Gvarania lingvo

(Alidirektita el Guarania lingvo)

La gvarania lingvo (gvaranie avañe'ẽ "la lingvo de la homoj") estas lingvo el la Tupi-Gvarania familio. La gvarania estas nacia lingvo de Paragvajo (la hispana kaj la gvarania estas la oficialaj lingvoj). La gvarania lingvo estas parolata ankaŭ en norda Argentino, en okcidenta Bolivio kaj en suda kaj sudokcidenta Brazilo, inkluzive de la urbo San-Paŭlo de ĉirkaŭ 200 homoj en aparta kvartalo. Oni taksas, ke 6 milionoj da homoj parolas gvaranie.

Gvarania lingvo
avañe'ẽ
Disvastiĝo de la gvarania Brune: En Paragvajo Ruĝe: Landoj en kiuj estas parolata la gvarania
Disvastiĝo de la gvarania

Brune: En Paragvajo

Ruĝe: Landoj en kiuj estas parolata la gvarania

lingvo • makrolingvomoderna lingvo
Tupi-gvarania lingvaro
Parolata en Paragvajo, Argentino, Bolivio, Brazilo
Parolantoj 4 ĝis 5 milionoj
Skribo Gvarania alfabeto (Latina alfabeto)
Lingvistika klasifiko
Tupiaj lingvoj
Tupi-Gvaraniaj lingvoj
Gvarania lingvo
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en  Paragvajo
 Bolivio
Reguligita de Guarani Language Academy
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 gn
  ISO 639-2 grn
  ISO 639-3 grn
  SIL grn
  Glottolog tupi1282
Angla nomo Guarani
Franca nomo guarani
vdr

Ekzistas ĉirkaŭ 4 ĝis 5 milionoj da parolantoj de la gvarania. Maksimumaj taksoj eliras de ĝis 7 milionoj, ĉe kio ankaŭ estas nombrataj personoj, kiuj havas nur malgrandetajn scipovojn de la gvarania, kio ofte okazas ekzemple ĉe la loĝantoj de urboj en Paragvajo. En Paragvajo, tial ke 90 % de la loĝantaro parolas gvaranie, la lingvo estas uzata kiel lingvo de lernado kune kun la hispana lingvo.

En diversaj lingvoj estas uzataj vortoj kiuj el hodiaŭa vorto de la gvarania lingvo estiĝis aŭ tre similas. Tiuj vortoj venas pere de la hispana kaj portugala al diversaj lingvoj, kiel la germana, sorabaj ktp., kaj devenas aŭ el dialektoj de la gvarania, kiuj estis parolitaj en Paragvajo, Argentino, Bolivio aŭ Brazilo, aŭ el tre proksime parenca Tupia, kiel ekzemple: kapibaro, jaguaro, jaguarundio, tapiro, ananaso, manioko, marako, marakujo, nanduopiranjo.

Historio redakti

La gvarania lingvo jam estis uzata en la hispania kolonia epoko por la kristana misiigo kiel skribolingvo. La Jezuita ŝtato en la hispania kolonia epoko, kiu ĉefe ampleksis parton de la hodiaŭa orienta Paragvajo kaj la hodiaŭan argentinan provincon Misiones, favoris la gvaranian lingvon, ĉar la Jezuitoj forte limigis la almigradon de blankaj setlantoj kaj uzadis la gvaranian lingvon kiel ekskludan lingvon. En la sekulara provinco Paragvajo ĉirkaŭ Asunción kontraŭe la gvarania lingvo restis ja la dominanta ĉiutaga lingvo de la loĝantaro – ĉar la nombro de setlantoj de hispana deveno estis relative malgranda kaj tiuj miksiĝis kun la indiĝenoj – sed la oficiala lingvo tie estis eksklude la Hispana lingvo, kiu influis la parolatan gvaranian lingvon multrilate. Kun la fino de la Jezuitaj redukcioj en la jaro 1767 la gvarania lingvo perdis ankaŭ tie sian apartan pozicion.

Ankaŭ en la sendependa Paragvajo la hispana restis la unusola oficiala lingvo. La gvarania lingvo estis konsiderata ja kiel grava kultura trajto de la paragvaja nacio, sed ĝia uzado restis limigita al la buŝa uzado kaj la literaturo de ĉefe folklora karaktero.

 
Libroj en la gvarania lingvo
 
La Patronia en la gvarania lingvo, en la kapelo de la Patronia en Jerusalemo

Nur en la pli juna tempo oni komencis en Paragvajo ekuzadi la gvaranian lingvon ankaŭ en la eduka sistemo kaj kiel oficialan lingvon kaj unuecigi la diversajn uzitajn ortografiajn sistemojn al unu kiel eble plej fonetika ortografio.

Dialektoj redakti

La kun distanco plej vaste disvastiĝinta variaĵo de la gvarania lingvo estas la paragvaja gvarania [gug], kiu estiĝis el la lingvo de la almenaŭ parte hispane kulture asimilitaj loĝantoj kaj de la kolonie sekulara provinco Paragvajo kaj de la Jezuita ŝtato kaj sekve montras variajn hispanajn influojn. Ĝi havas (laŭ SIL) 4,6 milionojn de kulture mestizaj parolantoj. La paragvaja gvarania estis parolata pli frue ankaŭ en la argentinaj provincoj Misiones kaj Corrientes kaj limantaj regionoj de Brazilo, sed estas forŝovita tie hodiaŭ sub la indiĝena loĝantaro grandparte de la Hispana resp. Portugala. Sekve de almigrado el Paragvajo ekzistas tamen ankaŭ hodiaŭ en Argentino kaj Brazilo granda nombro de parolantoj de la paragvaja gvarania.

Sendepende de la Paragvaja gvarania estas parolataj de indiĝenaj grupoj, kiuj alkalkulas sin al la popolo de la Gvaranioj, nombro de variaĵoj de la gvarania, kiuj parte tre forte distingiĝas unu disde la aliaj kaj hodiaŭ plej ofte nur havas relative malgrandan nombron de parolantoj:

  • Simba-Gvarania [gnw] (en Bolivio, 7.000 parolantoj laŭ SIL)
  • Chiriguano/Gvarajo-Gvarania [gui] (50.000 paroantoj, el kiuj 34.000 en Bolivio kaj la resto en Argentino kaj Paragvajo)
  • Mbyá-Gvarania [gun] (16.000 parolantoj, el kiuj 8.000 en Paragvajo, la resto en Brazilo kaj Argentino)

En pli vasta senco estas variaĵoj de la Gvarania ankaŭ:

  • Aché aŭ Guayaqui [guq] (1.500 en Paragvajo)
  • Kaiwá [kgk] (15.000 en Brazilo)
  • Chiripá aŭ Ñandeva [ndh] (7.000 en Paragvajo, 5.000 en Brazilo)
  • Xetá [xet] (en Brazilo, preskaŭ formortinta)

Dum ke okazas en Bolivio, Argentino kaj Brazilo kreskanta asimiliĝo de la parolantoj de ĉi tiuj variaĵoj de la gvarania lingvo al la hispana resp. portugala lingvoj, okazas en Paragvajo ĉefe asimiliĝo al la paragvaja gvarania.

Gvarania lingvo en Paragvajo redakti

Kune kun la hispana estas la gvarania en Paragvajo oficiala lingvo. La konstitucio de 1992, per kiu la gvarania lingvo estis difinita kiel aldona oficiala lingvo, estas ja unu el la malmultaj oficialaj tekstoj, kiuj estis tradukitaj en la gvaranian lingvon.

