Kpelea lingvo

(Alidirektita el Kpelle (lingvo))

La Kpelea lingvo estas parolata de la Kpeleoj kaj estas parto de mandea lingvaro kaj dividiĝas je gvinea (norda) kpelea lingvo kaj liberia (suda) kpelea lingvo. Inter la kpeleoj estas kaj kristanoj kaj anoj de tradiciaj religioj kaj - plejparte en Gvineo - islamanoj. La gvineajn kpeleojn la liberianoj nomas ankaŭ "francaj kpeleoj". Tiuj estas duonmiliono da personoj, koncentritaj ĉefe, sed ne ekskluzive, en arbaraj regionoj de Gvineo, kies ĉefurbo, Nzérékoré, estas la tria plej granda urbo en Gvineo kaj la plej grand urbo en la Arbargvinea regiono de sudorienta Gvineo borde al Liberio, Eburbordo kaj Sieraleono. La liberia Kpelea, parolata denove de duonmiliono da personoj, estas nuntempe instruata en lernejoj en Liberio.

Montro redakti

La Patro nia en Kpelea:[1]

Kunâŋ gáa ŋele sui,
Tɔɔ ku iláai siɣe a maa waa.
Tɔɔ Ikâloŋ-laai é pá,
Tɔɔ ínîa-mɛni é kέ,
Nɔii ma ɓɛ yɛ̂ɛ berei gáa la Ɣâla-taai.
I kukɔ sâa a kuɣele-kuu tɔnɔ-tɔnɔ mii-sɛŋ;
I ipôlu fe kutɔ̂ŋ-karaa-ŋai dîa,
Yɛ̂ɛ berei kwa kupôlu fè la kuɓarâai ditɔ̂ŋ-karaa-ŋai dîai;
Tɔɔ kutúɛ kufe pili yee-laa-maa su,
Kέlɛ, i kukúla mɛni nyɔ́mɔɔ su.

Notoj redakti

  1. Mateo 6:9-13 en Gbanaŋ-woo-kɛɛ ninai ["Nova Testamento en la kpelea"]. Monrovio: Biblia Societo en Liberio kaj Alianco Biblia Universala, 1992. reta ligiloj.