Villarrobledo

Villarrobledo [biljaroBLEdo] (Urbo de Kverkaro, pro kio estas kverkoj en la suba duono de la blazono) estas municipo de Hispanio apartenanta al la provinco Albacete, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Manĉo. Ĝi apartenas al la komarko Mancha Júcar-Centro en la nordokcidento de la provinco, kaj en la parto Centra Manĉo lime kun la provincoj Kvenko kaj Ciudad Real. Estas areo de 862,41 km² je 724 msm.

Villarrobledo
Ayuntamiento Villarrobledo.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02600 [+]
Retpaĝaro www.villarrobledo.com [+]
Demografio
Loĝantaro 25 184  (2019) [+]
Loĝdenso 29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 16′ N, 2° 36′ U (mapo)39.266666666667-2.6Koordinatoj: 39° 16′ N, 2° 36′ U (mapo) [+]
Alto 721 m [+]
Areo 862 km² (86 200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Villarrobledo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Villarrobledo [+]
Information icon.svg
vdr
Villarrobledo en la Provinco Albaceto.

Villarrobledo havas 25 184 loĝantojn (2019) kun denseco de 29,36. Ĝi estas komarka ĉefurbo, vojkruco kaj grava altirejo je regiona nivelo, ĉar en ĝiaj teritorio havas sidejon kelkaj entreprenoj de sektoroj kiel nutrindustrio, transportoj kaj peza kaldronproduktado. La etendo de ties teritorio[1] estas la deksepa plej granda de la lando.

Famas en Villarrobledo la Karnavalo kaj la Sankta Semajno, deklaritaj ambaŭ de tutlanda turisma intereso, same kiel la festivalo Viña Rock, la Foiro de Vino kaj la festoj de sanktulaj patronoj.

GeografioRedakti

La plej parto de la teritorio, inklude la propran urban kernon, estas en la plej ebena zono de La Mancha, sur la orienta duono de la Suda Altebenaĵo. Tamen, ties plej suda triono estas inkludita ene de la limoj de la komarko Kamparo de Montiel. Ene de la urba kerno la averaĝa altitudo estas de 721 msm, el la plej malalta punkto (713,5 msm, Fervoja Stacio) al la plej alta (739 msm, Era de Carrasco).[2] En ties teritorio la altaĵoj oscilas inter 948 (Cerro de Pasaconsol) kaj 676 msm (Molino de la Raya).[3]

 
Botanika rezervejo La Encantá.

Plej parto de rojoj kaj riveroj de la teritorio estas alfluantoj aŭ subalfluantoj el la rivero Gvadiano kiu fluas al Atlantiko, sed en la orienta parto de la teritorio malgrandaj rojoj povas flui al la rivero Júcar kiu siavice fluas al Mediteraneo; do tiu municipo estas akvodislimo.

Estas granda riĉo kaj de flaŭro kaj de faŭno. En ties etenda teritorio estas markitaj naturaj kontrastoj, kun interesa biodiverseco, en kiu hegemonias la vegetaĵaro de makiso, vitejoj, pinaroj akj juniperaroj. La medio de la urbo memorigas nepre la priskribojn de El Quijote, karakteraj de la manĉa komarko.

La teroj ĉirkaŭ la urba kerno estas okupitaj de kultivoj de herboj kaj cerealoj. Tamen, la hegemonia agrikultura elemento estas la vito. La grandaj vitejoj kombinas nur kun mediteranea plantaro en kiu abundas kverkoj, koniferoj, arbustoj kaj makiso.

HistorioRedakti

Kvankam la aktuala setlejo de la urbo datas de 1292, estis homa okupo en la areo ekde la Paleolitiko kaj la Bronzepoko. Oni trovis restaĵojn ankaŭ de la epoko de la Romia Imperio kaj de Al Andalus, sed neniu sufiĉas por supozi gravan urbon en tiuj epokoj.

 
Ĵaregoj de Villarrobledo.
 
Preĝejo de San Blas.

Jam en la 13a kaj 14a jarcentoj estis mencioj al la setlejo kun la nuna nomo sed ne kun la nuna formo. En la 14a kaj 15a jarcentoj okazis forta demografia eksplodo altirante la lokanojn de disaj domaroj. Dum la 17a jarcento Villarrobledo suferis katastrofon en demografio ĉar perdis kvar kvinojn de loĝantaro en mal pli ol kvar jardekoj. Inter 1610 kaj 1649 oni iris el 15000 loĝantoj al apenaŭ 3000.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo la urbo suferis la restadon de francaj trupoj kiuj rabadis ekzemple en 1810; la 16an kaj 17an de marto 1812 okazis bataleto interne de la domaro kun perdoj de la francoj; samjare el la 17a al la 20a de aŭgusto dum fuĝo de la Kortego el Madrido al Valencio, la urbo gastigis la reĝon Jozefo la 1-a Bonaparte kio okazigis novan rabadon de rimedoj.

En 1836 okazis la Batalo de Villarrobledo, nome malvenko de la karlisma generalo Miguel Gómez Damas, dum la Unua Karlisma Milito.

Ekde la Hispana Transiro al la demokratio la urbestro plej ofte estis socialisto.

VidindaĵojRedakti

  • Urbodomo kun ĉefa fasado finkonstruita en 1599, komponita de duobla arkaro.
  • Preĝejo de Sankta Blas, Preĝejo de Sankta Sebastiano kaj diversaj konventoj.
  • Komerca kaj Industria Klubo nome Círculo Mercantil.
  • Farunmuelejoj.
  • Blazondomegoj.
  • Parkoj kaj ĝardenoj.
  • Turismaj vojoj, nome Vojo de Vino, Vojo Kiĥota kaj Jakoba Vojo tra la submunicipo Ventas de Alcolea.

FotaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. «Instituto nacional de Estadística».
  2. SANDOVAL MULLERAS, A. (1983). Historia de mi Pueblo: la Muy Noble y Leal Ciudad de Villarrobledo (2ª ed.). Villarrobledo, Ed. Cervantes. ISBN 84-86286-00-X.
  3. IGN Mapa Topográfico Nacional- MTN-50, hojas nº 740- Villarrobledo (2005), 741- Minaya (1990), 763- Sotuélamos (1974), 764- Munera (2004)

Eksteraj ligilojRedakti