Oficiale Paragvajo validas kiel dulingva. La realeco estas tamen pli komplika. Preskaŭ neniu parolas unu el la lingvoj en ĝia pura formo. Pli kleraj, urbaj, eŭropcentraj tavoloj parolas rioplatensan hispanan kun enmiksitaj gvaraniaj frazoj, dum ke malpli kleraj, kamparaj, kamparanaj tavoloj parolas gvaranion kun fortaj partoj de hispana vortoprovizo, kiu estas konata kiel Jopara [dʒopaˈɾa]. La lerneja edukado okazas per la hispana lingvo, sed krome la gvarania estas instruata kiel plia fako.

Laŭ la popolnombrado de 1992 en Paragvajo estas parolataj la sekvaj lingvoj:

  • Gvarania: 1,6 Mio. (39,3 %)
  • Gvarania kaj hispana: 2 Mio. (48,9 %)
  • Hispana: 260.000 (6,4 %)

Sed devas esti atentata, ke la kompetento en ambaŭ lingvoj plej ofte ne estas la sama. Multaj homoj nomas sin dulingvaj, kvankam ili regas nur unu el la lingvoj.

Pro la kreskanta uzado de la gvarania ankaŭ en la eduka sistemo kaj kiel oficiala lingvo oni parte konsideris la fakton, ke pli ol 80 % de la paragvaja loĝantaro estas gvaranilingvaj kaj sufiĉe granda parto havas nur rudimentajn scipovojn de la hispana.

Skribo kaj alfabeto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gvarania alfabeto.

Kvankam la gvarania lingvo jam estis skribita antaŭ 350 jaroj je misiaj celoj, nur ekde kongreso en Montevideo en 1950[1] ĝia alfabeto estas normigita. Ĝia alfabeto estas varianto de la latina alfabeto, sed kun kelkaj diakritaj signoj.[2] Ĝi konsistas el 33 literoj, el kiuj 12 estas vokaloj kaj 21 - konsonantoj.

La ĉefa diakrita signo estas la tildo, kiu estas uzata ĉe la 6 nazalaj vokaloj ã, ẽ, ĩ, õ, ũ, ỹ kaj ñ. Krome la vokaloj á, é, í, ó, ú, ý estas uzataj, se la akcento de la vorto ne troviĝas sur la lasta silabo.

Fonetiko kaj fonologio redakti

La gvarania permesas nur silabojn, kiuj konsistas el vokalo aŭ konsonanto plus vokalo; silaboj, kiuj finiĝas per konsonanto aŭ du aŭ pli da konsonantoj kune (krom "digrafoj"), ne eblas. Tio korespondas al la skemo (C)V(V).

Vokaloj redakti

Ortografio Prononco
a [a]
e [ɛ]
i [i]
o [ɔ]
u [u]
y [ɨ]
Buŝaj kaj nazaj vokaloj[1]
Antaŭa Centra Malantaŭa
Alta /i/, /ĩ/ /ɨ/, /ɨ̃/ /u/, /ũ/
Meza /e/, /ẽ/ /o/, /õ/
Malalta /a/, /ã/

La y estas vokalo inter [i] kaj [u], kiu ankaŭ ekzistas en la pola, rusa kaj turka (tie: i sen punkto). Krome ekzistas de ĉiuj 6 vokaloj ankaŭ nazalaj variaĵoj (ã, ẽ, ĩ, õ, ũ, ỹ). La nazalaj vokaloj estas distingivaj nur en akcentata silabo, la antaŭtonaj vokaloj nazaliĝas pro nazala asimilo antaŭ sekvaj nazalaj vokaloj aŭ nazalaj konsonantoj, en aliaj kazoj ili estas nenazale prononcataj.

Konsonantoj redakti

Ortografio Prononco
Nazaloj
m [m]
n [n]
ñ [ɲ]
g̃ (ankaŭ ng) [ŋ]
Nevoĉaj plozivoj
p [p]
t [t]
k [k]
' [ʔ] (glota halto)
Frikativoj
v [ʋ]
s [s]
ch (ankaŭ x) [ʃ]
h [h]
Frapeto
r [ɾ]
Nazalo + Plozivo
mb [mb]
nd [nd]
ng [ŋg]
Alproksimanto
j [ɟ]
g [ɰ]
gu [w]

Vidu ankaŭ: Gvarania alfabeto

Nazala sandio redakti

Pro eŭfoniaj kialoj vortoj estas grupigataj en oralajn kaj nazalajn. Vorto estas nazala, se ĝi havas almenaŭ unu el ĉi tiuj nazalaj literoj: ã - ẽ - ĩ - õ - ũ - ỹ - g̃ - m - mb - n - nd - ng - nt - ñ , kaj ĉiuj aliaj estas oralaj. Nazala vorto ricevas alian version de prefiksoj kaj postpozicioj. Ekz. la postpozicioj pe, ta fariĝas me resp. nda post nazalaj vortoj.

Ĉe tio ŝanĝiĝas /j,k,nd,mb/ al /ñ,ng,n,m/, ekz. nde póra „via fantomo“, ne porã „Vi estas bela“.[3]

Akcento kaj eklipso redakti

La akcento troviĝas ĉefe sur la lasta silabo de la radiko, la sufikse aldonitaj gramatikaj morfemoj estas neakcentataj (enklize).

Apartaĵo estas certa maniero de la konsonanta mutacio, la eklipso: Multaj vortoj, kiuj komenciĝas per /t-/, ŝanĝas ĉi tiun komencan sonon, se ili dependas de aliaj vortoj aŭ estas kunmetataj kun ili:

Gvarania Esperanto Gvarania Esperanto Gvarania Esperanto
tape vojo che rape mia vojo hape lia/ŝia/ĝia vojo
téra nomo nde réra via nomo héra lia/ŝia/ĝia nomo
tetyma[4] kruro che retyma[4]
Mario retyma[4]
mia kruro
kruro de Mario
hetyma[4] lia/ŝia/ĝia kruro

La formo tetyma estas uzata nur, se la kruro estas ne posedata. Se la posedanto estas tria persono, ne estas grava aŭ estas nekonata, tiam estas uzata la formo hetyma post la koncerna vorto, dum ke estas uzata ĉe unua kaj dua persono aŭ antaŭe menciita persono la formo retyma.[4]

Ekzistas kelkaj substantivoj, kiuj ne havas /t-/ en la bazaj formoj, sed tamen havas tian ŝanĝon.

Gvarania Esperanto Gvarania Esperanto Gvarania Esperanto
óga domo ñandei róga niai domo hóga lia/ŝia/ĝia domo

i Tio estas tiel nomata inkluda formo. Tio estas, ke alparolata persono estas inkludata. (mi+ci/vi resp. mia+cia/via)

Sed ankaŭ ekzistas kelkaj neregulaj substantivoj kun du formoj, ekz.

  • túva „patro“ -> che ru „mia patro“

Ĉe verboj la uzata formo dependas de la hierarkio de la personoj (1.>2.>3.). Se verbo estas transitiva kaj la aganto (germane Agens) staras pli malalte en la hierarkio ol la suferanto (germane Patiens), tiam estas uzata la formo je r-, dum ke en ĉiuj aliaj kazoj estas uzata la formo je h-.[4] Vidu ankaŭ en la ĉapitro Persona hierarkio kaj markiloj.

  • Che ahecha ichupe. „Mi vidas lin.“
  • Ha'e cherecha. „Li vidas min.“

Gramatiko redakti

En gvarania lingvo estas ne tiel forte distingataj substantivoj kaj verboj kiel en Esperanto kaj multaj eŭropaj lingvoj.

La gvarania estas forte aglutina resp. polisinteza lingvo, tio estas, oni uzas multajn afiksojn.

Substantivoj redakti

Ne ekzistas iuj genroj en ĉi tiu lingvo. Ankaŭ difinita artikolo ne ekzistas. Anstataŭ kazoj kaj prepozicioj en gvaranio estas uzataj sufiksoj kaj postpozicioj. Distingo inter singularo kaj pluralo povas esti esprimata, sed la finaĵo por la pluralo (-kuéra, nazale -nguéra) estas malofte uzata.

