Carl Gottlieb Weisser

Carl Gottlieb WEISSER (ankaŭ: Weiser; naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1779 en Berlino, mortinta la 2-an de aprilo 1815 en Vajmaro) estis germana skulptisto.

Carl Gottlieb Weisser
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1779 (1779-08-21)
en Berlino
Morto 2-an de aprilo 1815 (1815-04-02) (35-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Vivo redakti

 
Vivomasko de Goeto prenita de Weisser, 1807

Weisser venis al Vajmaro en 1802 kun Christian Friedrich Tieck por labori pri la skulptado de Urba palaco sub la direktado kaj salajriĝo de Tieck. Post la foriro de Tieck en printempo 1805 li daŭre laboris sendepende ĝuante la homan kaj porartistan simpation de Johann Wolfgang von Goethe. En 1807 li iĝis kortega skulptisto de la Dukujo Saksio-Vajmaro.

Li faris bustojn konforme al la neoklasikisma stilo de Tieck. Li kreis buston de la pentristo Lucas Cranach la Maljuna por la bavaria kronprinco Ludovko kiu nun estas en la Halo de famo en Munkeno. De la vajmaraj bustoj de Tieck, same kiel de siaj propraj, li faris gipsaĵojn por vendo. Ilin li flegis mem reverki.

En 1806 li kreis buston de Friedrich Schiller. En 1807 li prenis vivmaskon de Goethe, post kio li faris la faman Weisser-buston en 1808, kiu laŭ lastatempaj esploroj estas konsiderata la unusola aŭtentika bildigo de la kapo de Goethe. Ĉiuj aliaj post 1808 reiras al tiu ĉi verko. Li kreis la tombon de Johann Friedrich Bause. Li ankaŭ kreis buston de Christiane von Goethe en 1811/12. Ekzistas bronza kopio farita en Dresdeno komence de la 19-a jarcento sub la pavilono en la kuraclokaj ĝardenoj de Bad Lauchstädt. Malriĉiginta kaj eble deprimita li memmortigis sin.

Lia posteulo kiel unua oficiala landa skulptisto estis Peter Kaufmann ekde 1817. Li ludas la ĉefrolon en la novelo Die Maske de Jutta Hecker.

Literaturo redakti

  • Hildegard Marchand: "Weisser, Carl Gottlieb". Ĉe: Hans Vollmer (eld.): Allgemeines Lexikon der Bildenden Künstler von der Antike bis zur Gegenwart. Volumo 35. E. A. Seemann, Leipzig 1942, p. 344.

Eksteraj ligiloj redakti