Natura parko

(Alidirektita el Natura Parko)

Natura parko estas tiu natura spaco kun biologiaj karakterizaĵoj aŭ pejzaĝaj specialaĵoj en kiu oni pretendas garantii ties protekton.

La naturaj parkoj enfokusigas sian atenton al la konservado kaj bontenado de siaj flaŭro kaj faŭno.

Ili povas esti ĉu maraj aŭ teraj kaj povas troviĝi en montaro, en la maro, en la dezerto aŭ en ajna alia spaco difinita geografie.

En kelkaj landoj (kia Hispanio) la kategorio de Natura Parko estas iom sub tiu de Nacia Parko.

Naturaj parkoj redakti