Almagesto estas la arablingva nomo de la astronomia traktato Hē Megalē Syntaxis (Ἡ Μεγάλη Σύνταξις) (‘la granda kompono’), verkita en la 2-a jarcento de Ptolemeo el Aleksandrio (Egipto). Ĝi enhavas la katalogon de steloj plej kompletan de la Antikveco, kiu estis uzita amplekse de araboj kaj poste de eŭropanoj ĝis la frua Mezepoko, en kiu oni priskribas la tercentran teorion kaj la ŝajnan movadon de la steloj kaj planedoj.

Μαθηματικἠ Σύνταξις
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ptolemeo
Lingvoj
Lingvo antikva greka lingvo
Eldonado
Ĝenro traktaĵo
vdr
Paĝoj de Almagesto. Arablingva manuskripto de 1397 kun astronomiaj tabeloj (Biblioteko Bodleian, Oksfordo).

Nomo redakti

La nomo derivas el araba: اَلْمَجِسْطِيّ, latinigite: al-magesti, kie: اَل estas "la", kaj magesti estas korupto el: μεγίστη, latinigite: megiste, la plej granda (el sama radiko kiel majesto). La verko origine titoliĝis "Μαθηματικὴ Σύνταξις" (Mathēmatikē Syntaxis) en antikva greka, kaj Syntaxis Mathematica en Latino. Poste titoliĝis Hē Megalē Syntaxis (Ἡ Μεγάλη Σύνταξις, "La granda sintakso"; Latine: Magna Syntaxis), kies superlativa formo (en antikva greka: μεγίστη, megiste, "la plej granda") kuŝas malantaŭ la araba nomo al-majisṭī (المجسطي), el kio la nuna nomo Almagesto derivas. La arablingva nomo gravas pro la populareco de latina traduko konata kiel Almagestum farita en la 12-a jarcento el arablingva traduko, kiu daŭris ĝis kopioj de la originala greka reaperis en la 15-a jarcento.

Enhavo redakti

 
Portreto de 16-a jarcenta artisto.

La tercentra teorio mem daŭris ĝis la 17-a jarcento kiam Galileo kaj Keplero pruvis la kontraŭan teorion de Koperniko (kun ŝanĝoj). La radika eraro de Ptolemeo ne estas la loko por la Tero: malgraŭ ĉio, se movo estas relativa, sekve oni povus konstrui precizan teorion kiu metas la Teron en la centron. Kontraŭe, lia radika eraro estis, ke li uzis cirklojn kaj ne elipsojn. Eraro kiun ne ĝustigis Koperniko sed Keplero. Ptolemeo uzis cirklojn kaj metis la Teron en la centron ĉar li uzis fizikon aristotelan. Pro tio, li vidis la ĉielon kiel loko sendifekta kaj eterna, kaj tial loko ne de la difekta elipsa movo sed de perfekta cirkla movo. Kaj pro Aristotelo, Ptolemeo ankaŭ kredis ke ĉia solida materio nature movas al la centro de la universo, el kio fariĝis la Tero. Tial la geocentrismo de Ptolemeo ne devenis de lia observado, sed de la aristotela fiziko kiun li antaŭsupozis. Antaŭsupozinte geocentrismon, nur poste Ptolemeo akordigis siajn observadojn al ĝi. Kvankam Ptolemeo ŝajnas eksmoda kaj ridinda al modernuloj, li staras kiel timinda averto: teorio scienca povas esti tute preciza en siaj antaŭdiroj sed esti tute malprava. Pri Ptolemeo esploris ekz. la germano Friedrich Lammert.

Ptolemeo bazis sian verkon sur la stela katalogo de Hiparko el Niceo. Ĉar tiu perdiĝis, ne eblas scii ĝis kiu grado ambaŭ katalogoj estis similaj. En Almagesto, Ptolemeo prezentis la priskribon de la 48 klasikaj konstelacioj kaj kreis sistemon por klarigi la ŝajnajn movojn de la planedoj en tercentra sistemo en kiu la Suno, la Luno kaj la planedoj giras ĉirkaŭ la Tero en epiciklaj cirkloj.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti