Gota alfabeto

27-litera alfabeto por la gota lingvo, kreita en la 4-a jarcento de Ulfilas por traduki la Biblion: 𐌰𐌱𐌲𐌳𐌴𐌵𐌶𐌷𐌸𐌹𐌺𐌻𐌼𐌽𐌾𐌿𐍀𐍁𐍂𐍃𐍄𐍅𐍆𐍇𐍈𐍉𐍊

La gota alfabeto estas alfabeta skribsistemo iam uzata por skribi la gotan lingvon. Filostorgio atribuas ĝian kreadon al Ulfilo, kiu uzis ĝin por skribi sian gotan tradukon de la Biblio[1].

Antaŭ la ekuzo de la gota alfabeto oni kredeble uzis runojn por skribi la gotan lingvon. La nomoj de la gotaj literoj (konataj el la manuskripto Codex Vindobonensis 795) estas derivitaj de la nomoj de runoj.

La sekva tabelo montras la formon de la literoj, ilian transliteraĵon, kompareblecon al latinaj aŭ grekaj literoj, nomon, prononcon, nombran valoron (la literoj servis ankaŭ kiel nombroj) kaj reprezentaĵon en XML (tio esence estas la unikoda numero).

Litero Translit. komparu al Nomo IPA nombra valoro XML-skribo
𐌰 a a Α ahsa / aza a, aː 1 𐌰
𐌱 b b Β bairkan / bercna b, β 2 𐌱
𐌲 g g Γ giba / geuua ɡ 3 𐌲
𐌳 d d Δ dags / daaz d, ð 4 𐌳
𐌴 e e Ε aiƕus / eyz e, eː 5 𐌴
𐌵 q q Π qairþra (qairthra) / qertra 6 𐌵
𐌶 z z Ζ ezec z 7 𐌶
𐌷 h h H hagl / haal h 8 𐌷
𐌸 þ þ (th) Θ þiuþ (thiuth) / thyth θ 9 𐌸
𐌹 i i Ι eis / iiz i, iː 10 𐌹
𐌺 k k Κ kusma / chozma k 20 𐌺
𐌻 l l Λ lagus / laaz l 30 𐌻
𐌼 m m Μ manna m 40 𐌼
𐌽 n n Ν nauþs (nauths) / noicz n 50 𐌽
𐌾 j j jer / gaar j 60 𐌾
𐌿 u u urus / uraz u, uː 70 𐌿
𐍀 p p Π pairþra (pairthra) / pertra p 80 𐍀
𐍁 90 Ϟ 90 𐍁
𐍂 r r R raida / reda r 100 𐍂
𐍃 s s S sauil / sugil s 200 𐍃
𐍄 t t Τ teiws / tyz t 300 𐍄
𐍅 w w Υ winja / uuinne w, y 400 𐍅
𐍆 f f F faihu / fe f 500 𐍆
𐍇 x x X iggws / enguz 600 𐍇
𐍈 hw ƕ (hw) ƕair / uuaer ʍ 700 𐍈
𐍉 o o Ω oþal (othal) / utal o, oː 800 𐍉
𐍊 900 Ϡ 900 𐍊

Oni ne konfuzu la literojn gotajn kun la gotikaj literoj (tipara stilo de literoj latinaj).

Referencoj redakti

  1. Pri la ellaborado de la gota alfabeto, vidu Fausto Cercignani, The Elaboration of the Gothic Alphabet and Orthography, en Indogermanische Forschungen, 93, 1988, 165-185.