Nikola Rašić

(Alidirektita el Nikola Raŝiĉ)

Nikola RAŠIĆ (n. 18 julio 1957) estas kroatdevena esperantisto, nuntempe loĝanta en Roterdamo. Post kiam li antaŭe estis kunlaboranto de Internacia Kultura Servo en Zagrebo, en Roterdamo li ekde 1988 ĝis majo 2003 laboris kiel Konstanta Kongresa Sekretario en la Centra Oficejo de UEA. Lia demisio de tiu posteno estigis la retan Esperanto-gazeton Libera Folio. Nuntempe li laboras en Roterdamo en propra lingva kaj kultura konsultejo Most / De Brug ("la ponto"). Krome, li estis kuratoro por UEA de la Amsterdama katedro pri Interlingvistiko kaj Esperanto.

Nikola Rašić
RASIC, Nikola dum EEU-kongreso, Rijeka 2014.JPG
Nikola Rašić ĉe la podio, EEU-kongreso en Rijeko, julio 2014
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1957 (1957-07-18) (63-jara)
Lingvoj Esperanto
Nacieco kroato, nederlandano
Ŝtataneco Kroatio
Okupo
Okupo esperantisto
Verkoj La Rondo Familia
Esperanto
Verkis en Esperanto La Rondo Familia
Aliaj aktivaĵoj Konstanta Kongresa Sekretario de UEA (1988–2003)
Information icon.svg
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Rašić estas aŭtoro de la libro pri sociologiaj esploroj en Esperantio La Rondo Familia kaj kontribuis al la verkado de la broŝuroj por la "Zagreba metodo". Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins kaj en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin.

Li ankaŭ tradukis, precipe poezion, el kelkaj jugoslaviaj lingvoj.

Sociologia esploroRedakti

Nikola Rašić en sia artikolo Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj,[1] montris rezultojn de esplorenketo farita en 2002 al esperantistoj anoj de UEA kaj aliaj partoprenantoj de lasta UKo en Brazilo pri UK-oj mem. Venis 482 respondoj, ĉefe el okcidentaj landoj, ĉefe de viroj, altedukitaj, ĉefe de maljunuloj, mezklasuloj kaj duarange soluloj, ĉefe inter virinoj, kun pluraj hobioj, ekzemple pri naturo, homoj de libroj pli ol de faroj, kaj ne multe pri fremdaj lingvoj!, kun bona lingvonivelo (propra takso) kaj aktivaj en Esperanto-movado, 87% anoj de UEA, 12% de SAT ktp., fervoraj legantoj, kiu lernis E-on en kurso (37%) kaj duarange memlerne el libro (26%), pro instigo ĉefe de konatulo. Preskaŭ duono partoprenis en almenaŭ kvar UK-oj. Kiel tialo por ne partopreno oni indikas mankon de mono kaj de tempo. Por partopreno oni indikas intereson pri la movado, kaj duarange pri praktikado de la lingvo. El la programo oni preferas tiuorde la libroservon, la inaŭguron, la nacian vesperon kaj la ekskursojn; plej malpli la Cseh-aranĝojn, la aranĝojn por aktivuloj, la komitatkunsidojn, la lingvajn kursojn kaj IKU. Oni ne volas pagi tion multe, sed oni volas konvenan kongresejon. La kvalito de helpo ricevita de la LKK kaj de la Kongresa Fako de UEA estas alte taksita, same kiel pri la informiloj, nome la du Bultenoj, sed strange oni ne demandis pri la Kongreslibro! La aŭtoro mem substrekas la kontraŭdiron inter la neceso montri Esperanton al la ekstera mondo kaj UK-oj kie oni vivas interne por la komunumo mem.

NotojRedakti

  1. Nikola Rašić, Enketa esploro pri Universalaj Kongresoj, en La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, Roterdamo, 2010, UEA (ISBN 978-92-9017-113-3). pp. 542-557.