Sevan (armene: Սևան ; ĝis 1935, Jelenovka, ruse: Еленовка) estas urbo de Armenio, en la provinco Gegharkunik, ĉe la norda marbordo de la lago Sevan. La urbo estis fondita sur alteco de pli ol 1900 metroj super la marnivelo, je 66 kilometroj nordoriente de la landa ĉefurbo Erevano, kaj je 40 kilometroj norde de Gavar, la provinca ĉefurbo. Ĝi estis fondita en 1842 kiel la rusa vilaĝo Jelenovka de ekzilitaj rusaj skismuloj kaj estis konata sub tiu nomo ĝis 1935. Sevan estas ĉirkaŭita de la Sevana Nacia Parko kiu estas etendita de la nordorienta flanko de la urbo ĝis la sudokcidento.

Sevan
urbo en Armenio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 200  (2008) [+]
Loĝdenso 1 307 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 33′ N, 44° 57′ O (mapo)40.55544.953611111111Koordinatoj: 40° 33′ N, 44° 57′ O (mapo) [+]
Alto 1 905 m [+]
Areo 17,75 km² (1 775 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Sevan (Armenio)
Sevan (Armenio)
DEC
Sevan
Sevan
Situo de Sevan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sevan, Armenia [+]
vdr
Periferioj de urbo Sevan
Duoninsulo proksime de la urbo

La Sevana duoninsulo, kiu situas je 3 km oriente de la urbo estas hejmo de unu el la plej rimarkindaj provaĵoj de mezepoka armena arkitekturo, la Monaĥejo Sevanavank (de la9-a jarcento). La monaĥejo estis plejparte celita por monaĥoj de Eĉmiadzin kiuj pekis. Alia grava religia konstruaĵo en la duoninsulo estas la Vaskenjan Teologia Akademio de Sevan kiu estis malfermita en 2004.

La oficiala censo de 2001 montris malkreskon en la loĝantaro de Sevan, kiu falis de 27,000 raportita en la censo de 1989 al 21,422. Nuntempe la loĝantaro estas ĉirkaŭ 22,000, la plejparto el ili okupiĝas pri agrikulturo, fiŝkaptado kaj kelkaj turismaj servoj, precipe dum la somersezono.

Etimologio redakti

 
Rusa tradicia domo en urbo Sevan.
 
Monaĥejo de Sevan

la urbo Sevan estis fondita kiel Jelenovka (armene: Ելենովկա , ruse: Еленовка) en 1842 por iĝi vilaĝo precipe loĝata de rusoj. Ĝi ricevis la nomon de Jelena Pavlovna, filino de caro Paŭlo la 1-a de Rusio.

La urbo estis konata kiel Jelenovka ĝis 1935 kiam ĝi estis renomita Sevan laŭ la Lago Sevan. La scienca konsento estas, ke la vorto Sevan originis de la urarta vorto su (i) n (i) a , kutime tradukita kiel "lago".  La esprimo estas trovita sur kojnskriba surskribo de la 8a jarcento a.K. fare de la urarta reĝo Rusa la 1-a, trovita en Odzaberd, sur la suda bordo de la lago. Laŭ popola etimologio, Sevan estas aŭ kombinaĵo de sev ("nigra") + Van (t.e. Lago Van) aŭ sev ("nigra") kaj vank ' ("monaĥejo").

Historio redakti

La teritorio de nuntempa Sevan estas loĝata ekde la 3-a jarmilo antaŭ nia erao. La ciklopea fortikaĵo Mecep el la 3-a jarmilo antaŭ Kristo staras tuj norde de la urbo. Alia ciklopea fortikaĵo konata kiel Maŝtocner situas en la kvartalo Camakaberd de Sevan.

Post la establado de la praa Reĝlando Armenio, la teritorio de nuntempa Sevan estis inkludita ene de la kantonoj Mazaz kaj Varaĵnunik ĉe la oriento de la historia provinco Ajrarato de Granda Armenio.