La plej gravaj finaĵoj ĉe substantivoj estas la sekvaj:

  • -gua „el (deveno)“, ekz. ka'aguygua „el arbaro“
  • -gui[5] „de; el (loke); pro“; ekz. Perugui „de Pedro“. Ĉe pronomoj ĝi havas la formon -hegui, ekz. Nde mitãve chehegui. „Vi estas pli juna ol mi.“
    • Ha-á ta kavaju ári gui. „Mi falos de sur ĉevalo.“[6]
    • Omano ñembyahýigui. „Li mortis pro malsato.“[6]
    • -guive ... -peve (nazale meve, loke kaj tempe) „de ... al/ĝis“, ekz. Aretéguive Peru hasymi. „Ekde la festo Pedro estas malsana.“; Jajoechapeve. „Ĝis revido.“
  • -icha „kiel“, ekz. yvágaicha hovy „blua kiel la ĉielo“
  • -ndive, -ndi „kun; per“, ekz. Perundive „kun Pedro“
  • -pe[5] (nazale -me, loke kaj tempe) „en/sur/ĉe; al; -n (ĉe pronomoj kaj personoj)“, ekz. ógape „en (la) domo“, che rógape „en mia domo“
    • Ame'ẽ mitãme kamby. „Mi donas al la infano lakton.“
    • Ahecha Perupe. „Mi vidas Pedron.“
  • -rehe[5], -re „sur, kun, tra, pro“
    • -rehe'ỹ, -'ỹre[7] „sen“
  • -rupi[5] „tra; pro; ĉirkaŭ“ (loke kaj tempe), ekz. Peru oguatami ka'aguýrupi „Pedro promenetas tra arbaro.“

Krome ekzistas kelkaj postpozicioj:

  • aja, jave „dum“, ekz. Arahaku aja ha'yta jepi ypápe. „Dum la somero mi naĝas ofte en lago.“
  • ári „sur“ (loke), ekz. Kalu igústo oho kavaju ári. „Karlo ŝatas rajdi sur ĉevalo.“
  • guýpe „sub“ (loke), ekz.
  • jerere, jererehe „ĉirkaŭ“ (loke)
  • kotyo, ngotyo „en la direkto, al“ (loke)
  • mboyve „antaŭ“ (tempe)
  • pegua „de“, estas eĉ kombino el -pe kaj -gua kaj esprimas devenon.
  • rangue „anstataŭ“
  • rire „post“ (tempe), ekz. Peru ohojevy heta ára rire. „Post longa tempo Pedro revenis.“

Normale postpozicioj staras rekte post la substantivo. Sed guarã „por“ estas kombinata kun la finaĵo -pe resp. -ve, ekz. Agueru ko kamby nde mită'ipe guarã. „Mi alportas ĉi tiun lakton por via infano.“

Kelkaj postpozicioj fakte estas substantivoj kun la finaĵo -pe aŭ kun alia finaĵo, ĉe kio la sekvaj havas lokan signifon:

  • kupépe „malantaŭ“ (el kupe „“dorso, spino)
  • mbytépe „meze de“ (el mbyte „duono; mezo“)
  • rapykuéri „malantaŭ“ (el tapy „mezkarno“)
    • hapykuéri „malantaŭ li“ (Baziĝas sur triforma vorto, kiel multaj aliaj vortoj kies bazaj formoj komenciĝas per t-.)
  • rendápe „ĉe“ (el tenda „loko“)
  • renondépe „antaŭ“ (el tenonde „fronto, vizaĝo“)
  • ykére, yképe „apud“ (el yke „flanko“), ekz. Peru oguapy che ykére. „Pedro sidas apud mi.“

Se ili komenciĝas per r, ili estas derivataj de plurformaj substantivoj. Tie la formo por la tria persono komenciĝas per h, ekz. hapykuéri „malantaŭ li“.

Kelkfoje okazas eĉ kombino el finaĵo kaj postpozicio:

  • -pe/-ve ǧuarã „por“
    • amba'apo ndéve ǧuarã „mi laboras por vi.“[8]

La finaĵo por la pluralo estas -kuéra (nazale -nguéra), ekz. che vakakuéra „miaj bovinoj“. Sed post numeraloj ĝi ne estas uzata, ekz. mbohapy mbarakaja „tri katoj“. La sufikso aperas post unu el la antaŭe menciitaj sufiksoj, ekz. ipopekuera „en liaj manoj“.[9]

Apartaĵo de la Gvarania estas krome, ke substantivoj povas havi estintecon kaj estontecon. Por la estonteco estas uzata la sufikso -, ekz. che rogarã „mia estonta domo“. Por la estinteco estas uzata la sufikso -kue (nazale -ngue), ekz. che rogakue „mia estinta domo“.[10],[11]

Adjektivoj redakti

Adjektivoj ne havas kazojn, nek genrojn. Ili ofte estas uzataj kiel verboj, ĉar aparta verbo por „esti“ ne ekzistas. Tiam estas uzataj la posesivaj pronomoj. Ekz. Che kyra. „Mi estas dika.“ Kame iporã. „Karmeno estas bela.“

La komparado okazas per -ve „pli“, ekz. Nde mitãve chehegui. „Vi estas pli juna ol mi.“ Sed la nomita sufikso ankaŭ povas esti uzata ĉe verboj, ekz. Arapoty iporãve. „Printempo estas pli bela.“

Kelkaj adjektivoj havas tri formojn, ekz. hasy „malsana“ havas ankaŭ la formojn tasy kaj rasy. Ĉe pronomoj de la unua kaj dua personoj estas uzata la varianto je r-, ekz. Che rasy. „Mi estas malsana.“, dum ke ĉe pronomoj de la tria persono estas uzata la varianto je h-, ekz. Hasy. „Li estas malsana.“ Peru hasy. „Pedro estas malsana.“

Kelkaj sufiksoj povas esti uzataj kiel adjektivo.

  • -'i: che mitã'i „mia malgranda infano“
  • -mi: nde membymi „mia malgranda filo“, „mia malgranda filino“

Ĉe adjektivoj povas esti uzataj kelkaj sufiksoj kaj partikloj.

  • -mi „iom, iomete“: Che rasymi. „Mi estas iomete malsana.“
  • -ete, -ite „tre“: Che táva imombyryete. „Mia urbo estas tre malproksima.“
  • eterei „tre“: Kame hasy eterei. „Karmeno estas tre malsana.“

Pronomoj redakti

Personaj kaj posedaj pronomoj redakti

La persona pronomo distingas ĉe la 1-a persono plurala („ni“) inter inkluda (ñande) kaj ekskluda (ore), depende de tio, ĉu la alparolata persono estas inkludata aŭ ne.[12]

memstare unua dua tria
singularo che nde ha'e
pluralo ñande (inkluda),

ore (ekskluda)

peẽ ha'ekuéra

Por traduki la pronomojn en dativo, estas uzata la finaĵo -ve (nazale -me) kiel varianto de -pe, ekz. chéve „al mi“, ndéve „al ci/vi“, ñandéve „al ni ĉiuj“, oréve „al ni“, peẽme „al vi“. Sed ĉe la triaj personoj la formoj ne havas similecon kun la antaŭaj formoj de la tabelo: ichupe „al li; al ŝi; al ĝi“, sed en pluralo ichupeichupekuéra „al ili“. Formoj por la tria persono ankaŭ povas esti uzataj por la akuzativo, ekz. Ahecha ichupe. „Mi vidas lin/ŝin/ĝin.“, dum ke la akuzativo de la unuaj kaj duaj personoj estas esprimataj alie.

posesiva unua dua tria
singularo che nde (nazala ne) i- (hi'-, iñ-, ij-, h-)
pluralo ñande (inkluda, nazala ñane),

ore (ekskluda)

pende (nazala pene)

La kiel posesivaj pronomoj listigitaj vortoj estas uzataj ne nur posesive, sed ankaŭ ĉe adjektivoj kaj eĉ ĉe verboj. Ĉe tio la formo de la tria persono dependas de la komenca sono de la vorto.

