Ŋ ŋ

Ŋ, minuskle ŋ, estas litero de la nord-samea alfabeto kun la prononco ŋ, kiel la n en danko ĉe rapida prononco. La minusklo ŋ estas uzata en IFA por montri la saman sonon.

La unikodaj valoroj de Ŋ/ŋ estas 330 kaj 331. En LaTeX la literoj Ŋ kaj ŋ estas haveblaj, se oni uzas la Cork-Kodaĵon (\usepackage[T1]{fontenc}). La ordonoj estas \NG kaj \ng.

Vidu ankaŭ redakti