantaro (26,17 loĝ/km²), koncentrita grandkvante en la provinca ĉefurbo kaj en ĝia metropola areo, kio estas la 56,00 % de la totalo de la provinco (INE 2018). Krome, la 44,51 % de la loĝantaro loĝas en la provinca ĉefurbo. Albacete estas la 7a provinco en kiuj la loĝantaro koncentriĝas en la provinca ĉefurbo, ĉar la tutlanda averaĝo estas de 31,85 % (INE 2018).

De 87 municipoj kiuj komponas la provincon, nur ses superas la 10 000 loĝantojn; spite tion, la 71,66 % de la provinca loĝantaro estas urba loĝantaro, kaj la 28,34 % estas rura loĝantaro.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Municipoj de la provinco Albacete.
Plej loĝataj municipoj (2008)[3]
Loko Municipo Populacio
Albacete 166.909
Hellín 31.054
Villarrobledo 26.311
Almansa 25.591
La Roda 16.034
Caudete 10.157
Tobarra 8.073
Tarazona de la Mancha 6.654
Madrigueras 4.865
10ª Casas-Ibáñez 4.674
11ª Villamalea 4.024
12ª Elche de la Sierra 3.946
13ª Munera 3.885
14ª Chinchilla de Monte-Aragón 3.660
15ª Yeste 3.427
16ª El Bonillo 3.085
17ª Pozo Cañada 2.888
18ª Ossa de Montiel 2.727
19ª Fuente-Álamo 2.706
20ª Balazote 2.450
21ª Alpera 2.384
22ª Ontur 2.357
23ª Montealegre del Castillo 2.344
24ª La Gineta 2.298
25ª Fuentealbilla 2.036

Historio redakti

Ĝi estis unue en la regiono Kastilio la Nova, poste en la Regiono Murcio kaj poste, en 1982, en la regiono Kastilio-Manĉo.

Ekonomio redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2021-08-18.
  2. Agencia del Agua de Castilla-La Mancha (eld.). «Situación del Agua en C-LM». Arkivita el la originalo en la 10a de januaro 2013. Konsultita la 19an de marto 2020.
  3. INE, Instituto Nacional de Estadística de España. (01–01–2008).