Per aplaŭdo (latine applaudere: frapi ion al io) oni montras aprobon per klakfrapo de la manoj, plej ofte dum aranĝoj. Plialtigon de la ŝato oni esprimas per vokoj, kiel "brave!" aŭ "bis!", piedbatado aŭ fajfado.

Aplaŭdantaj homoj

En figura senco "aplaŭdi" signifas forte aprobi ion kaj samopinii.

Kutimo de mezepokaj kavaliroj estis montri aprobon per frapo de manplato al la tablo.

En Ĉinio vizitanto estas kelkfoje salutata per aplaŭdo.

Surduloj aplaŭdas per levitaj mansvingoj.

En kelkaj kulturoj sinkrona malrapida aplaŭdo signifas malaprobon.

Aplaŭdisto (france la claque [la klAK]= aplaŭdistaro) estas spektanto kiu aplaŭdas kontraŭ pago, tiel inspirante la aliajn agi simile.

Per aplaŭdo la aŭskultantaro povas subteni la ritmon de muziko.