  • i- estas uzata ĉe konsonantoj, ekz. ikure „lia/ŝia/ĝia porko“
  • hi'- estas uzata ĉe akcentataj vokaloj, ekz. hi'áva „lia/ŝia/ĝia hararo“
  • ij- estas uzata ĉe neakcentataj vokaloj, ekz. ijajaka „lia/ŝia/ĝia korbo“
  • iñ- estas uzata ĉe vokaloj, se la vorto estas tiel nomata nazala vorto, ekz. iñã „lia/ŝia/ĝia ombro“.
  • h- estas uzata ĉe triformaj vortoj, ekz. hãi „lia/ŝia/ĝia dento“ (baza formo estas tãi „dento“).

Sekvaj pronomoj estas uzataj nur ĉe transitivaj verboj:[13]

  • La refleksiva pronomo havas la formon: je: ahecha ("Mi vidas"), ajehecha ("Mi vidas min")
  • La reciproka pronomo havas la formon: jo, nazale ño[14]: Peru ha Kamen ojohecha. „Pedro kaj Karmeno vidas unu la alian.“

Krome ekzistas du tiel nomataj portmanteua-morfemoj, kiuj povas esti uzataj nur transitive.:[15]

  • ro- - esprimas la unuan personon kiel aganton (germane Agens) kaj la duan personon kiel suferanton (germane Patiens) en singularo.
    • Rohecha „Mi vidas cin/vin.“
  • po- - esprimas la unuan personon kiel aganton (germane Agens) kaj la duan personon kiel suferanton (germane Patiens) en pluralo.
    • Pohecha „Mi vidas vin.“

Demonstrativaj pronomoj redakti

La Gvarania havas la sekvajn demonstrativajn pronomojn, ĉe kio en pluralo ekzistas apartaj vortoj.

Por videblaj aŭ ĉeestantaj aferoj kaj personoj estas uzataj la sekvaj vortoj:

  • ko „ĉi tiu“
  • pe „tiu“
  • amo „tiu“
  • ã „tiuj“
  • ko'ã „tiuj“
  • umi „tiuj“

Por neĉeestantaj aŭ nevideblaj aferoj kaj personoj estas uzataj la sekvaj vortoj:

  • upe „ĉi tiu“
  • ku „tiu“
  • aipo „tiu“

La nomitaj formoj estas uzataj kune kun substantivoj, do, ili estas adjektivoj. Se ili estas uzataj kiel substantivoj, tiam aldoniĝas -va.

  • Mba'épa péva? „Kio estas tio?“

Do, estiĝas la jenaj formoj, el kiuj kelkaj havas varianton sen meza v:[16]

  • kóva, kóa
  • ko'ãva
  • péva, péa
  • ãva
  • upéva, upéa
  • amóva, amóa
  • umíva, umía
  • aipóva, aipóa

Konjugacio redakti

Gvarania havas du tipojn de verboj, kiuj havas malsamajn prefiksojn por la personoj.

Unua tipo (a-/ai-verboj) redakti

La unua tipo (areal-verboj[10]) havas la prefiksojn a-, re-, o- (en singularo), ja- (nazala ña-), ro-, pe-, o- (en pluralo). Ĉe kelkaj verboj aldoniĝas -i- inter unu el la nomitaj prefiksoj kaj la radiko (aireal-verbo), kiel ekz. reikuaa „vi scias“[10][12].

Verba radiko guata („migri; vojaĝi“); orala verbo.

Singularo Pluralo
Persono Prefikso Persono Prefikso
1 che
Mi


a-



a-guata



1 ñande (inkl.)
Ni ĉiuj
1 ore (ekskl.)
Ni
ja-

ro-

ja-guata

ro-guata

2 nde
Ci, vi
re-

re-guata

2 peẽ
Vi
pe-

pe-guata

3 ha'e
Li/ŝi/ĝi
o-

o-guata

3 ha'ekuéra
Ili
o-

o-guata

Verba radiko ñe'ẽ („paroli“); nazala verbo.

Singularo Pluralo
Persono Prefikso Persono Prefikso
1 che
Mi


a-



a-ñe'ẽ



1 ñande (inkl.)
Ni ĉiuj
1 ore (ekskl.)
Ni
ña-

ro-

ña-ñe'ẽ

ro-ñe'ẽ

2 nde
Ci, vi
re-

re-ñe'ẽ

2 peẽ
Vi
pe-

pe-ñe'ẽ

3 ha'e
Li/ŝi/ĝi
o-

o-ñe'ẽ

3 ha'ekuéra
Ili
o-

o-ñe'ẽ

Ĉe kelkaj verboj oni aldonas -gue- inter la persona prefikso kaj la radiko. Ekz.

  • aguereko „mi havas“
  • regueraha „ci/vi kunprenas, kunportas“

Krome ekzistas malmultaj neregulaj verboj, nome ho „iri, veturi“, ju „veni“, u „manĝi, trinki“, y'u „trinki akvon“, e „diri“ kaj yta „naĝi“.

Dua tipo (che-verboj) redakti

Ĉi tiu tipo (verbos chendales[10]) uzas la supre apud la pronomoj nomitajn personajn prefiksojn.[12] Ĉi tiuj vortoj povas esti nur parte traktataj kiel verboj, ĉar la plej multaj ankaŭ povas esti uzataj kiel adjektivoj aŭ substantivoj.

Orala verbo japu „mensogi“.

Persona formo Traduko
Singularo
che japu mi mensogas
nde japu ci/vi mensogas
ijapu li/ŝi mensogas
Pluralo
ñande japu ni ĉiuj mensogas
ore japu ni mensogas
pende japu vi mensogas
ijapu (hikuái) ili mensogas

Persona hierarkio kaj markiloj redakti

Nordhoff nomas la prefiksojn por la arealaj verboj "A-Reihe" (a-serio) laŭ la vorto "aktiv" (aktiva).[17], dum ke li nomas la prefiksojn por la chendalaj verboj "I-Reihe" (i-serio) laŭ la vorto "inaktiv" (neaktiva).[17]

La prefiksoj de la a-serio ligiĝas al ĉiuj transitivaj reprezentantoj kaj reprezentantoj de la klaso de intencaj agoj.[17]

  • che aguata „Mi kuras.“
  • che aikotevẽ pirapire. „Mi bezonas monon.“

La prefiksoj de la i-serio ligiĝas al ĉiuj netransitivaj semantikaj konceptoj. Ĉe konkretaĵoj (Nordhoff: Konkreta) ili montras posedon, sed ĉe abstraktaj konceptoj ili montras neagentivan partoprenon.[17]

  • che chepochy. „Mi estas furioza.“
  • che chekyse. „Mi havas tranĉilon.“

Ĉe transitivaj konceptoj nur eblas la neaktivaj morfemoj de la unua kaj dua personoj, dum ke la tria persono ne eblas.[17] Se la suferanto (Nordhoff: undergoer) estas pli alta en la persona hierarkio (1>2>3), tiam ne estas marko de la aktoro ĉe la verbo.[18]

  • Juan chejuka. „Juan mortigas min.“ (komparu Che ajuka Juan „Mi mortigas Juanon.“)
  • Chesu'u mbói „Min mordis serpento.“ (laŭvorte min-mordas serpento, germane MICH-beißt Schlange)[19] (komparu Aisu'u ichupe. „Mi mordas lin/ŝin.“, germane ich beiße ihn/sie[20])
  • Chejopi eiru. „Min pikis abelo.“ (laŭvorte min-pikas abelo, germane MICH-sticht Biene)[19]

