Latina alfabeto

alfabeto, uzata interalie por multaj Eŭropaj lingvoj
(Alidirektita el Latina skribo)

La latina alfabeto prenis siajn signojn el la greka kaj etruska alfabetoj. Post la disfalo de la Romia Imperio ĝin heredis la precipaj eŭropaj lingvoj, kaj pere de sekvantaj eŭropaj imperiismo kaj misiado tiu alfabeto disvastiĝis al la tuta mondo, iĝante la plej grava skribo de la homaro. Origine, la latina alfabeto posedis nur majusklojn — la minuskloj aperis en la Karolida minuskla skribo uzita ĉe la franca kortego dum mezepoko. Ankaŭ mankis la literoj tramonde konataj per la angla lingvo K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y. Ilin devis aldoni postaj lingvoj, ĉu prenante ilin el la greka alfabeto (K, U, Y, Z), ĉu inventante ilin el jam ekzistantaj literoj (J, W). Plenan liston da literoj kutime uzataj vikipedie vidu ĉe Esperanta alfabeto.

Latina alfabeto

Tipo

Alfabeto
ISO 15924 Latn
skribsistemo
Dum 7-a jarcento a.K.E. - nuntempe
Partoprenanta latinskribsistema litero vd
vdr
La Latina alfabeto en la klasika epoko konsistis el 23 literoj. La tipografio de la bildo estas de surŝtona tipo, kiel ĝi aperas en la Trajana Kolono.

La latina alfabeto, aŭ latina skribsistemo, estas la aro de grafikaj signoj bazitaj sur la literoj de la klasika latina alfabeto, nome formo de la kumgreka versio de la greka alfabeto. Ĝi estis uzata kiel normiga metodo skribi en plej okcidentaj kaj centraj eŭropaj lingvoj, same kiel multaj lingvoj el aliaj partoj de la mondo. La latina skribsistemo estas la bazo por la plej granda nombro de alfabetoj de ajnaj skribsistemoj[1] kaj estas la plej amplekse adoptita skribsistemo en la mondo (komune uzata de ĉirkaŭ 70% el la monda loĝantaro). Ĝi estas ankaŭ la bazo de la Internacia Fonetika Alfabeto. La 26 plej disvastigitaj literoj estas la literoj enhavataj en la ISO-baza latina alfabeto.

La alfabeto redakti

Litero Latina nomo Esperanta nomo Klasika prononco laŭ IFA Numera valoro
A a a /a/ -
B be bo /b/ -
C ke co /k/[2] 100
D de do /d/ 500
E e e /e/ -
F ef fo /f/ -
G ge go /g/ -
H ha(ĉe) ho /h/ aŭ /-/ ("h" frue silentiĝis, samkiel en la modernaj latinidaj lingvoj) -
I i i /i/ aŭ /j/ 1
K ka ko /k/ -
L el lo /l/ 50
M em mo /m/ 1000
N en no /n/ -
O o o /o/ -
P pe po /p/ -
Q ku kuo /k(w)/ -
R er ro /r/ -
S es so /s/ -
T te to /t/ -
V u vo /ŭ/ aŭ /b/ (samkiel en la hispana lingvo) aŭ /u/[3] 5
X eks ikso /ks/ 10
Y i grajka ipsilono /i/ -
Z zeta zo /z/ -
Ligaturoj
Æ - - /aj/ -
Π- - /oj/ -
- - /uj/ -

Pri la latinaj liternomoj redakti

La Romianoj ne vere inventis nomojn por siaj literoj (kp. greka alfabeto), sed simple elparolis ilin laŭprononce: A [a], E [e] ktp. Ĉe konsonantoj, por plifaciligi la memstaran prononcon, ili antaŭmetis silabigan e: B [eb], C [ek], D [ed], F [ef]. Iom poste, faciligante eĉ pli, ili postenmetis la e, krom ĉe frikativoj kaj fluoj, kiuj glate prononceblis ĉefine. Tial la malsamo inter C [ke], P [pe], T [te] kaj S [es], M [em], L [el]. Pli poste, kiam aldoniĝis K el la greka, oni devis nomi ĝin ka por eviti kolizion kun [ke] (= c).

