Al-Biruni

ĥorezma matematikisto, astronomo, fizikisto, universala klerulo kaj enciklopediisto

Abu r-Rajhan Muhammad ibn Ahmad al-Biruni (arabe أبو الريحان محمد بن أحمد البيروني‎, Abū r-Rajḥān Muḥammad ibn Aḥmad al-Bīrūnī; naskiĝis la 15-an de septembro 973, mortis la 13-an de decembro 1048) estis ĥorezma matematikisto, astronomo, fizikisto, universala klerulo kaj enciklopediisto naskita en Ĥorezmo (nuntempa Uzbekio).

Al-Biruni
Persona informo
ابو ریحان بیرونی
Naskiĝo 4-an de septembro 973 (0973-09-04)
en Kath, Ĥorezmo, Samanida Imperio
Morto 9-an de decembro 1048 (1048-12-09) (75-jaraĝa)
en Gazni
Religio islamo vd
Lingvoj persa • ĥorezma lingvo • antikva grekaBiblia Hebreasiriasanskritoaraba vd
Loĝloko Ray • GazniGurgan vd
Ŝtataneco Samanida ImperioGaznavida Imperio vd
Profesio
Okupo filozofokemiistogeografouniversala klerulo • matematikisto • kartografoastronomotradukisto • antropologo • fizikisto • astrologo • historiistolingvisto • hindologo • verkistoapotekisto • humanisto • botanikisto vd
Laborkampo fizikomatematikoastronomionatursciencohistoriokronologio • laboristo • Hindologiotersciencogeografiofilozofiokartografioantropologioastrologiokemiomedicinopsikologioteologiofarmakologiohistorio de religiojmineralogio vd
Verkado
Verkoj La postrestaĵoj de pasintaj jarcentoj ❦
Al-Tafhim ❦
Al-Biruni's India ❦
al-Qānūn al-Maʻsudī ❦
Alṣydnh fī al-ṭibb ❦
Tahdid nihayat al-amakin li-tashih masafat al-masakin ❦
Kitab Al-Djamahir Fi Maârifati Al-Djawahir vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lige al la tiutempa politika situacio (gaznavidaj atakoj al Barato), Biruni pasigis en Barato multe da tempo. Alpropriginte sanskriton, li studis la hindan filozofion kaj religion. Dum ĉi tiu esplorado, pli frue ekkoninte aliajn grandajn kulturojn, li akiris proprajn konvinkojn kvazaŭ antaŭigantajn skolastikismon kaj eĉ evoluismon. Kiel historiisto detale priskribis la periodon de postaj Sasanidoj kun enpaŝo de persa filozofo Mazdak. Li okupiĝis ankaŭ pri geologio, mineralogio esplorante antaŭ ĉio valorŝtonojn, tre precize por tiutempo difinante ilian durecon kaj specifan pezon: tiukadre li dezajnis la unuan piknometron. Li prezentis ankaŭ provon klarigi ekziston de travideblaj gemoj kiel efekton de solidiĝo de likvaĵoj. Tre kritike rilatis al konvinkoj pri kuraca influo de gemoj kaj mineraloj. Li verkis ankaŭ traktatojn pri matematiko, farmakologio, astronomio kaj astrologio.