Estanteco

Estanteco (ankaŭ uzeblas vortoj nuno kaj nuneco) estas ne ekzakte limigita tempointervalo inter estinteco (paseo) kaj estonteco (estonto). Aliaj esprimoj estas nuneco, nuna epoko, estanta tempo, nuno, hodiaŭ.

Signifoj:

  • Gramatiko: Vidu Tenso
  • Fiziko, Filozofio: Vidu Tempo
  • Religio: En orientaj religioj la ejo de eterna vivo ne estas estonteco ĉiela, sed la nuna momento; vidu Hinduismo, Budhismo.

ProverboRedakti

Ekzistas pluraj proverboj pri hodiaŭ/estanteco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Beleco hodiaŭ estas, morgaŭ ne restas. 
  •  
     Feliĉo hodiaŭ karesas, morgaŭ forgesas. 
  •  
     Ne bedaŭru hieraŭan, ne atendu morgaŭan, ne forlasu hodiaŭan. 

ReferencojRedakti