La duoninsulo Sevan, situanta 3 kilometrojn oriente de la nuna Sevan, estas hejmo de unu el la plej rimarkindaj specimenoj de mezepoka armena arkitekturo, la monaĥejo Sevanavank de la 9-a jarcento. La monaĥejo estis ĉefe destinita por monaĥoj de Eĉmiadzin pekintaj. Nuntempe la monaĥejo konsistas el du preĝejoj: Sanktaj Apostoloj kaj Sankta Dipatrino. La monaĥejo famas pro ĝia vario de mezepokaj armenaj ĥaĉkaroj. Komence la monaĥejo estis konstruita ĉe la suda bordo de malgranda insulo, kiu poste fariĝis duoninsulo dum la unua duono de la 20-a jarcento, kiel rezulto de la artefarita drenado de la lago Sevan sub regado de Josif Stalin kaŭzante falon de la akvonivelo ĉirkaŭ 20 metrojn.

Orienta Armenio iĝis parto de la Rusa Imperio en 1828 kiel rezulto de la Traktato de Turkmenĉajo. En 1842, membroj de rusa religia molokana sekto evitanta procesigon en kontinenta Rusio, alvenis en la regionon kaj fondis la vilaĝon Jelenovka. La vilaĝo restis rus-loĝata ĝis la fino de la 19-a jarcento.

Post la Unua Mondmilito, Jelenovka estis inkludita ene de sendependa Armenio de 1918 ĝis ĝia sovetiigo en 1920.

En 1930, Jelenovka iĝis la centro de la lastatempe formita Sevana Rajono de sovetia Armenio. En 1935, la setlejo renomiĝis laŭ Sevan laŭ la proksima lago. En 1961, Sevan ricevis la statuson de urba setlejo. En 1965, la proksimaj vilaĝoj Camakaberd kaj Gomadzor estis inkluzivitaj ene de la teritorio de la urbo Sevan. En 1967, Sevan fariĝis urbo je respublika subigo.

La unua urba disvolva plano de Sevan estis enkondukita en 1954, kun la celo gastigi ĉirkaŭ 11.000 loĝantojn en la urbo ĝis 1970. La dua plano enkondukita en 1967, estis antaŭvidita por loĝantaro de 20.000 ĝis 1980. Tamen, la nova plano de 1974 estis dizajnita por loĝantarkresko ĝis 40,000 ĝis 2000.

Sub la sovetia regado, Sevan fariĝis grava industria nabo ene de la Armena SSR. En 1958, la Sevan-fabriko de mekanikaj aparatoj estis malfermita, sekvita de la Sevan-vitroformaj izoliloj en 1962. En 1978, la Sevan-farunfabriko kaj bakeja fabriko estis malfermita, sekvita de la fiŝ-prilabora fabriko en 1981. Multaj aliaj malgrandaj plantoj por laktaĵoj kaj konstrumaterialoj ankaŭ estis fonditaj en la urbo. Kiel rezulto de la industria kresko, la loĝantaro de la urbo kreskis trioble inter 1959 kaj 1979, saltante de 6500 al 20.500.

Tamen, post la sendependeco de Armenio en 1991, la plej multaj el la planoj de disvolviĝo estis forlasitaj kaj la plimulto de la industriaj fabrikoj estis fermitaj. En 1995, Sevan estis inkluzivita ene de la nove formita administra provinco Gegharkunik.

En 2004, la Vaskenjan Teologia Akademio de la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin malfermiĝis en la Sevana duoninsulo. La duoninsulo ankaŭ estas hejmo de la somera prezidenta loĝejo de Armenio.

Geografio kaj klimato redakti

Situanta ĉe la nordokcidentaj bordoj de la lago Sevan, la urbo Sevan estas ĉefe regata de la montoj Pambak de la nordo kaj Gegham de la okcidento[1].