Tio eblas eĉ en pli kompleksaj frazoj:[21]

  • Ikatúpa oreguerujevy pyharevove? „Ĉu vi povas reporti nin vespere?“ (laŭvorte: "ĝia-ebl'-? nin(-)-port'-denove vespero-tuj kiam", germane "SEIN-möglich-? UNS(-)-bringst-WIEDER Abend-SOBALD")
  • Ikatúpa orembohasa ambue tembe'ýpeve? „Ĉu vi povas nin transigi al la alia bordo?“ (laŭvorte "ĝia-ebl'-? nin(-)-transig' alia bordo-ĝis", germane "SEIN-möglich-? UNS(-)-übersetzt anderes Ufer-BIS")

Negacio redakti

La negacio estas montrata per la cirkumfikso n(d)(V)-...-(r)i en la Gvarania. La antaŭverba parto de la cirkumfikso estas nd- por oralaj radikoj kaj n- por nazalaj radikoj. Por la 2-a persono en singularo estas enmetata epentetika e antaŭ la radiko, por la 1-a persono en pluralo inkluda estas enmetata epentetika a. La predikato ankaŭ povas enhavi adverbon aŭ serian verbon.[22]

La postverba parto estas -ri por radikoj, kiuj finiĝas per -i, kaj -i por ĉiuj aliaj.

Orala verbo

japo (fari)

Nazala verbo

kororõ (blekegi, rori, kriegi, muĝi [23])

Kun la finaĵo je "i"

jupi (supreniri, eniri [24])

Singularo
nd-ajapó-i n-akororõ-i nd-ajupí-ri
nde-rejapó-i ne-rekororõ-i nde-rejupí-ri
nd-ojapó-i n-okororõ-i nd-ojupí-ri
Pluralo
nda-jajapó-i na-ñakororõ-i nd-ajajupí-ri
nd-orojapó-i n-orokororõ-i nd-orojupí-ri
nda-pejapó-i na-pekororõ-i nda-pejupí-ri
nd-ojapó-i n-okororõ-i nd-ojupí-ri

La negacio povas esti uzata en ĉiuj tensiaj formoj, sed por la futuro aŭ ireala referenco normala tensia markilo estas anstataŭata per mo'ã, kio havas rezulton en n(d)(V)-radiko-mo'ã-i kiel en Ndajapomo'ãi, "Mi ne volas fari tion.".

Dua varianto de negacio estas tiel nomata privativa sufikso: -ỹ:[22]

  • y'ỹ „sekego“ (laŭvorte: akvo-PRIVATIVO)
  • ama'ỹ „seka, sekeco“ (laŭvorte: pluvo-PRIVATIVO)
  • ... he'i'ỹre mba'evete vera. „sen diri ion“, „ne dirante ion“
  • he'ỹ „sengusta“ (he „bongusta“, hete „tre bongusta“)
  • Che kera'ỹ. „Mi ne povas dormi.“ (laŭvorte: mia dormo-sen; germane mein Schlaf-OHNE[25])
  • añete'ỹ „malvera; mensogo“ (el añete „vera, reala, certa; vero“)[26]
  • apysa'ỹ „surdeco“ (el apysa „orelo“)[26]
  • atã'ỹ „mola“ (el atã „malmola“)[26]
  • hendu'ỹ „surdeco“ (el hendu „aŭdi“)[26]

Ankaŭ la negacio de la dezira formo estas kreata per ĉi tiu sufikso.

  • Tomongy'a'ỹ ore mba'e! „Li ne malpurigu niajn aĵojn!“ (germane Er soll unsere Sachen nicht schmutzig machen.[27])

Tensiaj kaj aspektaj morfemoj redakti

  • -ramo: markas ekstreman proksimecon de la ago, ofte tradukata al "ĵus": Oǧuahe ramo che míkro. „Mia buso ĵus alvenis.“
  • -kuri[11]: markas la proksimon de ago. Ha'ukuri, "Mi antaŭ nelonge manĝis" (ha'u neregula unua persona singulara formo de u, "manĝi"). Ĝi ankaŭ povas esti uzata post la pronomo, ha che kuri, che po'a, "kaj kio okazis al mi, mi estis feliĉa"
  • -va'ekue[10],[11]: eldiras fakton, kiu okazis antaŭ longa tempo kaj asertas ke ĝi estus reala vero. Okañyva'ekue, "li/ŝi perdiĝis antaŭ longa tempo"
  • -ra'e: diras, ke la parolanto antaŭe havis dubojn, sed li estas certa dum la momento kiam li parolas. Nde rejoguara'e peteĩ ta'angambyry pyahu, "do vi finfine aĉetis novan televidilon"
  • -raka'e: esprimas la necertecon de perfekt-aspekta fakto. Peẽ peikoraka'e Asunción-pe, "Mi pensas, ke vi loĝis en Asunción por momento". Tamen nuntempe la morfemo perdis iom de la signifo, havante koincidon kun ra'e kaj va'ekue

Verba formo sen la sufiksoj entute estas prezenco aŭ eĉ aoristo: Upe ára resẽ reho mombyry, "ĉi tiun tagon vi eliris kaj foriris"

  • -ta[28],[29],[11]: estas futuro ĝi ankaŭ estas uzata kiel aŭtoritata imperativo. Oujeýta ag̃aite, "li/ŝi baldaŭ revenos". Ajapóta „Mi faros“[10]
  • -ma[10],[30]: havas la signifon "jam". Ajapóma, "Jam mi faris". Ağuahẽma „Mi jam alvenis.“

Ĉi tiuj du sufiksoj povas esti kombinataj: ahátama, "Mi jam iros"

  • -va'erã[10],[28],[29],[11]: montras ion ne proksime okazontan aŭ ion, kio devas esti farata por sociaj aŭ moralaj kaŭzoj. En ĉi tiu kazo korespondas al la germana modala verbo sollen. Péa ojejapova'erã, "tio devas esti farata"
  • -ne[10],[28],[29],[11]: montras ion kio probable okazos aŭ ion, ĉe kio la parolanto pensas ke ĝi okazus. Ĝi korespondas certamaniere al la subjunktivo de la Hispana. Mitãnguéra ág̃a og̃uahéne hógape, "la infanoj probable nun venas hejmen"
  • -hína[30], ína post nazalaj vortoj: kontinua ago en la momento de la parolo, prezenso kaj pluskvamperfekto kontinua aŭ emfata. Rojatapyhína, "ni faras fajron"; che ha'ehína, "jen mi!"
  • -vo: ĝi havas subtilan diferencon al hína en kio vo montras ne nepre kio estas farata en la momento de la parolo. amba'apóvo, "mi laboras (ne nepre nun)" Oguerekovo oipotava oho. „Kiam li havis, kion li volis, li iris.“[31]
  • -pota: montras proksimon senpere antaŭ la starto de la proceso. Ajukapota, "Mi proksimas al la loko kie mi ekos mortigi". (Parta sandhi-regulo estas uzata ĉi tie: se la verboj finiĝas je "po", la sufikso ŝanĝas al mbota; ajapombota, "Mi tuj faros.")
  • -pa, nazale -mba: montras emfaze ke proceso komplete finiĝis. Amboparapa pe ogyke, "mi komplete farbis la muron" Hesakãmba „Ĝi estas tute klara.“[10]

Ĉi tiu sufikso povas esti kombinata kun ma, rezultanta páma: ñande jaikuaapáma nde remimo'ã, "nun ni komplete scias ĉiujn viajn pensojn". Ĉi tiuj estas neakcentataj sufiksoj: ta, ma, ne, vo; tiel la akcento staras sur la lasta silabo de la verbo.

