Caudete en la hispana kaj Kaŭdeto en Esperanto estas vilaĝo de la provinco Albaceto en la regiono de Kastilio-Manĉo en Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Monte Ibérico-Corredor de Almansa en la oriento de la provinco. La areo estas de 141,61 km² kaj la loĝantaro de 9 963 loĝ. (2019), dum la denseco estas de 70,69 loĝ./km².

Caudete
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02660
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 146  (2023) [+]
Loĝdenso 76 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 42′ N, 0° 59′ U (mapo)38.7-0.98305555555555Koordinatoj: 38° 42′ N, 0° 59′ U (mapo) [+]
Alto 557 m [+]
Areo 134,125 km² (1 341 2.5 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Caudete (Hispanio)
Caudete (Hispanio)
DEC
Caudete
Caudete
Situo de Caudete

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caudete [+]
vdr
Caudete en la Provinco Albaceto.
Mapo de komarkoj en la provinco Albaceto. Monte Ibérico-Corredor de Almansa estas oriente malhelverde.

Toponimio redakti

La toponimoj Caudete kaj Cabdet (en valencia) derivas de la araba القبدغ (al-kabdag), kiu siavice devenas de la mozaraba cap d'aq, de la latina caput aquae ('kapo aŭ fonto de akvo, elfluejo'), pro ties situo ĉe la elfluejo de la hidrografia akvokolekta baseno de la rivero Vinalopó.[1] Tradicie tamen oni derivigis la terminon el Capdetum kiel kuntirigo de Caput Deitanorum, "ĉefurbo de deitanoj", nome tribo de iberoj kiu loĝis en la areo de Caudete.[2]

Geografio redakti

 
Caudete en la 1940-aj jaroj.

Limas kun la jenaj municipoj: Almansa, Villena (provinco Valencio) kaj Yecla.

La municipo Caudete estas mezvoje inter La Mancha kaj la marbordo de Mediteraneo, kombinante montaron kaj ebenaĵon. Temas pri la municipo de la Regiono Kastilio-Manĉo plej proksima al la marbordo, kiu estas je nur 50 km en rekta linio.[3] La urba kerno estas konstruita sur ebena tereno, je 557 msm,[4] dum 1150 m estas la plej alta punkto de la municipo.[5] La tipa vegetalaro estas de mediteranea montaro: pinoj, kverkoj kaj makiso.[3] Pri faŭno, estas troveblaj reptilioj kiel lacertoj kaj gekoj, birdoj kiel falkoj, upupoj, gufoj, la ruĝkrura perdriko kaj la paseroj, kaj mamuloj kiel gliroj, vespertoj, vulpoj, meloj, kunikloj kaj aproj.[6]

Najbaroj

  Norde: Almansa  
Okcidente: Yecla   Oriente: Villena
  Sude: Yecla, Villena  

Historio redakti

 
Damo de Caudete (Arkeologia Muzeo José María Soler de Villena).

Jam estis homa okupo en prahistorio, kion pruvas restaĵoj el Neolitiko kaj diversaj el epokoj de iberoj, kiel figuroj de diino, bovokapo, cervo ktp. Oni trovis restojn ankaŭ de vilaoj el la Romia Imperio.

Dum la periodo de Al Andalus, elstaris kiel ĉefa kerno de la zono la kampardomaro Bogarra, situa sub la jurisdikcio de la iklim de Medina Bilĝana (Villena).[7] En la epoko de la konkero Caudete estis formita de ses setlejoj, nomitaj Els Capdets. Tiuj Capdets estis la ĉefa enmurigita kerno, kie estis la ĉefa moskeo kaj la kastelo (kvartalo Villa), du kvartaloj (Moto kaj Santa Ana, kun po unu moskeo) kaj tri kampardomaroj (la menciita Bogarra, Oliva kaj Alácera).

 
Kastelo de Caudete.
 
Kastelo de Caudete.

En la 13a jarcento la areo jam estis kontrolita de la kristanoj sed okazis multaj disputoj inter la Reĝlando Kastilio kaj la Reĝlando Aragono, ĉar ambaŭ postulis tiun areon. Tiel Caudete mem estis en manoj de diversaj senjorlandoj. Historie tiu areo apartenis al la Reĝlando de Valencio, kaj tie oni parolis valencie ĝis la fino de la 19a jarcento, kiam oni kastiliigis la parolmanieron, kiu nun estas kastilia lingvo sed ankoraŭ kun abundaj valenciismoj.

La urbo suferis okupojn dum la Milito de Hispana Sendependiĝo kaj la Karlismaj Militoj.

Ekonomio redakti

La ekonomio de Caudete estis tradicie fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj kaj fruktoĝardenoj de irigacio. Estas ankaŭ produktado de vino, konstruado, transportoj, industrio de ledo, kaŭĉuko, tekstilaj, de vitro kaj de ŝuoj.[8]

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo de Caudete
  • Preĝejo de Santa Catalina
  • Palaco Sala de la Villa de la 18a jarcento
  • Urbodomo de la 18a jarcento kun fasado de la 20a jarcento
  • Konvento de Karmelitanoj, fondita en 1586 kun klostro baroka de la 17a jarcento
  • Sanktejo de la Virgulino de Gracia
  • Taŭrludejo
  • Preĝejo de Sankta Francisko
  • Ermitejo de Sankta Antono
  • Restaĵoj de la romia ŝoseo Via Augusta
  • Naturaj lokoj La Toconera, Los Arenales (Sablejoj) kaj Piedra agujereada (Truigita ŝtono)
  • Loka muzeo kaj Museo de akvarelo Rafael Requena
  • Festoj de maŭroj kaj kristanoj

Fotaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. «Caudete monumental: Historia de Caudete». Arkivigite je 2019-05-12 per la retarkivo Wayback Machine Ayuntamiento de Caudete. Konsultita la 8an de marto 2020.
  2. Oficina de Turismo (2004). «Historia». Caudete. Ayuntamiento de Caudete: Concejalía de Turismo.
  3. 3,0 3,1 Oficina de Turismo (2000). «Naturaleza y deporte». Caudete: en todos los sentidos. Ayuntamiento de Caudete: Concejalía de Turismo.
  4. «Caudete». Gran Enciclopedia Temática de la Comunidad Valenciana. Geografía. Editorial Prensa Valenciana. 2009.
  5. «Ubicación, clima y paisaje». Caudete: plano callejero. Ayuntamiento de Caudete: Concejalía de Turismo. 2000.
  6. «Cultivos, flora y fauna». Caudete: plano callejero. Ayuntamiento de Caudete: Concejalía de Turismo. 1997.
  7. ORTUÑO MOLINA, José (2002). «Asiento y conquista del Altiplano murciano: Yecla 1240-1350». Murgetana (Murcia) (107): 9-26. Alirita la 8an de marto 2020.
  8. «La industria caudetana». Caudete: plano callejero. Ayuntamiento de Caudete: Concejalía de Turismo. 2000.