Nonnenwerth estas insulo en la rivero Rejno (rivera kilometro 642) apud la urbokvartalo Remagen-Rolandswerth kaj proksima al la urbo Bad Honnef. Sur ĝi troviĝas monaĥejo kun privata gimnazio. La insulo troviĝas proksime al la okcidenta riverbordo, najbare de la same rivera insulo Grafenwerth, kies plejgranda parto estas parko de 15 hektaroj, kiu interalie enkadrigas subĉielan naĝejon.

Nonnenwerth
rivera insulo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 38′ N, 7° 13′ O (mapo)50.6397227.209444Koordinatoj: 50° 38′ N, 7° 13′ O (mapo) [+]
Alto 53 m [+]
Areo 0,18 km² (18 ha) [+]
Nonnenwerth (Nordrejn-Vestfalio)
Nonnenwerth (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Nonnenwerth
Nonnenwerth
Situo de Nonnenwerth

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Nonnenwerth [+]
vdr
la rejnaj insuloj Grafenwerth kaj dekstre Nonnenwerth vidataj de la monto Drachenfels

La ĉefa parto de la insulo Nonnenwerth kun la konstruaĵoj de la monaĥejo kaj privata gimnazio apartenas al la urbo Remagen en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de Germanio, nur la plej norda parto - kiu larĝas nur 5 metrojn - sur la teritorio de la urbo Bonn de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio.

la insulo vidata de la eksa burgo Rolandseck

La insulo havas longan historion. En dokumento el la jaro 1148 de la ĉefepiskopo de Kolonjo ĝi estas latine nomata „Insula Beatae Mariae Virginis“ (insulo de la beata virgulino Maria). De la jaro 1126 sur la insulo ekzistis benediktana monaĥinejo, kiu dum la jaro 1802 kadre de la malproprigo de ekleziaj posedaĵoj en la epoko de Napoleono estis perforte malfondata. Dum la jaro 1821 ĝi estis vendita en aŭkcio, kaj poste servis kiel gastejo. Inter la plej famaj gastoj de tiu tempo estis la komponisto Franz Liszt, kiu ne nur komponis muzikaĵon kun la titolo "La monaĥina ĉelo en Nonnenwerth", sed ankaŭ plantis arbon sur la insulo, kiu ĝis nun ekzistas. Dum la jaro 1854 la insulo kaj ĝiaj konstruaĵoj estis redonitaj al la katolika eklezio, kaj fondiĝis franciskana monaĥinejo.

la monaĥineja pramŝipo inter la insulo kaj la okcidenta bordo de la Rejno

La plej granda parto de la monaĥinejo ekde la jaro 1852 estas privata gimnazio. La insulo nur viziteblas pere de pramŝipo posedata de la monaĥinejo, kiu ligas la insulon al la okcidenta bordo de la Rejno, kaj dum la lernejaj semajnoj ankaŭ pere de privata pramŝipeto, kiu tiam ligas la du najbarajn insulojn Nonnen- kaj Grafenwerth. Principe ambaŭ pramŝipoj estas nur por la monaĥinoj, lernantoj kaj iliaj parencoj - aliaj personaj povas viziti la insulon nur post skriba peto kaj konfirmo fare de la monaĥinejo.

Eksteraj ligiloj redakti