Modaj morfemoj kaj verboj redakti

Por modoj povas esti uzataj parte sufiksoj kaj parte apartaj verboj.

  • -se[28],[29],[32] „voli“[10]: Akese „Mi volas dormi.“
  • -: Che aguatarõ, nde repurahéine. „Se mi iras, vi kantas.“[32]
  • -nga'u „sopiri al tio“: Rohechanga'u. „Mi sopiras al tio, vidi vin.“[10]
  • -gua'u „ŝajnigi“[10]: Oke gua'u. „Li ŝajnigas dormi.“
  • -kuaa „scipovi“ (Tio estas mallonga formo de la verbo aikuaa “scii“.): Opurahéikuaa. „Li scipovas kanti.“
  • te- - esprimas deziron: Tereǧuahe porãite. „Estu kore bonvena.“[33]
    • Ĝi reduktiĝas al simpla t-, se la sekva personindika morfemo komenciĝas per vokalo: Tou pya'e pya'e. „Li venu rapide.“[33]

Verboj de la unua tipo, kiuj estas transitivaj, povas ankaŭ havi imperativan formon. Sed la prefiksoj ekzistas nur por la duaj personoj singulara kaj plurala, nome e- kaj ei.[32]

  • ejapo „faru“
  • eiporu „uzu“

Plej ofte ankaŭ estas aldonata sufikso, nome -mi, -na aŭ -ke, kiuj ankaŭ povas esti kombinataj.[10]

  • eme'ẽmi „bonvolu doni“
  • eguapýkena „bonvolu sidiĝi“

Krome ekzistas kelkaj neregulaj formoj, nome terehe „iru“, ere „diru“, he'u „manĝu“, hey'u „trinku“.

Kiel modalaj verboj estas uzataj la sekvaj vortoj.

  • ikatu „esti eble, ebli“: Ikatúpa ha'u ko pira? „Ĉu eblas manĝi ĉi tiun fiŝon?“
  • tekotevẽ „devi“: Tekotevẽ aha ko'áğa. „Mi nun devas iri.“
    • nakotevẽi „ne devi“:

Participoj redakti

En la gvarania ankaŭ ekzistas tri participoj, nome -py, -pyre kaj -pyrã.[31]

Kaŭzativo redakti

Laŭ Nordhoff la kaŭzativo estas tre produktiva.[34]

  • -uka (alomorfoj -yka[34] aŭ -ka[34], "Transitiver Kausativ"[34]) „igi + -i“ Ĝi estas uzebla nur ĉe transitivaj verboj. Kallfell nomas tion kaŭzativan aŭ faktitiva-mediativan diatezon.[35]:
    • Ahechauka ndéve. „Mi vidigas ion al vi.“ (germane Ich lasse dich (etwas) sehen.)[35]
    • Ajapouka „Mi igas fari.“[10]
    • Ehechaukamína chéve ... „Bonvolu montri al mi ...“ (laŭvorte !-vidi-igi-iomete-! al mi, germane !-sehen-lass-BISSCHEN-! mir)[36]
  • -mbo-, nazale mo- ("koaktiv"[10][37], "Intransitiver Kausativ"[34]) Ĝi estas uzebla nur ĉe netransitivaj verboj.:
    • Che omomemby. „Mi gravedigas.“
    • Ña Marina ombopupu la y. „Sinjorino Marina boligas la akvon.“[6]
    • Ambojahu la mitãme. „Mi banas la infanon.“[6]
    • Che ambopuka Isabelpe. „Mi ridigas Isabelon.“[38] (Komparu Isabel opuka. „Isabelo ridas.“[38])
    • Rodolfo chembopuka. „Rodolfo ridigas min.“[38]
    • Erika oñembopuka. „Erika estis ridigata.“[38]
    • Plia ekzemplo troviĝas en la ĉapitro pri polisintezaj trajtoj.

Laŭ Hammink mbo- funkcias ankaŭ kiel faktitivo. Ĝi originas verŝajne el la sendependa verbo (j)apo „fari“ kaj eble ankaŭ rilatas al la substantivo po „mano“.[6]

Krom la sufiĉe oftaj variantoj mbo- kaj mo- ankaŭ ekzistas mby- (my-) kaj mbu- (mu-).[37]

  • Ha amba'apo ha amokã la ry'ái. „Kaj mi laboris kaj sekigis la ŝviton.“ (germane Und ich habe gearbeitet und den Schweiß trocknen lassen.)[37]

Demandoj redakti

Demandoj povas esti kreataj per la partiklo -papiko.

  • Ndépa aleman? „Ĉu vi estas Germano?“
  • Reñe'ẽkuaái piko ava ñe'eme? „Ĉu vi povas paroli la gvaranian lingvon?“

Krome ekzistas kelkaj demandaj vortoj, kiuj enhavas unu el la partikloj.

  • araka'épa „kiam“: Araka'épa reju? „Kiam vi venos?“
    • araka'e guive „ekde kiam“: Araka'e guive reiko ápe? „Ekde kiam vi loĝas ĉi tie?“
    • araka'e peve „ĝis kiam“: Araka'e peve remba'apo? “Ĝis kiam vi laboras?“
  • maerãpa „por kio“: Maerãpa reikotevẽ ko ahoja? „Por kio vi bezonas ĉi tiun kovraĵon?“
  • mamópa „kie“: Mamópa oiko nde sy? „Kie loĝas via patrino?“
    • mamoguápa, mamoyguápa „de kie“ (deveno): Mamoguápa nde irũ? „De kie estas via amiko?“
    • mamóguipa „de kie“: Mamóguipa ou nde irũ? „De kie venas via amiko?“
  • mávapa „kiu“: Mávapa nde? „Kiu vi estas?“
  • mba'épa „kio“: Mba'épa péva? „Kio esta tio?“
    • mba'éguipa „kial“: Mba'éguipa nde kyra? „Kial vi estas dika?“
    • mba'éichapa „kiel“: Mba'éichapa reiko? „Kiel vi fartas?“
    • mba'erãpa, mba'upépa „por kio“: Mba'erãpa reju? „Por kio vi venis?“[39]
  • mbovýpa, mboýpa „kiom“: Mbovýpa ko pira? „Kiom kostas ĉi tiu fiŝo?“
  • moõpa „kie“: Moõpa nde mbarakaja? „Kie estas via kato?“

Iomete pri polisintezaj trajtoj redakti

Vorto povas enhavi relative multajn informojn.[10]

  • ojetavy'o „li/ŝi lernas“ - laŭvorte: o- „li, ŝi“, je „sin“, tavy „stulta , stulteco“, -o „sen“ (Laŭ Lustig tio estas privativo.)[10]
  • ndahepyme'ẽsei „mi ne volas doni lian prezon, mi ne volas pagi tion“ - laŭvorte: nda- -i „ne-“, a „mi“, hepy (pliaj formoj estas tepy kaj repy) „prezo“, (a)me'ẽ „doni“, -se „voli“ (volitivo)[10]
  • ajepojohéi „Mi lavas al mi (la) mano(j)n.“ - laŭvorte: a- „mi“, je „sin“, po „mano“, johéi „lavi“[8]
  • nomboguatasevéitapahina „Ĉu li ne plu volos irigi lin?“ - laŭmorfeme n-o-mbo-guata-se-vé-i-ta-pa-hina; laŭvorte: n- „ne-“ (1), o „li“, mbo „-ig-“, guata „iri“, se „voli“, „plu“, „pli“, i „ne-“ (2), ta „-os“, pa „ĉu; ?“, hina „“[10][40]

Sintakso redakti

Gvarania havas nur du verajn konjunkciojn:

  • ha „kaj“: Aguapy ha ha'u yva. „Mi sidas kaj manĝas frukton.“
  • térã „aũ“: Nde vare'a piko térã nde y'uhéi? „Ĉu vi malsatas aŭ soifas?“ aŭ „Ĉu vi estas malsata aŭ soifa?“

La taskon de konjunkcioj kaj rilataj pronomoj havas sufiksoj.