Nacia Parko Sevan redakti

 
Sunsubiro en Sevan

Nacia Parko Sevan estis fondita en 1978 por protekti la Lago Sevan kaj la ĉirkaŭajn regionojn, sub la jurisdikcio de la Ministerio pri Naturprotekto, administrata kiel esplorcentro, kontrolanta la ekosistemojn kaj entreprenantan diversajn konservajn rimedojn. Rajtigita fiŝkaptado ĉirkaŭ la lago ankaŭ estas reguligita.

La nacia rezervejo okupas gravajn teritoriojn ĉirkaŭ la lago Sevan, etendita de la nordorientaj partoj de la urbo ĝis la sudokcidento. La areo konsistas el 1,501 kvadrataj kilometroj, el kiuj 24,900 hektaroj estas lagobordaj teroj. Ĝi estas ĉirkaŭita de la deklivoj de montaraj ĉenoj de Areguni, Geghama, Vardenis, Pambak kaj Sevan. Ĉirkaŭ 1600 plantoj kaj 330 bestospecioj troviĝas ĉi tie. La parko estas dividita en 3 zonojn: nacia rezervejo, distra zono kaj ekonomia uzzono.

La baseno de la lago Sevan estas vojkruciĝo por mezofilaj kaj armen-iranaj kserofilaj flaŭraj zonoj.

Tamen sciencaj esploroj pri la mamuloj de la Sevana baseno estas sufiĉe malbonaj. Lupoj, ŝakaloj, vulpoj, musteloj kaj katoj troviĝas kutime en la nacia rezervejo.

Sevana Botanika Ĝardeno redakti

 
Ramnoida hipofeo en la Sevana Botanika Ĝardeno

La Sevana Botanika Ĝardeno kovranta areon de 5 hektaroj, situas en alteco de 2000 metroj super la marnivelo kaj estas hejmo de pli ol 650 lokaj, nordamerikaj, aziaj kaj eŭropaj specioj. Ĝi funkcias ekde 1944 kiel satelito de la Erevana Botanika Ĝardeno sub la superrigardo de la Armena Akademio de Sciencoj.

Klimato redakti

La klimato de Sevan estas karakterizita per mallongaj mildaj someroj kaj longaj, malvarmaj kaj neĝaj vintroj. Malgraŭ ĝia suda loko, pro alteco kaj kontinenteco, klimato de Sevan similas al orienta Finnlando.

Demografio redakti

 
Preĝejo de la Sanktaj Ĉefanĝeloj

La censo de 2011 montris signifan malkreskon en la loĝantaro de Sevan, kiu malsupreniris de 27 000 raportitaj en la censo de 1989 al 19 229.

La plimulto de la sevana loĝantaro okupiĝas pri agrikulturaj agadoj, fiŝkaptado kaj turismaj servoj, precipe dum la somera sezono.

La proksima vilaĝo Gagarin kun 1 379 loĝantoj, estas parto de la urba komunumo Sevan[2].

Tempolinio de la loĝantara evoluo de la urbo Sevan:

Jaro 1873 1897 1926 1939 1959 1979 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 944 1,371 1,032 2,668 6,415 20,663 26,951 21,422 19,229 19,200

Religio redakti

La plimulto de la loĝantaro de Sevan apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La preĝejo de la Sanktaj Ĉefanĝeloj estas la ĉefa preĝejo de la urbo. Ĝi estis konsekrita la 31-an de majo 2015. La urbo ankaŭ havas judan komunumon de subbotnikoj, kaj la nuran urbon en Armenio kun sinagogo ekster Erevano[3].

Kulturo redakti

 
Kulturpalaco de Sevano.

La urbo estas hejmo de kultura palaco kaj multaj publikaj bibliotekoj. Sevan ankaŭ estas hejmo de geologia muzeo, kiu funkcias surbaze de la Sevana Botanika Ĝardeno.

Sevan estas hejmo de 2 regionaj televidaj stacioj:

  • "Sevan TV" (STV 1) funkcianta ekde 1999,
  • "Geghama TV" funkcianta ekde 2010.

Transportado redakti

Sevan situas ĉe la aŭtovojo M-4, kiu ligas la ĉefurbon Erevano oriente kaj nordorientan Armenion.

La urbo ankaŭ havas stacidomon, kiu ligas la urbon Sevan kun Erevano per laŭsezonaj vojaĝoj. Regulaj ĉiutagaj vojaĝoj de busoj kaj mikrobusoj ankaŭ ligas la urbon kun Erevano kaj aliaj provincoj.

Ekonomio redakti

 
Bierfarejo Lihnitis Sevan

Industrio redakti

La vasta plimulto de la sovetepokaj industriaj fabrikoj de Sevan estas nuntempe forlasitaj. La fabriko de faruno kaj bakejo Sevan estas la sola grava uzino, kiu postvivis post la sendependeco.

Nuntempe, la urbo estas ankaŭ la hejmo de la Sevan sukerfabriko kiu malfermiĝis en 2003, kaj la Lihnitis Sevan Brewerey kiu malfermiĝis en 2007. La Sevan Brewery produktas diversajn bierojn kaj ankaŭ maldolĉa biero, sub la marko Kellers .

Sukeraĵejo "Yerknain Manana" (2013) kaj la mineja fabriko "Tuff-Granite" estas ankaŭ inter la famaj firmaoj de Sevan[4].

Turismo kaj servoj redakti

 
Akvoparko de urbo Sevan

Dum la mallonga somero de la regiono, Sevan fariĝas populara plaĝa feriejo. Multaj profesiuloj kaj amatoroj vizitas la urbon por praktiki akvosportojn borde inkluzive de plaĝa futbalo, plaĝa volano, tabulvelado kaj aliaj specoj de akvaj sportoj tra multaj naĝaj strandoj kaj instalaĵoj laŭ la tuta Sevana bordo, kiel ekzemple la akva parko, la rajdklubo, la tenisejoj, la mini-futbala kaj basketbala kampoj, ktp[5].

La hotela komplekso Harsnaqar, la Best Western Bohemian Resort, la Akhtamar Sevan Hotel kaj la dometoj Lavanda City estas inter la ĉefaj feriejoj de la urbo[6].

En februaro 2011, la Sevana telfero estis malfermita norde de la urbo, en la areo konata kiel "Moŝtocner", survoje al la vilaĝo Covagjugh. Ĝi havas longon de 1.130 metroj[7].

Sevan estas inter la 3 urboj de Armenio, kiuj rajtas gastigi hazardludajn domojn kaj agadojn en urbaj setlejoj (kune kun Caghkadzor kaj Ĝermuk).

La Sevana Nacia Parko kaj Sevana Botanika Ĝardeno estas gravaj cellokoj por la amantoj de ekoturismo.

Sevan havas ĝeneralan hospitalon kaj ankaŭ psikiatrian hospitalon.

Edukado redakti

 
Sporta lernejo de Sevan.

La urbo estas hejmo de 7 publikedukaj lernejoj kaj 4 infanĝardenoj. La Fizika Instituto de la Nacia Akademio de Sciencoj de Armenio havas filion en Sevan.

La Vaskenjan Teologia Akademio de Sevan restarigita en 1990, estas inter la elstaraj teologiaj institucioj de la Suda Kaŭkazio.

Sporto redakti

Inter 1990 kaj 1994, la futbala klubo Akhtamar Sevan reprezentis la urbon en la enlandaj konkursoj. Tamen ĝi malaperis pro monaj malfacilaĵoj. Ekde 2018, la urbo estas reprezentata ĉe la armenaj futbalaj ligoj de Sevan FC.

Aliaj popularaj sportoj en Sevan inkluzivas plaĝan futbalon, plaĝan volanon kaj tabulveladon.

Sporta komplekso same kiel futbala stadiono konstruiĝas en la urbo.

Galerio redakti

Referencoj redakti