Minoraj ordinoj estis dirataj, en la Katolika Eklezio ĝis la Dua Vatikana Koncilio, en la Ortodoksaj Eklezioj kaj en aliaj eklezioj, pri diversaj ekleziaj oficoj kiuj ne kuntrenas veran kaj propran sakramentan ordinigon, sed atribuis ĉiukaze la juran status (statuson) de kleriko al la ricevanto.

Ĉe sia naskiĝo ili havis aŭtonoman karakteron, ili funkciis kiel servo plenumita de iuj membroj de la kristana komunumo. Jam dum mezepoko la minoraj ordinoj perdis sian aŭtonoman valoron kaj ekkonsideriĝis sammaniere kiel sinsekvaj gradoj kiuj mense pretigis al la ricevado de la diakoneco kaj presbitereco, kvankam almenaŭ ĝis la fino de la 16-a jarcento estis ankaŭ nombraj viroj (precipe studentoj (do, stipendio por malriĉaj junuloj) aŭ "publikaj funkciuloj") kiuj ricevis la minorajn ordinojn por povi ĝui la financan renton produktitan de la eklezia benefico.

Post la Koncilio de Trento, fine, la minoraj ordinoj estis oficiale, kaj definitive, deklaritaj nure propedeŭtikaj al la stadio de sacerdoteco, kutime nur formalaj, dum la jaroj de la formiĝo en la seminarioj kun la perspektivo de la sacerdoteco.

Ili estis, kronologiorde, la sekvaj:

Rafaelo: Apartaĵo de la Ĉambroj de Rafaelo
  1. Pordisto: estis la ŝarĝito gardi la pordojn de la preĝejo. Lia tasko estis tiu de la akcepto de la fideluloj, disciplini la ĉeeston de almozpetantoj kaj eventuale forigi bestojn (el tio la nomo “pedelo”), sonoradi por averti pri la tuja proksimeco kaj tipo de la liturgia kulto.
  2. Lektoro: estis la ŝarĝito legi la bibliajn erojn dum la liturgiaj ceremoniaj.
  3. Ekzorcisto: la ricevanto de tiu ordino estis ŝarĝita legi apartajn preĝojn kaj sur la katekumenoj antaŭ ilia bapto kaj, en specialaj kazoj, sur "obsedito", nome sur tiuj taksataj poseditaj de la diablo (reale, tiun taskon tia ordinito praktikis ĉiam malpli: fakte, ekde la komenco de la dua miljaro la tasko de ekzorcisto estos plenumita nur de sacerdoto ŝarĝita de la episkopo. Kaj do tiu ordinado estis pure formala.
  4. Akolito: habilitito por la servo ĉe la altaro, precipe dum la Meso.
  5. Subdiakono: la eklezioj rite bizancaj konsideris la subdiakonecon minora ordino, dum la latina ĝin konsideris majora ĝis la Dua Vatikana Koncilio. Pri la naturo de tiu ordino okazis akraj diskutoj precipe epoke de la skolastikuloj, por establi ĉu ĝi apartenas al la ordinoj minoraj kaj majoraj.

En la katolika eklezio de latina rito post la dua vatikana koncilio

redakti

Por tiu koncilio en la katolika eklezio estis aboliciitaj la minoraj ordinoj de la “pordisto” kaj "ekzorcisto" (tiu lasta, tamen, estas praktikita en aliaj formoj de aliaj personoj, nome de la sacerdoto ŝarĝita de la dioceza episkopo): estis aboliciita ankaŭ la subdiakona figuro.

Daŭris, male, la ceteraj minoraj ordinoj, nome lektoro kaj akolito, kiuj tamen estas enkadrigitaj en la listo de la katolika oficoj, diritaj "ministerioj", sed por ili ne ŝanĝiĝas la statuso de laikeco en ĝi establita (alivorte ili ne fariĝas klerikoj).

En aliaj kristanaj eklezioj

redakti

La orientaj eklezioj inkluzivas inter la minoraj ordinoj nur la subdiakonecon kaj lektoron.

Iuj aliaj eklezioj de la anglikana komunio aŭ konservis aŭ restarigis la latinajn minorajn ordinojn.

Vidu ankaŭ

redakti