Villamalea [biljamaLEa] estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 127,99 km². En 2019 estis 4 027 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 46 km de la provinca ĉefurbo Albacete.

Villamalea
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 02270
Demografio
Loĝantaro 3 929  (2023) [+]
Loĝdenso 31 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 22′ N, 1° 32′ U (mapo)39.3619049-1.53978363388Koordinatoj: 39° 22′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 740 m [+]
Areo 127,99 km² (12 799 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Villamalea (Hispanio)
Villamalea (Hispanio)
DEC
Villamalea
Villamalea
Situo de Villamalea

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Villamalea [+]
vdr

Geografio redakti

 
Villamalea en la Provinco Albaceto.

Villamalea estas en la nordokcidento de la provinco Albacete kaj la nordo de la komarko lime kun la Provinco Kvenko je averaĝa altitudo de 740 msm.

Historio redakti

Komence de la 20a jarcento la kacikoj kiuj dominis la vilaĝoj estis la familio Ochando de grandaj terposedantoj. Dum la 1930-aj jaroj la laboristaro estis hegemonie maldekstruloj, nome komunistoj kaj anarkistoj. Same okazis dum la Hispana Enlanda Milito. Komunistoj plutenis influon eĉ dum la epoko de la frankisma diktaturo kaj venkis en la unuaj municipaj elektoj; poste urbestroj estis plej ofte socialistoj.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Villamalea estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, kaj malgrandaj fruktoĝardenoj. Estas kooperativo por produktado de vino.

Vidu ankaŭ redakti