Nomo de la alfabeto redakti

 
Diversaj signobildoj de la minuskla "a", unua litero de la latina alfabeto.

Tiu skribsistemo estas nomata romia ĉu latina, reference al sia origino en antikva Romo. En la kunteksto de transliterumo oni uzas ofte la terminon "latinigo".[4][5] Unicode uses the term "Latin"[6] kiel faras la Internacia Organizaĵo por Normigado (ISO).[7]

La ciferara sistemo estas nomata Romia nombrosistemo, kaj la kolekto de elementoj Romiaj ciferoj.

La ciferoj 1,2,3 ... estas skribaj nombroj de la latina skribsistemo elprenitaj el la hind-araba ciferara sistemo.

Tamen la vorto alfabeto devenas ne el la latina, sed el la greka kies du unuaj literoj nomiĝas respketive alfa kaj beta, kio nomigas la grekan alfabeton kaj ĉiujn aliajn eĉ se ili ne havas tiujn literojn.

Literoj redakti

La latina alfabeto, kiel la majoritato de tiuj eliritaj el la greka alfabeto, estas usklecaj: tio estas oni uzas du grafismojn por ĉiu grafemo (aŭ litero), el kiuj unu estas minusklo, kaj la alia majusklo. En la plej parto de kazoj, ĉiu litero posedas la du variantojn. Estas tamen kelkajn esceptojn, kiaj la ligaturo ß (nomita scharfes seszett; uzata en germana kaj iam en aliaj lingvoj (inter kiuj la franca), kiu, majuskle, estas anstataŭita per SS.

La etendo – kaj geografia kaj laŭtempa – de tiu alfabeto faras ĝin unu el la plej riĉaj en naciaj variantoj. Tiele:

  • ĉiu lingvo uzas literaron pli malpli kompleta de la fundamentaj literoj;
  • ĉiu povas posedi modifitajn literojn kiuj aldoniĝas al ĝi;
  • inter la modifitaj literoj, kelkaj estas konsiderataj, laŭ la lingvoj, ĉu normalaj literoj ĉu variantoj de alia litero.

Por ekzemplo, la alfabetoj uzitaj por la franca kaj por la hispana ne estas identaj (tiele, la litero ç ne uzatas en la hispana, kaj la franca, inverse ne uzas ñ), kvankam ambaŭ povas estis enmetitaj en la etenda latina alfabeto. Tiele, ne estus falsa paroli pri frana alfabeto kaj de kastililingva alfabeto.

Tiele oni povus diri, ke ekzistas nenio kia latina alfabeto fiksita kaj konstanta; eblas tamen izoli la fundamentajn grafemojn uzitajn en majoritato de lingvoj: tiuj estas tiuj de la origina alfabeto (vidu sube, sekcio «Historio») plus j kaj u same kiel ĉe g kaj w, kaj tiele la jeno:

Fundamentaj grafemoj redakti

Majuskloj
A B C D E F G H I J K L M
N O P Q R S T U V W X Y Z
Minuskloj
a b c d e f g h i j k l m
n o p q r s t u v w x y z

Etendo de la fundamentaj grafemoj redakti

La limoj propraj de tiu alfabeto, relative limigita laŭ nombro al diferencaj signoj devis rapide esti surpasitaj ĉar temis pri la transkribo de lingvoj diferencaj el la latina, nome lingvoj kies fonologia sistemo diferencas necese, kiel la turka. Por ekzemplo, la origina latina alfabeto ne permesis noti la sonon [ʃ] de la franca vorto chat (kato) ekzemple.

Por fari tion, la mezepokaj kopiistoj kaj poste la presistoj de la Renesanco trovis pluajn solvojn kiaj la jenaj:

  • uzado de diakritaĵoj, nome signoj komplementaj al fundamenta litero kaj kiu modifas la valoron (dekstra korno, tildo, ogoneko, ktp.);
  • invento de suplementaj literoj (pere de ligaturoj, de kuntekstaj variantoj aŭ de variantoj propraj de mezepoka grafemo partikulara, ĉefe), inter kiuj kelkaj estas nuntempe konsiderataj kiel fundamentaj (kiaj la w aŭ la ß), kaj kelkaj estis malaperintaj (ekz-e ȝjoĥ) ;
  • prunto de literoj el aliaj skribsistemoj (la angla ƿvunjo –, por ekzemplo, prunteprenita el la runoj);
  • uzado de digramoj (ch, sh, cz, ktp.).

