Ĉona lingvaro

(Alidirektita el Ĉona lingvo)

La Ĉonaj lingvoj estis lingva familio de indiĝenaj lingvoj de Sudameriko parolataj en Tierra del Fuego kaj Patagonio. Du Ĉonaj lingvoj estas bone atestitaj: nome la Selknama lingvo (aŭ Ona), parolanta de la popolo samnoma kiu okupis teritorion en nordoriento de Tierra del Fuego; kaj la Tehuelĉa lingvo parolanta de la popolo samnoma kiu okupis teritorion norde de Tierra del Fuego. La nomo 'Ĉon', aŭ Tŝon, estas kunmetaĵo de 'Tehuelche' kaj 'Ona'.

La Selknamoj estis amplekse studitaj de antropologoj kiel Martin Gusinde kaj Anne Chapman tra la 20a jarcento. Tamen, ilia lingvo formortis en la 1970-aj jaroj. La Tehuelĉoj estis asimilitaj de Mapuĉoj kaj eĉ de kolonio de kimroj. El ĉirkaŭ 5000 parolantoj en 1900, en 2005 restis nur ĉirkaŭ 20 parolantoj. La Tehuelĉa lingvo estis jam formortinta en 2019.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Alain Fabre, 2005, Diccionario etnolingüístico y guía bibliográfica de los pueblos indígenas sudamericanos: CHON [1]