Mezofilo estas biologia fakesprimo por tuto de tiu baza planta histo, kiu troviĝas inter la supra kaj suba epidermo en la folioj, escepte de la folioangioj.

La mezofilo konsistas ĉe diversflanka folio el palisa parenĥimo (supre) kaj sponga parenĥimo (sube). Ĉe egalflankaj folioj, la suba parto estas same palisa parenĥimo.