Jen kelkaj ekzemploj inter multaj aliaj:

En aliaj artikoloj estas pli da informo kiel ĉe la jenaj: Digramo, Diakritaĵoj de la latina alfabeto, Mallongigo, Ligaturo.

Finfine, pli kaj pli oftiĝas, ke la transkribon aŭ la transliterumon de skribsistemo nelatina oni faras per la rimedoj de latinaj literoj (kiuj donas grandan parton de la karaktroj de la Internacia Fonetika Alfabeto kaj de aliaj metodoj de transkribo). Oni parolas tiukaze pri latinigo. Finfine, multaj lingvoj kiuj restis neskribaj dekomence adoptis la latinan alfabeton: tiu estis la kazo de lingvoj de Afriko, kiuj povas sekvi la tutniĝerian alfabeton aŭ la internacian alfabeton de Niamey.

Franca varianto redakti

Oni uzas, en la franca, la dudek ses fundamentajn literojn, kaj ankaŭ ligaturojn (kiel æ kaj œ) kaj literojn havantajn diakritojn (kiel é) kiuj ne estas tamen konsiderataj kiel sendependaj literoj eĉ se ili estas konsiderataj kiel distingaj kaj normigaj en la ortografio. Finfine, la diakritaj literoj (kiel ue post g por prezicigi la valoron), la digramoj (ch, ai, an/am, au, ei, en/em, eu, gn, in/im, ng, on/om, ou, un/um, ph, sh, ss…) kaj trigramoj (ain, eau, ein, oin, sch…), kaj diversaj mutaj literoj, estas partikulare nombraj (el kiuj kelkaj importitaj el fremdaj lingvoj), kaj oni traktas ilin simple kiel kombinojn de literoj (ch estas vidata kiel c+h, ne kiel aparta litero).

Germana varianto redakti

Kvankam oni kontraŭigas ilin al la latina skribsistemo, la germanaj formoj nomitaj "gotikaj" (FrakturSchwabacher por la tipografio, KurrentSütterlin por la kursivaj) faras parton de la latinaj skribsistemoj. Ili distingiĝas per siaj angulecaj formoj, de ductus kaj partikularaj ligaturoj. Kvankam ili estas ankoraŭ uzataj, tiuj tipoj de skribsistemoj estis malaperintaj for de la ĉiutaga uzado.

Historio redakti

Alfabeto antikva redakti

 
La arkaika latina alfabeto (kun diferencaj variantoj por ĉiu litero).

La latina alfabeto estis dekomence uzata por skribi la latinan, nome la lingvo parolata de la loĝantoj de Romo kaj de Latio. Ĝi estis derivata de la etruska alfabeto, nome varianto de greka alfabeto diferenca de la alfabeto nomita klasika (tiu kiun oni utiligas en la aktualaj eldonoj). La etruska alfabeto havis kelkajn neutilajn literojn (B, C, D kaj O), kiuj neniam estis uzataj en la surskribaĵoj ĉar estis neutilaj pro la fonologia sistemo de la etruska, en kiu oni ne trovas sonajn plozivojn aŭ de vokalo /o/. Ili tamen estos uzataj fare de la Latinoj, inter kiuj ili trovas plenan utilon[8].

La majuskloj estas la normala maniero de tiu alfabeto, la minuskloj estis de malfrua inventomomento (mezepoka Karolida minuskla skribo de la 9a jarcento de la kristiana epoko) kaj dekomence uzataj ne kontraste kun majuskloj sed kiel grafika sistemo tute sendependa.

 
Fragmento de manskribaĵoj Freising el Slovenio — unu el la plej fruaj slavaj dokumentoj. Skribita per karolida minusklaro.

