Grafenwerth estas insulo en la rivero Rejno (rivera kilometro 642) apud la urbo Bad Honnef. Ĝi troviĝas najbare de la same rivera insulo Nonnenwerth, sur kiu troviĝas monaĥejo kun privata gimnazio. La plejgranda parto de la insulo Grafenwerth apartenas al parko de 15 hektaroj, kiu interalie enkadrigas subĉielan naĝejon.

la norda ponto al la insulo

Du pontoj ligas la insulon al la orienta bordo de la Rejno - en la riveroparto inter la insulo kaj la bordo situas jaĥta haveno. Ĉe la okcidenta bordo de la insulo, vidlvide al la pli granda parto de la rivero, ekzistas diversaj haltejoj por grandaj turismaj ŝipoj kaj restoracio kun bierĝardeno. Aparte dum someroj multaj turistoj vizitas la insulon, parte per ŝipoj, parte per la pontoj de la riverbordo. De plejparto de la insulo eblas ĝui panoraman rigardon de la pitoreska montetaro Siebengebirge kaj aparte de la monto Drachenfels.

la boato „Aalschokker Aranka“ antaŭ la insulo kun rigardo al la monto Drachenfels

Proksime de la norda ponto troviĝas la boato „Aalschokker Aranka“, kiu konstriĝis dum la jaro 1917 kaj estas la lasta tiutipa boato por kaptado de riveraj angiloj - ĝi uzatis ĝis la jaro 1990. Post la maluziĝo la Fondaĵo Nordrejn-Vestfalio aĉetis, restaŭris kaj metis ĝin ĉi-tien inter la insulo kaj la rivera bordo. Kun la monto Drachenfels en la fono kaj la jaĥta haveno iom oriente, la historia boato iĝis ŝatata fotomotivo kaj iaspeca simbolo de la urbo Bad Honnef .

la sudo de la insulo vidata de la eksa burgo Rolandseck

En la suda parto de la insulo troviĝas la subĉiela naĝejo de la urbo Bad Honnef, kiu atingeblas per la suda ponto nomata laŭ la franca partnera urbo Berck-sur-Mer. Dum la jaro 1938 oni tie trovis fonton da minerala akvo, kiu donis al la urbo la statuson de kuracurbo. La naĝejo, kiu dum 2000 komplete moderniĝis, ĉiujare havas ĝis 100.000 vizitantojn. Ankoraŭ pli sude situas pluraj tenisludejoj.

Kiel speciala evento lige al la insulo menciindas la piroteknikaĵa spektaklo "Rhein in Flammen": ĉiun unuan sabaton dum majo serio de piroteknikaĵoj kaj multaj ŝipoj vivigas la riveron de Linz am Rhein tra Erpel, Unkel, Remagen, Rheinbreitbach, Bad Honnef kun la insuloj Grafen- kaj Nonnenwerth, Bad Godesberg, Königswinter ĝis la parko Rheinaue en Bonn.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 50° 38′ 20.43701253139261″ N 7° 12′ 54.35760498046875″ O / 50.6390102812587201697 °N, 7.2150993347167968750 °O / 50.6390102812587201697; 7.2150993347167968750 (mapo)