Granda Armenio
Granda Armenio[1] aŭ Unuiĝinta Armenio, estas pretendata ŝtato de la armenoj de Rusio kaj Turkio, kiu estis jure skribita en la Traktato de Sèvres 1920, per kiu la Otomana Imperio kaj la Aliancitoj serĉis la pacon, kaj en verdikto de la usona prezidento, kiu fiksis la limojn de la ŝtato, sed ĝi neniam efektiviĝis.
La rusa registaro de Armenio restis sub la gvido de nacia konsilio en 1917. Estis formata Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko ene de Rusio, en kiu aliĝis Armenio, Kartvelio kaj Azerbajĝano.
En marto 1918 la Traktato de Brest-Litovsk, per kiu Rusio forlasis la militon, cedante al la Otomana Imperio la distriktojn Batumi, Kars kaj Ardahan. Transkaŭkazio ne akceptis la cedadon de tiuj teritorioj ĉar ili apartenis al ĝia jurisdikcio kaj la 22-a de aprilo 1918 deklaris la sendependiĝon disde Rusio. Sed la turkoj okupis la ceditajn teritoriojn kaj eĉ avancis cele al Azerbajĝano. Armenio akuzis la Federacion pri nehelpado, ĉar la azera registaro de Ganĝa eĉ alianciĝis kun la turkoj por batali kontraŭ la komunistoj de Bakuo. Armenio forlasis la federacion la 22-a de majo 1918 kaj post malmultaj horoj tion ankaŭ faris Kartvelio. La federacio oficiale disiĝis la 26-a de majo 1918 kaj pro tio naskiĝis la Armena Demokratia Respubliko, sendependa kaj suverena.
Pro la turka malvenko en la milito kaj post la armistico de Mudros (la 30-a de oktobro 1918) la britoj alvenis kaj okupis la regionon, favorigante la armenojn al kiuj ili liveris Kars kaj Ardahan, forprenitaj al la turkoj (meze de 1919). Ekde tiu momento la armenoj loĝantaj en Turkio (en kies regionoj la brita armeo povis operaci) kaj la armenoj loĝantaj en Armenio kreis kunigitan delegacion por la pacaj konversacioj, kun la celo reunuigi la armenajn teritoriojn aŭ de armena loĝantaro en unusola ŝtato kiu estus nomata Granda Armenio
La traktato de Sèvres (1920) konfirmis la juran agnoskadon de tiu ŝtato, sed la turkaj naciistoj ribeliĝis kaj avancis al la armenaj teritorioj de Orienta Anatolio, finfine penetrante la teritorion de la Armena Demokratia Respubliko. Armenio tiam suferis la samtempan invadon de Azerbajĝano, kie la komunistoj atingis la landan regadon, kaj agadis laŭ la turkoj. En septembro Armenio devis rezigni pri gravaj teritorioj en la oriento favore al Azerbajĝano, kun la intenco nur militi kontraŭ la turkoj. Sed malgraŭ ĉio la turkoj daŭre avancis kaj prenis al Aleksandropolo aŭ Gyumri (Gumru) je la jarfino, per la subskribo de la Traktato de Aleksandropolo kiu metis finon al la milito kaj al la armena revo. Kars, Ardahan kaj ĉiuj armenaj distriktoj de Anatolio kiuj per la Traktato de Sèvres estis donitaj al Armenio (teritorioj sub Turka regado), kio helpis kun la perdo de la teritorioj de Zangezur (Lago Sevan) kaj Montara Karabaĥo antaŭ Azerbajĝano kaj la kreado per turka apogo kaj sub la influo de Azerbajĝano, la Soveta Respubliko Naĥiĉevano, kio multe malpliigis la armenan teritorion. La verdikto de la usona prezidanto pri la landlimoj de la Granda Armenio neniam efektiviĝis ĉar ili estis proklamitaj post la okupado fare de la turkoj de tiuj regionoj.
La Vaspurakana reĝlando estis historie la unua kaj plej granda provinco de Granda Armenio.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ En tiu-ĉi teksto temas nur pri la situacio de ekde la 20-a jarcento, sed la nomo granda Armenio, kontraste al kompreneble malgranda Armenio, jam ekzistis ekde la antikva epoko. Pli pri tio en la artikolo reĝlando Armenio.