La plej elstaraj trajtoj de tiu alfabeto estas la jenaj:

  • oni ne distingas U disde V, kiuj skribiĝas ambaŭ V ;
  • dekomence, la litero C notis samtempe /g/ kaj /k/: fakte, la etruska alfabeto uzis la grekan literon gamma Γ /g/ kun la valoro /k/, dum /g/ forestis ela etruska fonologia sistemo. G (grafika modifo de C) kompletigis tamen la alfabeton rapide. La litero K, superflua kun C, estis konservita en latina nur antaŭ /a/ kaj en tre malmultaj vortoj (KALENDAE, «calendes»). Sed la konfuzo C ~ G pluis tamen en la romia antaŭnomo Caius prononcita Gaius, ĉefe ĉe la mallongigoj: la antaŭnomo skribiĝas normale C. La litero Z estis neutila pro la rotismo, G anstataŭis ĝin en la alfabeto (oni memoru, ke en greka oni havas, en la ordo, Α a, Β b, Γ g, Δ d, Ε e, Ϝ w (digamo), Ζ z).
  • la litero Q, uzita kiel varianto de /k/ antaŭ /u/ (estas la greka kuoppo, neutila en tiu alfabeto ĉar ĝi forestas el la klasika varianto), estis konservita nur por formi la digrafon QV notanta la unikan fonemon /kʷ/, distinga el la sekvo de konsonantoj /kw/: oni kontraŭas tiele QVI /kʷi/ «kiu» kaj CVI /ku̯i/ (kun diftongo) «al kiu».

Konklude, la latino uzis 20 literojn en sia arkaika varianto[9] :

A, B, C, D, E, F, G, H, I, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, V, X

Poste, 23 literoj en si klasika grafio:

A, B, C, D, E, F, G, H, I, K, L, M, N, O, P, Q, R, S, T, V, X, Y, Z
Notu: K, Y kaj Z estas malfruaj aldonoj el la greka alfabeto por noti lingvajn pruntojn.

Mezepokaj alfabetoj kaj grafismoj redakti

Laŭlonge de la jarcentoj, la literoj de la latina alfabeto estis skribataj je diversaj manieroj. Tiuj tipoj de skribsistemoj ne konstituas verajn alfabetojn sed diversajn versiojn de unusola alfabeto, kio iĝos post la invento de la presarto la tipara familio :

En moderna epoko redakti

La presarto redakti

 
Italikaj literoj de Arrighi ĉirkaŭ 1527.

Ĝis la Renesanco, la manuskripto estas la granda vehiklo de la skribsistemo. La presarto prenis progrese la ŝanĝo, kaj manuskriptoj iĝis iom post iom artaĵoj. Tiam aperis grandaj majstroj kiuj aŭtoris librojn kaj teoriajn kaj praktikajn pri "la arto de la bela skribmaniero". La evoluo de la skribmaniero sekvos sian fluon, markitaj de nomoj kiel Ludovico degli Arrighi, Giambattista Palatino, Tagliente Yciar, Lucas, Mercator[10]

En la 15a jarcento oni skribis plejparte per plumo kun kvadrata pinto. Je tiu epoko, en Francio, oni uzis klinan literon de gotika stilo nomita "litero de civitaneco", same kiel la financa.

Je la 17a jarcento, la uzado de plumoj pli kaj pli pintecaj alportis modifojn en la konturo: la trajtoj estas pli fajnaj, la anguloj iĝas pli rondecaj, la arabeskoj naskiĝintaj en la cancelaresca dancas kiel bendoj sur le papero (Jan Van den Velde, Francesco Periccioli, Louis Barbedor…). Dum tiu periodo, novaj skribmanieroj aperas: la ronda, la kursiva, la fandita.

Finfine, je la 18a jarcento, aperas nova stilo el la itala kursiva, pli "facile skizebla", pli "rapide skribebla": la angla. Ĝi ŝuldas sian nomon unuflanke al anglaj profesiuloj George Bickham, Champion…) kiuj ege kontribuis al ties maturado, sed ankaŭ al la brita ekonomia povo kiu disvatigis tiun komercan kaj utilisman skribmanieron.

Ĝis la 19a jarcento, la angla utilis de bazo por la lerneja skribmaniero. Sed nuntempe, la strukturo de la literoj estas en absoluta transformo. La surstrataj skribaĵoj proponis metamorfozitajn majusklojn, la lernejo postulas novajn modelojn, la kaligrafio disvolviĝis.

