Francisko el Sales
Francisko el Sales aŭ Sankta Francisko de Salezo (france: François de Sales) (naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1567 en kastelo Sales apud Annecy (Francio), mortis la 28-an de decembro 1622 en Liono (Francio)) estis princo-episkopo de Ĝenevo, rezidanta en Annecy. Destinita al juĝeja kariero, stude preparita en Padova kaj Parizo, advokatis kiel patrono de la Senato de Chambéry; sed liaj scioj pri la sanktaj Skriboj kaj agado de la Katolika Eklezio lin inklinigis al la katolika sacerdoteco, kiun li elektis, ordiniĝante en 1593: tuj petis kaj ricevis pastre ofici en la kalvinista Ĝenevo, kie post kelke da jaroj li enoficiĝis kiel episkopo, antaŭe kiel helpanto poste kiel titolulo, aparte engaĝita aplikadi la dekretojn de la Koncilio de Trento. En tiu urbo li tute praktikis sian saĝon kaj pastoralan mildon adresiĝante precipe al kalvinistoj, ankaŭ se devigita transloki sian oficialan episkopan sidejon al Annecy por pli libere agadi. Filotea kaj Traktado pri la dia amo estas liaj precipaj verkoj.
Sankta | |||||
Francisko el Sales | |||||
---|---|---|---|---|---|
Doktoro de eklezio | |||||
Francisko el Sales (pentraĵo en Heimsuchungskloster, Oberonning, Bavario).
| |||||
Persona informo | |||||
François de Sales | |||||
Naskiĝo | 21-a de aŭgusto 1567 en Sales ĉe Annecy | ||||
Morto | 28-a de decembro 1622 en Lyon | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Tombo | Annecy vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo vd | ||||
Familio | |||||
Patro | François de Sales de Boisy (en) vd | ||||
Patrino | Françoise de Sionnaz de Vallières (en) vd | ||||
Gefratoj | Jean-François de Sales (en) vd | ||||
Edz(in)o | – | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1602–1622) katolika sacerdoto (1593–) verkisto teologo vd | ||||
| |||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Katolika eklezio | ||||
Beatigo | 18-a de decembro 1661 de Aleksandro la 7-a | ||||
Kanonizo | 19-a de aprilo 1665 de Aleksandro la 7-a | ||||
Festotago | 24-a de januaro | ||||
Atributoj | koro, libro, skribplumo | ||||
Patroneco | verkistoj, surduloj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li fondis, kunlabore kun Sankta Johana Franciska Chantal religiulinan ordenon ĝin nomante “ordeno de la Vizitado (aludo al la vizito de Maria al Elizabeto, laŭ Luka evangelio), kies membrinojn la popolo indikis per kromnomo “Vizitadaninoj”. Kanonizita de papo Aleksandro la 7-a (1665), li estis establita kiel oficiala Doktoro de la Eklezio dum la papado de Leono la 13-a (1887) kaj proklamita de Pio la 11-a (1923) sankta patrono de ĵurnalistoj kaj de tiuj, kiuj konigas kristanismon per la komunikaj sociaj medioj.
Lia influo en la kulturo de la eŭropa dek-sesa jarcento
redaktiSankta Francisko el Sales estas konsiderata patro de la moderna kristana, kaj ne nur, spiritualeco, ĉar li influis la plej signifajn figurojn de la franca Grand siècle kaj de la tuta samjarcenta Eŭropo, altirante kaj al katolikismo eĉ kalvinistojn kaj al religio diistojn per skribaj verkoj kaj per dialogoj: liaj verkoj kaj karakteriza agado faras el Francisko el Sales unu el plej gravaj reprezentantoj de humanismo devota je franca stampo. Fakte, li estis sankta episkopo, enamiĝinta pri la vivo kaj belo de Dio, kiujn li sentigas per siaj verkoj kaj abunda interkorespondado kaj predikado.
Neforgesendas, ke al li inspiriĝis diversaj religiaj iniciatoj, aparte inter katolikoj, kiel la Salesa Familio estigita de Sankta Johano Bosco, kiu imitis kaj kreskigis la efikon de la Salesa Oratorio (junula eduk- amuzig-instrua renkontiĝo).
Lia memorinda diro. Antaŭ provokaj ofendoj, li respondis: “Ĉu vi volas, ke ene de unu horkvarono mi perdu tiun malmulton da mildeco, kiun mi akiris per dudek unu jaroj da intensa memregado?”.
Vidu ankaŭ
redakti- Devotismo
- Sankta Francisko el Asizo
- Saint-François-de-Sales (komunumo)
- Vital Mösl, tradukinto de liaj verkoj en la germanan
Eksteraj ligiloj
redakti[Tie estas raportitaj frazoj de la Salesa) http://it.wikiquote.org/wiki/Pagina_principale]
[1] [2] Arkivigite je 2009-06-01 per la retarkivo Wayback Machine