  • rire „post kiam“: Ağuahẽ rire akarúta. „Post kiam mi alvenis, mi manĝos.“[10]
  • -ramo „se“: Okýramo apytáta ógape. „Se pluvas, tiam mi restos hejme.“[10]
  • hağua „por -i“:[10]
    • Aguapymi apytu'u hağua. „Mi iomete sidiĝas, por ripozi.“[10]
    • Aju Paraguáipe amba'apo hağua. „Mi venas al Paragvajo por labori.“[6]
  • -va[41]: Péva piko míkro ohóva Paraguaýpe? „Ĉu tio estas la buso, kiu veturas al Asunción?“
  • -ha[41],[42] „ke“: Cherayhuha aikuaáma. „Ke vi amas min, mi jam scias.“
  • -gui „ĉar“:
    • Ndokýi ojere gui yvytú. „Ne pluvis, ĉar la vento ŝanĝiĝis.“[6]
  • -hague „kvazaŭ“:
    • Ambyasy chenupahague che sy. „Mi estas malgaja kvazaŭ mia patrino batis min.“[6][43]
  • -haguére „pro tio, ke“:
    • Avy'a omendahatahaguére José rehe. „Mi ĝojas pro tio ke ŝi edziniĝos al Jozé.“[6][44]

Numeraloj redakti

Gvarania havis origine nur la numeralojn 1 ĝis 4, nome peteĩ „1“, mokõi „2“, mbohapy „3“ a irundy „4“.

Por aliaj numeraloj estis kreitaj antaŭ nelonge artefaritaj vortoj, kiuj estas apenaŭ uzataj. Ĉe tio la numeralo por 5 estas po, kies vera signifo estas „mano“. La numeraloj por 6 ĝis 9 estas derivitaj el tio kaj la fina parto de la bazaj numeraloj, nome poteĩ „6“, pokõi „7“, poapy „8“ kaj porundy „9“.

Por la kreado de ordaj numeraloj estas uzata la sufikso -ha[45], ekz. irundyha „kvara“.[41]

Morfologio redakti

En la gvarania lingvo, novaj vortaj signifoj kreiĝas per kunmeto de vortoj aŭ vorteroj, kompreneble ne ekzakte kiel en Esperanto, sed en simila kvanto: ekzemple la vorto "alfabeto" aŭ "aboco" en la gvarania estas achegety - el tio a, che kaj ge estas la unuaj tri literoj de la gvarania alfabeto, kaj ty signifas grupon, kunmetaĵon aŭ aron. Pliaj ekzemploj kun la sufikso -ty (nazale -ndy) estas la jenaj vortoj[10]:

  • avatity „maizejo“ (el avati „maizo“ kaj -ty)
  • petyndy „tabaka plantejo“ (el petỹ „tabako“ kaj -ndy)
  • ñe'endy „vortaro“ (el ñe'ẽ „vorto; lingvo“ kaj -ndy)

La polisema morfemo -ha uzeblas por la kreado de tiel nomataj nomen agentisnomen loci.[41]

  • Ha'e jerokyha. „Li estas dancisto.“[41]

Sed por nomen agentis ankaŭ uzeblas la sufikso -hára.[41]

  • pohãnohára „kuracisto“ (el pohãno „kuraci“)

Tiel ankaŭ kreiĝas kunmetaĵoj el du vortoj, ekzemple mba'e guasu signifas "mirinda" (laŭvorte: "io granda"), aŭ tava guasu signifas "ĉefurbo" (laŭvorte "urbo granda"). La vorto por la gvarania lingvo, avañe'ẽ, signifas "homa lingvo" kaj la vorto por la hispana lingvo, karaiñe'ẽ, havas la signifon "sinjora lingvo". Nur hezite nun pli kaj pli ekuziĝas la ekvivalentoj guarani ñe'ẽ kaj epaña ñe'ẽ. La gvarania origine nur havis numeralojn por la nombroj unu ĝis kvar[10], tial la restaj nombroj kunmetiĝas morfologie, per antaŭmeto de afiksoj, ĉe kio funkcias ekzemple po (kvin, vere mano) kiel bazo, kiel po (kvin) + mbohapy (tri) = poapy (ok). La nomoj de monatoj estas kreataj per la sama principo: jasy (monato) + peteĩ (unu) = jasyteĩ (januaro). Sed ankaŭ la nomoj de la semajntagoj estas kreataj laŭ ĉi tiu principo: ára (tago, tempo, vetero) + peteĩ (unu) = arateĩ (dimanĉo).

Lokaj kaj aliaj nomoj redakti

En Argentino, Bolivio, Urugvajo, Paragvajo kaj Brazilo ekzistas multaj esprimoj por aĵoj sed ankaŭ loknomoj, kiuj devenas el la gvarania aŭ la proksime parenca Tupia. Tiuj estas skribataj depende de la lando laŭ la hispana aŭ portugala ortografio.

Kelkaj vortoj el la baza vortoprovizo redakti

Esperanto Germana[46],[47] Gvarania[46][47] Esperanto Germana[46][47] Gvarania[46][47]
mi ich che granda groß guasu
ci, vi du nde malgranda klein michĩ, mirĩ
li/ŝi/ĝi er/sie/es ha’e manĝi essen u, karu
ni wir ñande, ore trinki trinken u
vi ihr peẽ dormi schlafen ke
ili sie (pluralo) ha’e(kuéra) morti sterben mano, sapymi
kiu? wer? mávapa iri gehen ha
kio? was? mba’épa veni kommen ju
homo Mensch ava, yvypóra doni geben me’ẽ
viro Mann kuimba’e preni nehmen pyhy
virino Frau ña, kuña paroli sprechen ñe’ẽ
kapo Kopf akã ami lieben hayhu
okulo Auge tesa unu eins peteĩ
orelo Ohr nambi du zwei mokõi
nazo Nase tri drei mbohapy
buŝo Mund juru kvar vier irundy
dento Zahn tãi kvin fünf po
lango Zunge ses sechs poteĩ
koro Herz ñe’ã, py’a sep sieben pokõi
mano Hand po ok acht poapy
piedo Fuß py naŭ neun porundy
akvo Wasser y dek zehn pa
fajro Feuer tata dudek zwanzig mokõipa
suno Sonne kuarahy cent hundert sa/sã
luno Mond jasy mil tausend su

Eĉ hispanaj vortoj estas adaptataj al la gvarania lingvo[10]:

  • kavaju (caballo) „ĉevalo“
  • kavara (cabra) „kaprino“
  • ovecha (oveja) „ŝafo“
  • guéi (buey) „bovo“
  • Huã (Juan) „Johano“
  • aramirõ (almidón) „amelo“
  • kesu (queso) „fromaĝo“
  • sevói (cebolla) „cepo“

Ekzempla teksto redakti

Artikolo 1 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj en Gvarania:

Mayma yvypóra ou ko yvy ári iñapyty'yre ha eteĩcha tekoruvicharenda ha akatúape jeguerekópe; ha ikatu rupi oikuaa añetéva ha añete'yva, iporãva ha ivaíva, tekotevẽ pehenguéicha oiko oñondivekuéra.[48]

(Ĉiuj homoj estas denaske liberaj kaj egalaj laŭ digno kaj rajtoj. Ili posedas racion kaj konsciencon, kaj devus konduti unu la alian en spirito de frateco.[49])