La informadiko redakti

La latina alfabeto estis la unua alfabeto rekonata de la informadikaj aparatoj. En tiuj aparatoj, al ĉiu signobildo korespondas cifero (kodo), kaj tiu cifero estas manipulata de la aparato. La transformao de cifero en signobildo kaj inverse fariĝas laŭ tabeloj de normiga korespondaro.

La normigo ASCII, kreita en 1961 difinis la korespondadon inter 96 preskaraktroj kaj ties respektiva cifero. Inter la karaktroj difinitaj en la normo, estas la 26 literoj de la latina alfabeto, kaj majuskle kaj minuskle, la ciferoj el 0 al 9, kaj la diversaj signoj de interpunkcio kiu permesas skribi tekstoj en la angla normige kaj en la lingvoj kiuj uzas la latinan alfabeton. Sed tiu normigo ne difinas korespondon por la literoj kun diakritaĵoj (akcentoj).

La tabelo de korespondado ISO 8859-1, nomita ankaŭ Latin-1 estas unu de la tabeloj de korespondo difinitaj de la normo ISO 8859. Kreita en 1991 sur la bazo de la normo ASCII, tiu normo difinas la korespondon inter 191 pres-signoj kaj ties respektivaj kodoj. Inter la signoj estas la 26 literoj de la latina alfabeto, majusklaj kaj minusklaj, kun diakritaĵoj uzataj en diversaj lingvoj (ĉefe latinidaj) de Okcidenta Eŭropo kiel la franca (kun la elstara escepto de la karaktroj 'œ', 'Œ' kaj 'Ÿ'), la germana, la hispana, la dana aŭ la islanda.

La 15 aliaj tabeloj de la normo ISO 8859 difinas la korespondadon inter la literoj kun diakritaĵoj ne uzataj en la lingvoj de Okcidenta Eŭropo kiaj la haĉeko š, la ogoneko ę aŭ la S kun subhoko ş, same kiel de lingvoj kiuj utiligas la alfabetojn cirila, greka, araba, hebrea kaj taja. Tiuj normoj faras parton de la familio de la normo Unikodo kiu difinas la korespondadon por ĉiuj la literoj en preskaŭ ĉiuj la alfabetoj uzataj en la mondo.

La jenaj karaktroj estas dediĉitaj al la latinidaj lingoj:

  • 0000 007F Latino de bazo vidu normo ISO 646, kodo ASCII
  • 0080 009F Ne uzata vidu loko ne uzita normoj ISO 8859 kaj ISO 8859-1
  • 00A0 00FF Suplemento Latin-1 vidu normo ISO 8859, kodo ISO 8859-1
  • 0100 017F Latino etenda A
  • 0180 024F Latino etenda B

Etendo redakti

 
Latinidaj lingvoj en la mondo

La latina alfabeto etendiĝis, kun Latino, el la Itala Duoninsulo al la teroj kiuj ĉirkaŭas la Mediteranean Maron samtempe kun la etendo de la Romia Imperio. Tamen la orienta duono de la Imperio, nome la teritorioj de la nunaj Grekio, Turkio, Levantenio, kaj Egipto, pluuzis la grekan kiel lingvafrankao, sed Latino estis amplekse parolata en la okcidenta duono de la Mediteraneo, kaj tie la Latinidaj lingvoj evoluis el la latina, kaj ili plue uzis kaj adaptis la latinan alfabeton.

Mezepoko redakti

Kun la etendo de la Okcidenta kristanismo dum la Mezepoko, la Latina alfabeto estis laŭgrade adoptita de la personoj de Norda Eŭropo kiu parolis la keltajn lingvojn (anstataŭante la Ogaman alfabeton) aŭ la ĝermanajn lingvojn (anstataŭante la pli fruan Runajn alfabetojn) aŭ Baltajn lingvojn, same kiel de la parolantoj de kelkaj uralaj lingvoj, ĉefe de la hungara, finna kaj estona. Tiu skribsistemo iĝis uzata ankaŭ por la verkado de la Okcidentslavaj lingvoj kaj de kelkaj Sudslavaj lingvoj, kiam la loĝantaro, kiu parolis ilin, adoptis la Roman Katolikismon. La parolantoj de la Orientslavaj lingvoj ĝenerale adoptis la cirilan alfabeton kun la Ortodoksan Kristanismon. La Serba lingvo uzas ambaŭ alfabetoj, inter kiuj la cirila doninas en oficiala komunikado kaj la latina aliloke, kiel estas deklarite jure per Leĝo pri Oficiala Uzado de Lingvo kaj Alfabeto.[11]

