Christoph Schlingensief
Christoph Schlingensief, (fonetike "ĥristof Ŝling-ensif"), Christoph Maria Schlingensief (n. 24-a oktobro 1960 en Oberhausen, Germanujo; m. 21-a aŭgusto 2010 en Berlino, Germanujo) estis germana surscenigisto pri filmoj, teatroj kaj operoj. Li estis radioaŭtoro, artisto, pentristo kaj parolisto. Li vivis kun sia fianĉino, la kostumartisto Aino Laberenz. La patro estis apotekisto. La juna Schlingensief estis katolika mesa servisto, la katolika kirko kaj la kirka vivo influis siajn verkojn. Li estis ankaŭ profesoro pri "Arto en agado", ("Kunst in Aktion").
Christoph Schlingensief | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de oktobro 1960 en Oberhausen |
Morto | 21-an de aŭgusto 2010 (49-jara) en Berlino |
Mortokialo | pulma kancero |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Aino Laberenz |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro • universitata instruisto • teatra reĝisoro • dramaturgo • ludartisto • ludisto • instalada artisto • aktoro • konceptartisto |
VerkojRedakti
- 2009 Vieno: Mea Culpa, li volas montri la vivajn epizodojn per bildoj kaj sonoj, li volas kontakti la mortintan patron.
ProjektoRedakti
Li volas konstrui operodomon en Afriko. Li faris du vojaĝojn. Li vojaĝis en Kamerunon en printempo 2009. Li faris pluraj modelojn de operejo. Li vojaĝis ankaŭ en Burkinon en 2009.
Filmo pri SchlingensiefRedakti
Sybille Dahrendorf (ARD, Germanujo) faris portretan filmon pri Schlingensief: "Die Angst vor dem Fremden in mir". "La timo antaŭ la fremdulo en mia animo".