La rivero Segura (en latina flumen Tader, en araba Wādī Ṭādirū[1] kaj وادي الأبيض Wadi al-Abyad, «Blanka Rivero») estas grava rivero de la sudoriento de Hispanio.

Segura
rivero
Bazaj informoj
Situo Provincoj Jaén, Albacete, Murcio, Alikanto (Hispanio)
Rivera reto Río Segura
Longeco 325 km
Akvokolekta areo 18 870 km²
Fluo
Fonto ĉe Santiago-Pontones, Jaén
- Alteco super marnivelo 1 413 m
Enfluejo ĉe Guardamar del Segura en la Mediteraneon
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 38° 6′ 44″ N, 0° 38′ 18″ U (mapo)38.112361-0.63830300000001
Geografio
Trairataj baraĵlagoj Embalse de Anchuricas, Embalse de la Fuensanta, Embalse del Cenajo
Alfluantoj
- Dekstraj Taibilla, Río Alhárabe, Río Argos, Quípar, Río Mula, Guadalentín
- Maldekstraj Río Mundo
vdr

La rivero Segura elfluas en la montaro Sierra de Segura je 5 km de Pontón Bajo, en malgranda domaro nome Fuente Segura, en la municipo Santiago-Pontones (Provinco Jaén). Fluas tra la provincoj Ĥaeno, Albaceto, Murcio Alikanto. Elfluas en la Mediteraneon, ĉe Guardamar del Segura (Alikanto), post fluejo de 325 km kaj hidrografia baseno de 14.936 km². La areo de ĝia hidrografia oficiala kolektejo estas de 18.870 km² ĉar inkludas la ramblas (pluvtorentejoj) de la suda marbordo de Alikanto kaj de la Murcio.[2]

Estas unu de la riveroj kun pli granda profito hidrologia, konata ankaŭ pro sia malreguleco okaziganta grandajn inundojn alterne kun longdaŭraj periodoj de sekego kaj en la lastaj jardekoj bedaŭrinde fama pro gravaj problemoj de poluado de siaj akvoj, ĉefe en la lasta fluparto[3] kio kondukis al grava investado en purigo kaj rekuperado.

Trapasataj loĝlokoj redakti

Notoj redakti

  1. Correa Rodríguez, José Antonio. «El hidrónimo Tader (río Segura)». Habis, 50 (2019), pp. 297-303. doi:10.12795/Habis.2019.i50.14.
  2. [1] Arkivigite je 2007-01-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita la 7an de januaro 2007 en la Wayback Machine. Informo de la Confederación Hidrográfica del Segura.
  3. «Diario Información. Artículo "Un río que lucha por vivir".». Konsultita la 19an de marto 2020.