Ekde la 16a jarcento redakti

Tiom malfrue kiom ĝis 1500, la latina alfabeto estis limigita ĉefe al la lingvoj parolitaj en Okcidenta, Norda, kaj Centra Eŭropo. La Ortodoksaj Kristanaj Slavoj kaj Orienta kaj Sudorienta Eŭropo ĉefe uzis cirilan, kaj la Greka alfabeto estis en uzo fare de grekparolantoj ĉirkaŭ orienta Mediteraneo. La Araba alfabeto estis disvastigata ene de Islamo, kaj inter Araboj kaj inter ne-arabaj landoj kiaj la Irananoj, Indonezianoj, Malajoj, kaj Tjurkaj popoloj. Plej el la resto de Azio uzis variojn de brahmiaj alfabetoj aŭ de ĉina skribo.

 
La distribuo de la Latina alfabeto. La malhelverdaj areoj montras la landojn, kie la Latina alfabeto estas la sola ĉefa skribsistemo. Helverdaj areoj montras landojn, kie la latina kun-ekzistas kun aliaj. Latinskribaj alfabetoj estas foje etende uzataj en grizaj areoj pro la uzado de neoficialaj duaj lingvoj, kiek la franca en Alĝerio kaj la angla en Egipto, kaj pro la latina transliterumado de oficialaj skribsistemoj kiel Hanyu Pinyin en Ĉinio.

Dum la pasintaj 500 jaroj, la latina alfabeto disvastiĝis ĉirkaŭ la mondo, en Amerikon, Oceanion, kaj partojn de Azio, Afriko, kaj de Pacifiko kun la eŭropa koloniismo, kune kun la hispana, portugala, angla, franca, sveda kaj nederlanda lingvoj. Ĝi estas uzata por multaj aŭstroneziaj lingvoj, kiaj la lingvoj de la Filipinoj kaj la malaja kaj la indonezia lingvoj, anstataŭante la araban kaj indiĝenajn brahmiajn alfabetojn. Latinaj literoj servis kiel la bazo por la formoj de la Ĉeroka skribo disvolvigitaj de Sequoyah; tamen, la sonvaloroj estas komplete diferencaj.

Ekde la 19a jarcento redakti

 
Mapo montranta la etendon de la uzado de Latina alfabeto en areoj de iama Jugoslavio.

En la fino de la 19a jarcento, la Rumanoj revenis al la Latina alfabeto, kiun ili estis uzintaj ĝis la Koncilio de Florenco en 1439,[12] ĉefe ĉar la rumana estas latinida lingvo. La rumanoj estis (kaj estas ankaŭ) ĉefe ortodoksaj kristanoj, kaj ties eklezio, pliiĝante influita de Rusio post la falo de la Bizancgreka Konstantinopolo en 1453 kaj la kapto de la Greka Ortodoksa Patriarko, antaŭe helpis la etendon de la slava cirila.

Sub la franca regado kaj la portugala misia influo, latina alfabeto estis desegnita por la Vjetnama lingvo, kiu antaŭe estis uzinta ĉinajn literojn nome Chữ nôm.

