Gazni (perse kaj paŝtoe غزنى, latinliterigo laŭ DMG Ġaznī; historie ankaŭ konata kiel غزنین / Ġaznīn kaj غزنه / Ġazna) estas urbo en la centra oriento de Afganio. La urbo estas la administra centro de la samnoma provinco Gazni. Laŭ takso en la jaro 2006 la urbo Gazni havis proksimume 48 700 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 30 425).

Gazni
غزنى
parto de la urbocentro en 2010
parto de la urbocentro en 2010
parto de la urbocentro en 2010
urbo • eksa ĉefurbo • urbego
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Gazni
Demografio
Loĝantaro 48 700  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 33° 33′ N, 68° 25′ O (mapo)33.5568.416666666667Koordinatoj: 33° 33′ N, 68° 25′ O (mapo)
Alto 2 219 m [+]
Horzono UTC+4:30
Gazni (Afganio)
Gazni (Afganio)
DEC
Gazni
Gazni
Situo de Gazni

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ghazni [+]
vdr

Gazni situas proksimume 130 kilometrojn sudokcidente de la urbo Kabulo, sur ebenaĵo 2 219 metrojn super la marnivelo. Ĝi fondiĝis iam en la antikva epoko, laŭ legendo ĉirkaŭ la jaro 1500 antaŭ nia erao, kaj estis konkerita fare de la armeo de la persa reĝo Kiro la 2-a, ekde tiam estante parto de la Persa Imperio. Ĝis la 7-a jarcento, la urbo estis verva centro de budhismo, sed tiam armeo de araboj konkeris la regionon kaj perglave konvertigis la loĝantojn al islamo, kvankam multaj lokuloj longe rezistis al la islamigo. Fine de la unua jarmilo, la urbo iĝis la vigla centro de la Gaznavida Imperio, kiu ekzistis inter la jaroj 963 kaj 1187, kaj inkluzivis grandajn partojn de norda Barato, Persio kaj Centra Azio. Ĉefa reganto de tiu epoko estis Mahmud de Gazni.

Famuloj redakti