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Artikolo pri la gvarania lingvo en "languagesgulper" enhavas ĉapitrojn pri la fonologio resp. skribo kaj ortografio angle
  2. Artikolo ĉe "omniglot" angle
  3. Nordhoff, paĝo 22
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 4,4 4,5 Nordhoff: Oszillation, paĝoj 21-22 (Sed ni uzas ĉi tie la normalan ortografion, nome sen liga streketo.)
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Nordhoff: Postpositionen, paĝoj 38-40
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 6,7 6,8 Artikolo pri kaŭzativoj kaj kaŭzigo Causatives and Causation: A Universal-Typological Perspecitive angle
  7. Ĉilasta laŭ Vikivortara artikolo -'ỹre
  8. 8,0 8,1 Informoj pri Jopará Arkivigite je 2000-09-29 per la retarkivo Wayback Machine, en la ĉapitro ¿Cómo funciona el guaraní? hispane
  9. Artikolo pri Gvarania en "languagesgulper" enhavas ion pri la plurala finaĵo. Sed tie la vorto estas skribata jene: i-po-pe-kuera angle
  10. 10,00 10,01 10,02 10,03 10,04 10,05 10,06 10,07 10,08 10,09 10,10 10,11 10,12 10,13 10,14 10,15 10,16 10,17 10,18 10,19 10,20 10,21 10,22 10,23 10,24 10,25 10,26 Priskribo de la lingvo germane (Elŝutita la 19-an de septembro 2012, ligilo korektita 2022-02-21.)
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Nordhoff: Tempus, paĝoj 33-36
  12. 12,0 12,1 12,2 Drude: Tabelle 1: Das Formeninventar: Präfixe und Pronomen, paĝo 5
  13. Nordhoff, paĝo 32
  14. Nordhoff, paĝoj 25, 32, 51
  15. Nordhoff: Portmaneaumorpheme, paĝo 31
  16. Laŭ Kallfell: Grammatik des Jopara, paĝo 250
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 17,4 Nordhoff: Personenmarkierung, paĝoj 4, 30-32
  18. Nordhoff. Voice in Guarani. Arkivita el la originalo je 2011-05-16. Alirita 2012-10-22.
  19. 19,0 19,1 Laŭ Kauderwelsch Band 34, paĝo 160
  20. Guido Kallfell. Grammatik des Jopara. Gesprochenes Guaraní und Spanisch in Paraguay (germane). Alirita 2022-02-21.
  21. Laŭ Kauderwelsch Band 34, paĝo 113
  22. 22,0 22,1 Nordhoff: Negation, paĝoj 42-43
  23. germane brüllen, dröhnen laŭ Interaktiva trilingva vortaro
  24. germane steigen, hochgehen, einsteigen, aufsteigen laŭ Interaktiva trilingva vortaro, angle go up, rise (en la angla artikolo)
  25. Laŭ Kauderwelsch Band 34, paĝo 160
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 Laŭ Hippocrene Concise Dictionary Guaraní-English, English-Guaraní, paĝoj 16 (añete'ỹ), 19 (apysa'ỹ), 22 (atã'ỹ), 31 (hendu'ỹ)
  27. Laŭ Kauderwelsch Band 34, paĝo 68
  28. 28,0 28,1 28,2 28,3 The Paraguayan Guaraní future marker –ta Arkivigite je 2014-12-09 per la retarkivo Wayback Machine (longa versio, 25 paĝoj) angle
  29. 29,0 29,1 29,2 29,3 The Paraguayan Guaraní future marker –ta Arkivigite je 2010-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (mallonga versio, 8 paĝoj) angle
  30. 30,0 30,1 Nordhoff: Aspekt, paĝoj 36-37
  31. 31,0 31,1 Nordhoff: Sonstiges, paĝoj 44-46
  32. 32,0 32,1 32,2 Nordhoff: Modus, paĝo 37
  33. 33,0 33,1 Laŭ Kauderwelsch Band 34, paĝoj 67 kaj 68
  34. 34,0 34,1 34,2 34,3 34,4 Nordhoff: Kausativ, paĝo 38
  35. 35,0 35,1 Laŭ Kallfell: Grammatik des Jopara, paĝoj 220-222
  36. Laŭ Kauderwelsch Band 34, paĝo 127
  37. 37,0 37,1 37,2 Laŭ Kallfell: Grammatik des Jopara, paĝoj 216-220
  38. 38,0 38,1 38,2 38,3 Artikolo pri Verba enkorpigo en kaŭzativaj konstruoj de la Gvarania VERB INCORPORATION IN GUARANÍ CAUSATIVE CONSTRUCTIONS angle Sed ĝi tie aperas kiel Xe a-mbo-puka Isabel-pe (paĝo 42 [en la programo 48]) resp. Rodolfo xe-mbo-puka (paĝo 45 [en la programo 51])
  39. Kurso de Miguel Angel Verón Arkivigite je 2013-03-14 per la retarkivo Wayback Machine hispane
  40. laŭvorte angle: NEG 3SG.act CAUS walk DES more NEG FUT INT IMP; ‘Will he not want to make him walk anymore?’ VERB INCORPORATION IN GUARANÍ CAUSATIVE CONSTRUCTIONS, paĝo 7 angle
  41. 41,0 41,1 41,2 41,3 41,4 41,5 Nordhoff: Relativpronomen, paĝoj 40-42
  42. Atentu, ke la morfemo estas polisema.
  43. Skribata iomete alie, nome per x anstataŭ per ch.: A-mbyasy xenupahague xe sy.
  44. La angla traduko en la fonto estas: I'm glad she's going to marry José.
  45. Atentu, ke la morfemo estas polisema.
  46. 46,0 46,1 46,2 46,3 Interaktiva vortaro germana-gvarania
  47. 47,0 47,1 47,2 47,3 Wolf Lustig: Kauderwelsch. Guaraní – Wort für Wort. Rump, Bielefeld, 2. Auflage, 2005.
  48. Guarani language, alphabet and pronunciation. Omniglot.com. Alirita 2015-02-14.
  49. Esperanto, Sample text in Esperanto. Omniglot.com. Alirita 2015-02-14.

Literaturo redakti

El la germana vikipedio
  • Antonio Guasch: Diccionario castellano-guaraní. Ediciones Loyola, Asuncion 1978.
  • Antonio Guasch: El idioma guaraní – gramatica y antologia de prosa y verso. CEPAG, Asuncion 1996.
  • Wolf Lustig: Kauderwelsch. Guaraní – Wort für Wort. Rump, Bielefeld 2005, 2. Auflage.
  • Emma Gregores u. Jorge A. Suárez: A description of colloquial Guaraní. 1967.
  • Anselmo Jover Peralta u. Tomás Osuna: Diccionario guaraní-español y español-guaraní. 1950.
  • Natalia Krivoshein de Canese u. Feliciano Acosta Alcaraz: Diccionario Guaraní-Español Español-Guaraní, Tercera Edición. Colección Ñemity, Asuncion 2006, ISBN 99925-3-160-6.
  • Antonio Ortiz Mayans: Gran Diccionario Castellano-Guarani Guarani-Castellano. EUDEPA, 1997.
  • Antonio Ruiz de Montoya: Vocabulario de la lengua guaraní. 2002.
  • Mário Arnaud Sampaio: Vocabulário guaraní-português. 1986.
  • Lino Trinidad Sanabria: Ñane ñe’ẽ guaraníme (edición bilinguë guaraní-castellano). 1991.
  • Lino Trinidad Sanabria: Gran diccionario Avañe’ẽ ilustrado: guaraní-castellano, castellano-guaraní. 2002.
  • Tadeo Zarratea: Gramática Elemental de la Lengua Guaraní. MARBEN, Asuncion 2002, ISBN 99925-46-21-2.
Pliaj fontoj
Pri la gvarania
Pri Jopara
  • Guido Kallfell: Grammatik des Jopara, Gesprochenes Guaraní und Spanisch in Paraguay, Peter Lang GmbH, 2011, ISBN 978-3-631-61923-0

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti