Christian Heinrich Wolke

Christian Heinrich WOLKE (naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1741 en Jever, mortinta la 8-an de januaro 1825 en Berlino) estis germana pedagogo kaj adepto de la filantropismo-movado por radika modernigo de edukado.

Christian Heinrich Wolke
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1741 (1741-08-21)
en Jever
Morto 4-an de januaro 1825 (1825-01-04) (83-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj platgermana
Okupo
Okupo verkisto
vdr

Vivo redakti

Ekde la jaro 1763 Wolke studentis en Göttingen, poste de 1767 en Berlino ĉe la jura fakultato. Krome li ankaŭ studis lingvikon, matematikon kaj fizikon. Sed baldaŭ li interesiĝis plej je pedagogiaj aferoj.

En la jaro 1770-a li fariĝis ano de rondoj ĉirkaŭ Johann Bernhard Basedow kaj helpadis lin en la finfaro de la gravega verko »Elementarwerk«. En 1774 li ekdeĵoris en Dessau en la fama Philanthropinum-instituto. Tiun lernigejon li jam forlasis en 1784 migronte tra Danujo, Svedlando kaj Livonio ĝis Sankt-Peterburgo. Tie li varme akceptitis fare de la rusa carino Katarino la 2-a, sed posteno sekura tamen ne superestis tie por li. Pro tio li revenis en 1802 al Jever, kiu en personpolitika unuiĝo estis kun Ruslando tiutempe. Poste li vivis en Tharandt, Dresdeno kaj - de 1813 - en Berlino. Tiujn ĉiujn jarojn li dediĉis ĉefe je pedagogikaĵoj kaj skribado.

Verkoj (elekto) redakti

  • »Pädagogische Unterhaltungen« (Dessau 1774–78)
  • »Erste Kenntnis für Kinder, von der Buchstabenkenntnis bis zur Weltkunde« (Lepsiko 1763)
  • »Méthode naturelle d'instruction« (Lepsiko 1784)
  • »Commentarius in tabulas centum elementares, aeri incisas a D. Chodovieckio« (Lepsiko 1784–89)
  • »Anweisung, wie Kinder und Stumme zu Sprachkenntnissen zu bringen sind« (Lepsiko 1804)
  • »Anweisung für Mütter und Kinderlehrer« (Lepsiko 1805)
  • »Kurze Erziehungslehre« (Lepsiko 1805)
  • »Sassische ok dudische Gedigte, Sinsproke, Leder etc.« (Lepsiko 1804)

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, vol 20. Lepsiko 1909, p. 734, kio relegeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti