Ĝermuk (armene: Ջերմուկ ; ankaŭ transkribita kiel Jermuk aŭ Dzhermuk) estas urbo, kun 6,200 loĝantoj, en la suda armena provinco Vajoco-Dzoro. Ĝi estis populara celloko dum la soveta epoko kaj fama pro siaj termofontoj kaj pro la marko de mineralakvo kiu estas enboteligita en la regiono. La urbo havas proksime grandan akvofalon kun granda natura ponto, malgrandan lagon, arbaron kaj naĝejojn kun minerala akvo. Ĝermuk nuntempe estas renovigita kun la espero fari ĝin turismaĵo kiel antaŭe. La vorto "ĝermuk" en la armena lingvo signifas "gejsero".

Ĝermuk
Jermuk new mix 2013.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 3701–3704 [+]
Retpaĝaro jermuk.am [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 39° 51′ N, 45° 41′ O (mapo)39.8545.683333333333Koordinatoj: 39° 51′ N, 45° 41′ O (mapo) [+]
Alto 2 080 m [+]
Areo 55,14 km² (5 514 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Situo de Ĝermuk
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Jermuk [+]
Information icon.svg
vdr

Ĝermuk estas monta kuracloko kaj la centro de la urba komunumo Jermuk en la provinco Vajoco-Dzoro sude de Armenio , je ŝoseo 53 km oriente de la provinca ĉefurbo Yeghegnadzor. Ĝi estis konsiderita unu el la popularaj cellokoj por medicina turismo en Sovetunio. Laŭ la oficiala takso de 2016, Jermuk havis ĉirkaŭ 3.400 loĝantojn. Tamen laŭ la censo de 2011 la loĝantaro de Jermuk estis 5.572. La proksimaj vilaĝoj Herher (pop. 706), Karmrashen (pop. 252), kaj Gndevaz (pop. 829) ankaŭ estas parto de lakomunumo (komunumo) de Jermuk .

EtimologioRedakti

La nomo de la urbo devenas de la armena vorto "ĝermuk" (ջերմուկ ) kutime transkribita kiel jermukjermook, en okcidenta armena "ĉermug" kun la signifo "varma minerala fonto", unue menciita dum la 13-a jarcento fare de historiisto Stepanos Orbeljan en sia verko Historio de la provinco Sjuniko .

HistorioRedakti

 
Panorama vido de Ĝermuk.
 
Loĝblokoj en Ĝermuk.

Ĝermuk okupas areon, kiu estas historie konsiderata kiel parto de la kantono Vajoco-Dzoro de la provinco Sjuniko de Granda Armenio. Ĝi estis menciita unue dum la 13-a jarcento fare de historiisto Stepanos Orbeljan en sia verko Historio de la provinco Sjuniko . La restaĵoj de praa ciklopea fortikaĵo kaj la ruinoj de baziliko de la 8-a jarcento atestas, ke la regiono ĉirkaŭ la fontanoj de Ĝermuk estis loĝitaj multe pli frue antaŭ la 13-a jarcento.  La areo de Ĝermuk estis regita de la Siunia dinastio inter la 10-a kaj 13-a jarcentoj, kiam Vayoco-Dzoro estis parto de la Sjunika reĝlando. La princoj de Sjuniko rigardis la mineralajn fontojn de Ĝermuk kiel resanigajn kaj konstruis plurajn naĝejojn plenigitajn per ĝia akvo, tiel farante la urbeton ilia feriejo. Dum la Mezepoko, la Silka Vojo pasis tra la areo de Vajoco-Dzoro, precipe la vojo, kiu nuntempe ligas la urbon Martuni kun Yeghegnadzor al la nordokcidento de Ĝermuk.

Komence de la 16-a jarcento, Orienta Armenio falis sub la safavidan persan regadon. La teritorio de Ĝermuk iĝis parto de la Erivan Beglarbegi kaj poste de la Ĥanato de Erevano. La periodo inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj estas konsiderita kiel la plej malhela periodo en la historio de Vayoco-Dzoro. La regiono fariĝis ofta batalkampo inter la invadaj trupoj de la tjurkaj kaj iranaj triboj. Kiel rezulto, multaj signifaj monumentoj kaj prosperaj vilaĝoj estis detruitaj kaj la loĝantaro estis delokigita. En 1747, Ĝermuk iĝis parto de la lastatempe formita Ĥanato de Naĥiĉevano.

Rezulte de la Traktato de Turkmenĉajo subskribita inter la Rusa Imperio kaj Persio en 1828 post la Rusa-Persa Milito de 1826–1828, multaj teritorioj de Orienta Armenio, inkluzive de Vajoco-Dzoro fariĝis parto de la Rusa Imperio. En 1828-1830, multaj armenaj familioj de la iranaj urboj Salmast kaj Ĥoj estis transloĝigitaj en orienta Armenio, precipe en la lokoj kiuj poste iĝis parto de la Erevana Gubernio. La unua ondo de armenaj ekloĝantoj alvenis en la regionon Vajoco-Dzoro en 1828–1829. Sub la rusa regado, la urbo Ĝermuk travivis signifan kreskon kaj evoluon. Dum la 1830-aj jaroj, la rusa geologo G. Voskobojnikov alvenis en Armenion kaj komencis esploradojn pri la geografia profundo de Ĝermuk same kiel la enhavo kaj karakterizaĵoj de la akvoj de Ĝermuk. Liaj observoj pri Ĝermuk estis publikigitaj en la ĵurnalo "Mountain Magazine" en 1831, kaj poste en 1855, en la revuo "Caucasian Calenda". La verkoj de Voskobojnikov estis la unuaj sciencaj artikoloj pri Ĝermuk.

En la 1860-aj jaroj, ĉiuj historiaj naĝejoj de Ĝermuk konstruitaj de la orbeljan-aj princoj de Sjunik estis renovigitaj de "Gevorg Ĥanagjan", post rezolucio de la rusa registaro. Hodiaŭ tiuj banejoj nomataj "Pristav-Naĝejoj" estas konservitaj kiel historiaj monumentoj. En 1870, Ĝermuk iĝis parto de la lastatempe formita Ŝarur-Daralagezskij Ujezd ene de la Erevana Gubernio.

 
Ĝermuk
 
mineralaj akvoj de sancentro de Ĝermuk

En 1931, Ĝermuk estis inkludita en la lastatempe formita Azizbekov-Rajono de sovetia Armenio. La unua urba disvolva plano de Ĝermuk estis enkondukita de arkitekto P. Msrjan en 1945. La dua plano estis formita en 1952 de arkitekto P. Manukjan. La plano poste estis modifita komence de la 1960-aj jaroj.

Inter 1918 kaj 1920 Ĝermuk estis inkluzivita en la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko. Post la sovetiĝo de Armenio, Ĝermuk kaj la ĉirkaŭaj teritorioj fariĝis unu el la regionoj, kiuj rezistis la sovetian regadon kaj formis la nerekonatan Respubliko Montara Armenio sub la gvidado de Garegin Nĵdeh. Tamen post falo antaŭ la bolŝevikoj en julio 1921, Ĝermuk fariĝis parto de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. En 1961, Ĝermuk estis integrigita en urba setlejo ene de la Azizbekov-Rajono. La unua sanatorio estis malfermita en 1962, sekvita de la dua en 1963 kaj la mineralakva kuraca centro en 1966, tiel starigante la fekundan agadon de la centro de kuracloko Ĝermuk, por igi ĝin moderna feriejo por ĉiuj sovetiaj ŝtatanoj. En 1967, Ĝermuk ricevis la statuson de urbo je respublika subigo.

Kun la laŭpaŝa disvolviĝo de la servoj, la loĝantaro de Ĝermuk atingis ĝis 9,000 dum la 1980-aj jaroj. Post la dissolvo de Sovetunio en 1991, kaj sekve de la post-sendependeca ekonomia krizo de Armenio, la loĝantaro draste malpliiĝis al malpli ol 5.000 dum la unua jardeko de la 21-a jarcento. En 1995, Ĝermuk iĝis parto de la lastatempe formita provinco Vajoco-Dzoro laŭ la administraj reformoj en 1995. Tamen multaj evoluigaj planoj estis efektivigitaj en Ĝermuk dum la lastaj jaroj, por pluevoluigi la urbon kiel someran feriejon kaj vintran turismocelon, inkluzive la proksiman vilaĝon Keĉut kaj la malaperintan flughavenon de Ĝermuk. Multaj novaj hoteloj kaj sancentroj estis malfermitaj, multaj sanatorioj estis renovigitaj, kaj la unua fazo de la telfero de la skiejo estis tute renovigita.

Geografio kaj klimatoRedakti

 
Kanjono de la rivero Arpa

La urbo situas je alteco de 2080 metroj super la marnivelo, ene de la montoj de Vajoco-Dzoro, inter densaj arbaroj, sur altebenaĵo dividita en du partojn per la gorĝo de rivero Arpa, 170 km sudoriente de Erevano. La urbon regas la montaro Vardenis el la nordo kaj la montaro Vajk en la sudo. La alteco de la ĉirkaŭaj montoj varias inter 2500 kaj 3500 metroj, ĉio kovrita de arbaroj kaj alpaj herbejoj .

La arbaroj de Ĝermuk estas riĉaj kun kverkaj kaj karpaj arboj, same kiel kun hundorozo, sovaĝaj piroj, prunoj kaj juniperoj. Bestoj kiel vulpoj, kunikloj, meloj kaj ursoj troveblis tie.

Tamen la urbo ĉefe famas per siaj termofontoj (gejseroj). Ĝia nomo mem devenas de ĉi tiu fakto, ĉar la vorto "ĝermuk" signifas "gejsero" en la armena lingvo. La akvofalo de Ĝermuk ĉe rivero Arpa havas altecon de 70 metroj.

La urbo estas karakterizita per alpa klimato provizanta mildan veteron dum la someroj kun malvarma kaj neĝa klimato dum la longdaŭraj vintroj. La jara pluvado estas 800 mm.

DemografioRedakti

 
Preĝejo Sankta Gajane

Ĝis 1988, la urbo havis malgrandan azeran komunumon inter plimulto de la armenoj. Tamen, post la eksplodo de la milito en Montara Karabaĥo en 1988–1989, la azeroj de la urbo foriris al Azerbajĝano. Samtempe la urbo akceptis 1.154 armenajn rifuĝintojn el Azerbajĝano, ĉefe evitante la masakrojn de Sumgait .

Jen la loĝantara templinio de Jermuk ekde 1959:

Jaro 1959 1968 1980 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 2,063 3.700 5,492 9,014 5,394 4.628 3.400

Nuntempe la urbo estas preskaŭ tute loĝata de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Vajoco-Dzoro, sidanta en Yeghegnadzor. La preĝejo Sankta Gajane de la urbo estis konsekrita la 17an de novembro 2007. Ĝi estis konstruita per la donacoj de komercisto Aŝot Arsenjan. La arkitekto de la preĝejo estas Samvel Aghaĝanjan.

KulturoRedakti

Malnovaj kavernoj el la Bronzepoko troviĝas en la gorĝo de la rivero Arpa norde de Ĝermuk, kune kun grupo de malgrandaj kapeloj devenantaj de la mezepoko .

La filio Ĝermuk de la Nacia Galerio de Armenio estis malfermita en 1972. Ĝi estas hejmo de multaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj, ĉefe komponitaj de pluraj sovet-armenaj artistoj kiel Haroutiun Galentz, Martiros Sarjan kaj aliaj.  La urbo ankaŭ estas hejmo de publika biblioteko.

Danke al la klopodoj de skulptisto Hovhannes Muradjan, grupo de skulptaĵoj konataj kiel la Strateto de fidajoj estis malfermita en Ĝermuk inter 1988 kaj 1992, prezentante multajn figurojn de armenaj milicanoj kiuj batalis kontraŭ la Otomana Imperio.

En 2004, la Statuo de Israel Ori estis malfermita en la centro de Ĝermuk, farita de Gagik Stpanjan.

Ĝermuk estas hejmo de la Neĝulo-Festivalo regule organizita en februaro ĉiujare.

TransportadoRedakti

 
Sovetepoka loĝbloko sur la kanjono de Ĝermuk.

Jermuk estas ligita kun la aŭtovojo M-2 tra la regiona vojo H-42. La urbo estas ligita kun Erevano kaj la proksimaj urboj per busoj kaj mikrobusoj.

La urbo havas malgrandan startvojon ĉe sia suda rando, proksime al la rezervujo Keĉut.

EkonomioRedakti

IndustrioRedakti

La natura akvobotela industrio havas siajn profundajn radikojn en la urbo Ĝermuk. La unua fabriko konata kiel "Jermuk Mayr Gortsaran" estis fondita en 1951. Nuntempe Ĝermuk estas hejmo de multaj grandaj akvobotelaj fabrikoj, kaj la plej granda estas la "Jermuk Group" funkcianta ekde 1999. En 2015–2016, Jermuk Mayr Gortsaran estis akirita de "Grupo Jermuk", kie nova produkta linio estis lanĉita por pliigi la kapablon de la fabriko kaj akceli la eksportojn.

La botelakvo markita kiel Jermuk estas plejparte eksportita al pluraj merkatoj ĉirkaŭ la mondo.

TurismoRedakti

 
Ponto en Ĝermuk

Alia ŝlosila sektoro en la ekonomio de Ĝermuk estas turismo. La urbo estas hejmo de kelkaj kuraclokoj kaj sanatorioj, kaj estas unu el la ĉefaj turismaj celoj por tiuj, kiuj vizitas Armenion. Vizitantoj venas por la natura medio de Ĝermuk kaj la montoj de Vajoco-Dzoro (3000 metroj), la akvofaloj, la kuracantaj akvaj naĝejoj, hoteloj kaj sanaj kuraclokoj, sanatorioj, la telfero kaj alpaj sportaj instalaĵoj. Ĝi estas konsiderita la centro de medicina turismo en Armenio.

La monaĥejo Gndevank el la 10-a jarcento, estas unu el la plej allogaj proksimaj celoj. Ĝi situas nur 10 km okcidente de Ĝermuk.

La urbo estas hejmo de kelkaj elstaraj feriejoj kaj sanatorioj, inkluzive de Hyatt Place Jermuk, Gladzor Sanatorium, Olympia Sanatorium, Jermuk Armenia Health Spa, Ararat Health Spa, Jermuk Moscow Health Resort, Jermuk Ashkharh Health Centre, kaj Jermuk Resort & Spa. Estas ankaŭ multaj malgrandaj hoteloj kaj gastejoj en Ĝermuk.

Ĝermuk estas inter la 3 urboj de Armenio, kiuj rajtas gastigi hazardludajn domojn kaj agadojn (kune kun Tsaghkadzor kaj Sevan).

SportoRedakti

Ĝermuk estas unu el la ĉefaj centroj por vintraj sportoj en Armenio. 900-metra longa telfero servas la skiregionon situantan ĉe la sudoriento de la urbo. La laboroj por la dua fazo de la telfero daŭras por akceli la vintran turismon en la regiono.

Ĝermuk estas regula loko por internaciaj ŝakturniroj. Ĉiun jaron dum la somero, la urbo aranĝas la ŝakturniron de FIDE Grand Prix Jermuk' .

La urbo havas grandan, kvankam forlasitan, internan sportan palacon el la sovetiaj tagoj.

Ĝemelaj urbojRedakti

Jermuk estas ĝemeligita kun:

Famaj homojRedakti

BildaroRedakti

ReferencojRedakti