En 1928, kiel parto de la reformoj de Mustafa Kemal Atatürk, la nova Respubliko Turkio adoptis Latinan alfabeton por la Turka lingvo, anstataŭante modifitan Araban alfabeton. Plej el Tjurk-parolantaj popoloj de la iama USSR, kiaj la Tataroj, Baŝkiroj, Azeroj, Kazakxoj, Kirgizoj kaj aliaj, uzis la Latin-bazitan Turkan alfabeton en la 1930-aj jaroj, sed en la 1940-aj jaroj ĉiuj el ili estis ansattaŭitaj de la cirila. Post la falo de la Sovetunio en 1991, kelkaj el la nove sendependaj Tjurk-parolantaj respubliko, nome Azerbajĝano, Uzbekio, kaj Turkmenio, same kiel la Ruman-parolanta Moldavio, oficiale adoptis la Latinajn alfabetojn por siaj lingvoj. Kazaĥio, Kirgizio, Iran-parolanta Taĝikio, kaj la separisma regiono ne rumanparolanta de Transnistrio retenis la cirilan alfabeton, ĉefe pro ties ligoj kun Rusio. En la sama periodo de 1930-ja jaroj kaj 1940-aj jaroj, la majoritato de Kurdoj anstataŭis la araban skribsistemon per du Latinaj alfabetoj. Kvankam la nura oficiala Kurda registaro uzas Araban alfabeton por publikaj dokumentoj, la Latinkurda alfabeto restas amplekse uzta tra la tuta regiono fare de la majoritato de la Kurda-parolantoj.

Lingvoj kiuj uzas la latinan alfabeton redakti

Inter la lingvoj, kiuj uzas la alfabeton latinan, estas la jenaj:

 
Tagaloga komikso en latina alfabeto.

Duskribismo redakti

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[13] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio ĉefe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas ĉefe funkcia.

Notoj redakti

  1. Haarmann, Harald (2004), Geschichte der Schrift [Historio de Skribado] (germane) (2a eld.), München: C. H. Beck, ISBN 3-406-47998-7, p. 96.
  2. Nur dum Mezepoko la sono c diverĝis, tiel ke antaŭ la antaŭaj vokaloj e, i, kaj ae [aj → e], oe [oj → œ → e] ĝi evoluis al [ts] (kaj plu al [s]) aŭ al [tʃ]. Tion montras hodiaŭ la konservema Sarda dialekto, kiu kiel la ununura en la latinida lingvaro konservis k-an c. Caesar (Cezaro) klasikprononce estis [kajsar], sed en la mezepoka Latino ĝi iĝis [cezar] aŭ [ĉezar] aŭ [sesar] (malsame en diversaj landaj tradicioj).
  3. Prae, ĝi elparolatis same kiel la [w] de la Gota lingvo aŭ de la moderna Angla lingvo. Tamen, frue en la historio de la Romia imperio ĝi miksiĝis kun b - kp. simile ĉe la latinida Hispana.
  4. Search results | BSI Group. Bsigroup.com. Alirita 2014-05-12.[rompita ligilo]
  5. Romanisation_systems. Pcgn.org.uk. Alirita 2014-05-12.
  6. ISO 15924 - Code List in English. Unicode.org. Alirita 2013-07-22.
  7. Search - ISO. Iso.org. Alirita 2014-05-12.
  8. Oni povas krome legi pri ĉio tio la sintezon tamen jam antikva sed ĉiam aktuala ĉe A.Grenier, «L’alphabet de Marsiliana et les origines de l’écriture à Rome», Mélanges d’archéologie et d’histoire, 1924, vol 41, paĝo
  9. « Les lettres du latin : description sémiologique, fonctionnelle et graphématique, Paris Sorbonne » [arkive], ĉe http://wwww.paris-sorbonne.fr[rompita ligilo] [archive] (konsultita la 15an de Aŭgusto 2014) [1] Arkivigite je 2014-05-14 per la retarkivo Wayback Machine [2][rompita ligilo]
  10. L'évolution des styles de l'écriture latine de Véronique Sabard Geneslay
  11. ZAKON O SLUŽBENOJ UPOTREBI JEZIKA I PISAMA. Ombudsman.rs (17-a de majo 2010). Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-05. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2015-12-24.
  12. Descriptio_Moldaviae. La.wikisource.org (1714). Alirita 2014-09-14.
  13. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • (en) A. E. Gordon, The Letter Names of the Latin Alphabet, University of California Press, 1973.
  • (en) Haarmann, Harald (2004), Geschichte der Schrift [History of Writing] (in German) (2nd ed.), München: C. H. Beck, ISBN 3-406-47998-7
  • (fr) Jean Mallon, Paléographie romaine, Madrid, 1952.

Eksteraj ligiloj redakti