Katedralo de Leono

La Katedralo de Sankta Maria de la Regla de Leono (Hispanio) estas ankaŭ karese nomata la « hispane Pulchra leonina », lauvorte "pure leona".

Katedralo de Leono
katolika katedralo • nacia monumento de Hispanio
katolika katedralo • nacia monumento de Hispanio [+]
Koordinatoj42° 35′ 58″ N, 5° 34′ 0″ U (mapo)42.59944444-5.56666667Koordinatoj: 42° 35′ 58″ N, 5° 34′ 0″ U (mapo)

Katedralo de Leono (Kastilio kaj Leono)
Katedralo de Leono (Kastilio kaj Leono)
DEC
Lokigo de Kastilio kaj Leono en Hispanio

Map
Katedralo de Leono

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of León [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Konstruata en strategia loko de la urbo, la katedralo de Leono estas ĉefverkaĵo de la komencoj de la hispana gotiko, meze de la 13-a jarcento ĝis la fino de la 14-a jarcento; tiu ĉi konstruaĵo estas tre homogena kaj ĝi estas la sola hispana katedralo kiu adoptis la francan stilon kaj ŝaton pri la altaĵoj larĝe lumigitaj. Sur la loko kie troviĝas nun la katedralo, la Legio Gemino antaŭe konstruis banejojn kaj aliajn publikajn konstruaĵojn. Antaŭ malmulte oni malkovris plurajn romiajn restaĵojn borde de la suda fasado de la katedralo. Post la Reconquista (Rekonkero) tiu ĉi konstruaĵo transformiĝis en reĝa palaco. En 916 la reĝo Ordonjo la 2-a (914-924), iĝis reĝo post la venko en la batalo de San Esteban de Gormaz, kontraŭ la muzulmanoj. Kiel danko al Dio pri tiu venko, la reĝo cedis sian palacon por la konstruado de la unua hispana katedralo. Sub la episkopado de la episkopo Fruminio la 2-a, la konstruaĵo iĝis sankta loko. Ĝi ricevis la korpajn restaĵojn de la reĝo Ordonjo la 2-a, forpasinta en Zamoro en la jaro 924.

Grava konata verko estas la riĉa retablo verko de Nicolás Francés.