Balazote [balaZOte] estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de Alcaraz kaj Campo de Montiel en la okcidento de la provinco, sed en la oriento de la parto Kamparo de Montiel. Estas areo de 65,15 km² je 940 msm kaj je 32 km de Albacete, nome provinca ĉefurbo.

Balazote
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02320
Demografio
Loĝantaro 2 408  (2023) [+]
Loĝdenso 37 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 53′ N, 2° 9′ U (mapo)38.8850397-2.1525166Koordinatoj: 38° 53′ N, 2° 9′ U (mapo) [+]
Alto 940 m [+]
Areo 65,15 km² (6 515 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Balazote (Hispanio)
Balazote (Hispanio)
DEC
Balazote
Balazote
Situo de Balazote

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Balazote [+]
vdr
Balazote en la Provinco Albaceto.

Balazote havas 2 334 loĝantojn (2019) kun alta denseco de 36,07.

Geografio redakti

La municipa teritorio de Balazote estas en la centr-okcidento de la provinco, en la komarko Kamparo de Montiel. Granda parto de la teritorio estas formata de zono de altebenaĵo, tute ebena. La urba kerno estas inter la valo de la rivero Don Juan kaj la Moonteto de Santa Mónica, en ondecaa zono kun mildaj altetoj.

Proksimaj lokoj
  Norde: La Herrera, Barrax  
Okcidene: Lezuza Balazote Oriente: Albacete
  Sude: San Pedro  

Historio redakti

 
La Besteto de Balazote estis malkovrita proksime de Balazote. Ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo, en Madrido, kaj estas kopio en la Arkeologia Muzeo de Albacete.

La origino de la setlejo estas almenaŭ de antaŭ 2 500 jaroj, en epoko de ibera-romia. Tio estis pruvita de arkeologiaj restaĵoj trovitaj en la municipo, kiu havas sian ĉefan montron en la Besteto de Balazote, nome skulptaĵo de iberoj trovita en la municipa teritorio datita en la 6-a jarcento a.K.. Ĝi troviĝas en la Nacia Arkeologia Muzeo, en Madrido, ekde 1910, kaj estas unu de la iberaj figuroj plej gravaj kune kun la Damo de Elĉo. Ties stiligita bildo aperas en la suba duono de la blazono.

Krome, oni trovis diversajn mozaikojn romiajn, kiuj datas de kiam Balazote estais apud la ŝoseo Via Heraklea. Post la islama invado de Iberio de la jaro 711, la zono apartenis al la Kordova Kaliflando, same kie al la postaj dividoj de tajfoj, aŭ al almohadoj kaj almoravidoj.

En la jaro 1213, la reĝo Alfonso la 8-a konkeris la gravan urbon Alcaraz, el kiu povis domini la komarkon. Balazote pasis tra diversaj senjoroj. Dekomence estis domaro apartenanta al Alcaraz. En 1310, Fernando la 4-a donis ĝin al la Ordeno de Santiago. La urbo estis senjorlando de don Rodrigo Manrique, Grafo de Paredes de Nava en la 15-a jarcento.[1]

En la unua duono de la 20a jarcento oni superis pinton de 2600 lokanoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni alvenis al nunaj pli ol 2300; tamen oni ne perdis tiom kiom en aliaj lokoj de la provinco.

Ekonomio redakti

La ĉefa ekonomia aktivado de la loko estas rilata al la agrikulturo. Estas grava sektoro de irigacio, en kiu elstaras super ĉio la kultivo de ajlo, kio faras la urbon unu el plej grandaj produktantoj en Kastilio-Manĉo. Norde de la urba kerno estas agr-industria zono prie el kiu menciindas la Kooperativo Santa Mónica.

Krom la unuaranga sektoro, estas diversaj industrioj, ĉefe rilataj kun la sektoro de la konstruado. Krome estas diversaj industrioj por ĉarpentado kaj mebloj.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. VILAR Y PASCUAL, Luis; VILAR PSAYLA, Juan José. Diccionario histórico, genealógico y heráldico de las familias ilustres.... Madrid: Sánchez, 1864, v. 7, p. 369. Estis senjorlando de Cenilla, Cartilla, El Pozo Robledillo, Balazat, Bienservida, La Parrilla, Belmontejo, Cardenona, Villanueva del Rebollar, Vega de Doña Olimpa, Albalá kaj Santillán.