Villanueva del Rebollar

Villanueva del Rebollar [biljaNŬEba delreboLJAR] estas municipo en la sudokcidenta centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Villanueva del Rebollar estas komprenebla etimologie kiel Nova Urbeto de la Kverkaro.

Villanueva del Rebollar
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34309
Demografio
Loĝantaro 69  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 14′ N, 4° 45′ U (mapo)42.240833333333-4.7422222222222Koordinatoj: 42° 14′ N, 4° 45′ U (mapo) [+]
Alto 816 m [+]
Areo 16,56 km² (1 656 ha) [+]
Villanueva del Rebollar (Provinco Palencio)
Villanueva del Rebollar (Provinco Palencio)
DEC
Villanueva del Rebollar
Villanueva del Rebollar
Situo de Villanueva del Rebollar
Villanueva del Rebollar (Hispanio)
Villanueva del Rebollar (Hispanio)
DEC
Villanueva del Rebollar
Villanueva del Rebollar
Situo de Villanueva del Rebollar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villanueva del Rebollar [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 68 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 36 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. En la 15-a jarcento la loĝloko estis parto de la senjorlando de Don Rodrigo Manrique, senmortigita de la fama poemo verkita de lia filo Jorge Manrique, nome Coplas a la muerte de su padre.​

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti