Almansa en la hispana kaj Almanso en Esperanto estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 531,91 km² kaj la loĝantaro de 24 419 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 46,18 loĝ./km².

Almansa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02640
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 24 282  (2023) [+]
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 52′ N, 1° 6′ U (mapo)38.8682065-1.0978627Koordinatoj: 38° 52′ N, 1° 6′ U (mapo) [+]
Alto 712 m [+]
Areo 531,91 km² (53 191 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almansa (Hispanio)
Almansa (Hispanio)
DEC
Almansa
Almansa
Situo de Almansa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almansa [+]
vdr
Almansa en la Provinco Albaceto.

Toponimio redakti

La toponimo «Almansa» derivas de la termino araba المنصف («al-manṣaf») «la mezo de la vojo»,[1][2] nomo kiu eble aludas al la vojero de la Via Augusta kiu el la zono de Ad Turres (probable Fuente la Higuera) iris al Saltigi (Chinchilla de Monte-Aragón) survoje al Gades (Kadizo).[3]

Geografio redakti

La municipa teritorio limas kun Valencilando (provinco Alikanto kaj provinco Valencio) kaj kun la Regiono Murcio. Almansa estas en la zono en kiu kuniĝas la montaroj iberia kaj betika, kio kreas altebenaĵon situa je ĉirkaŭ 700 msm, kun ĉirkaŭaj montoj kiuj permesas aliran koridoron al la Meseta kaj al Valencilando formante la nomitan Altebenaĵon aŭ Koridoron de Almansa, konsiderata kiel uno de la 17 naturaj montopasejoj de la Iberia Duoninsulo.

La etenda montaro de la municipo formas koplekson kun Masivo Caroche [kaROĉe] (aŭ montaro de Enguera). Estas alia montaro sude, kiu limas kun la teritorioj de Caudete kaj Yecla: nome la montaro de Oliva (aŭ Santa Bárbara). Kaj la simbola «El Mugrón» (1209 msm), kie estas sur unu de ties pintoj la ibera setlejo Castellar de Meca (en la valencia parto, nome en Ayora).

Limas kun la municipoj Ayora, Enguera, Fuente la Higuera, Villena, Caudete, Yecla, Montealegre del Castillo, Bonete kaj Alpera.

Tiu speciala geografia loko okazigis la kreadon de grava infrastrukturon de komunikvojoj, kiu faras la municipon strategian komunikcentro el la centro de la Iberia Duoninsulo al Valencilando.

Historio redakti

 
Kastelo de Almansa.
 
Olepentraĵo de Ventura Lirios kaj Filippo Pallotta pri la batalo de Almansa, posedaĵo de la Muzeo Prado, stokita en la Palaco de la Valencia Parlamento.

El la prahistorio restis rokpentraĵoj en «Barranco del Cabezo del Moro» kaj «Cueva de Olula», el kiuj elstaras scenoj de ĉasado kaj gravaj figuroj de virinoj, kio ludas gravan rolon en la kompreno de la Surroka arto ĉe la Mediteranea Arko. El la epoko de la Romia Imperio oni scias ke estis vilao nomita «Ad Aras», sed oni ne scias kie precize.

Antaŭ la mezo de la 13a jarcento la areo pasis al mano de kristanoj kaj estis integrita en diversaj senjorlandoj, inter kiuj al Don Juan Manuel. En la mezo de la 15a jarcento Juan Pacheco estis la 1-a markizo de Villena kun regopovo super la tuta areo, figuro kiu ludis gravan rolon por Almansa, ĉar estis li kiu havigis la aktualan formon al la kastelo de Almansa.

En la municipa teritorio de Almansa okazis en la 25a de aprilo 1707, la Batalo de Almansa, dum la internacia koflikto de la Milito de Hispana Sukcedo. Kiel rezulto de la batalo de Almansa, Filipo de Anjou malfermis sian vojon al Valencio, sed tiu venko ne estis ankoraŭ decida ĉar la milito ne finis ĝis 1713, pere de la Traktato de Utrecht.

Ekde 1778 pro ordono de Karolo la 3-a tiu antikva "villa" ektitoliĝis urbo.

 
Almansa en la unua duono de la 19a jarcento.

En la mezo de la 19a jarcento estis du gravaj okazoj: unuflanke la konstruado de la fervojo inter 1857 kaj 1859, pere de kio la municipo ekestis tiel komunikita kun la urboj Madrido, Alikanto kaj Valencio. La stacio de Almansa estis unu de la plej gravaj de la hispana sudoriento, generante multan dungadon kaj aperon de laborista klaso. Aliflanke oni malfermis gravan fabrikon de ŝuoj nome Calzados Coloma, kiuj estis eksportataj kaj iĝis la ekonomia motoro de la municipo. Jam en 1913 Almansa iĝis la dua produktanto de ŝuoj de Hispanio, post nur Barcelono. En 1930 tiu entrepreno dungis pli ol 1200 laboristoj, el kiuj la duono estis virinoj, kio helpis la pliampleksigon de la laborista klaso.[4]

Post la fino de la Hispana Enlanda Milito (dum kiu Almansa restis en teritorio de la respublika registaro) en aprilo 1939, Almansa estis hejmo de frankisma koncentrejo por respublikanaj malliberuloj.[5]

Ekde la Hispana Transiro al la Demokratio la urbestro estis socialistoj, sed el 2007 dekstruloj.

Ekonomio redakti

 
Hospitalo de Almansa.

La industrio tradicia estis produktado de ŝuoj. Ekde la dua duono de la 1980-aj jaroj, pro la konstruado de la industria zono «El Mugrón», oni diversigis parte la ekonomian agadon. Ekde komenco de la 21a jarcento la ŝuindustrio ekdekadencis, kio konsiderinde plialtigis la sendungecon en la municipo, unuigite al la fermo de multaj aliaj entreprenoj de diversaj sektoroj. La nombro de registritaj sendungitoj en la koncerna Publika Servo (SEPE) ascendis al 2 342 personoj januare 2020.[6] Tiu cifero estas tre supera al la tutlanda averaĝo.

En agrikulturo estas forta dediĉo al kultivado de vitejoj kaj produktado de vino kun protektita devennomigo. Krome estas multaj servoj kiel grava urbo por la tuta komarko.

Loĝantoj redakti

Almanso havas 25 000 loĝantojn, sed en ĝia ĉirkaŭvilaĝo ekzistas proksimume 15.000 loĝantoj, tiel ke Almanso vere havas 40.000 loĝantojn, sed ne oficiale.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo de Almansa
  • Preĝejo Asunción
  • Palaco de la grafoj de Cirat
  • Sanktejo de Belén
  • Jakoba Vojo
  • Festoj de maŭroj kaj kristanoj

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Asín Palacios, Miguel (1940). Contribución a la toponimia árabe de España. Madrid: Consejo Superior de Investigaciones Científicas. p. 66.
  2. Celdrán Gomáriz, Pancracio (2004). «Almansa». Diccionario de topónimos españoles y sus gentilicios (5ª edición). Madrid: Espasa Calpe. p. 54. ISBN 978-84-670-3054-9.
  3. Rubiera, María José (1985). Villena en las calzadas romana y árabe. Alicante: Universidad de Alicante.
  4. José Ibáñez González. «Blog de historia local: Tras las huellas de Ad Aras». Konsultita la 8an de marto 2020.
  5. Hernández de Miguel, Carlos (2019). Los campos de concentración de Franco. Penguin Random House. pp. 20 y 331. ISBN 978-84-666-6478-3.
  6. Cifras oficiales de desempleados por municipios. Konsultita la 8an de marto 2020.

Eksteraj ligiloj redakti