Malfermi la ĉefan menuon
Vaspurakana Reĝlando (928-1021)

Vaspurakan (ankaŭ transliterumita kiel Vasburagan en okcidenta armena; armene: Վասպուրական, (Vaspurakan) ("noblan tero" aŭ "lando de princoj") estis la unua kaj plej granda provinco de Granda Armenio, kiu poste fariĝis sendependa Vaspurakana reĝlando dum Mezepoko, centrita ĉirkaŭ la lago Van. Ĝi situis en nuna orienta Turkio, nordokcidente de Irano, la regiono estas konsiderata kiel la lulilo de la armena civilizo.

Dum la plej granda parto de ĝia historio ĝi estis regita de la arcrunidoj, kiu unue sukcesis krei princlandon en la areo. En ĝia plej granda mezuro Vaspurakano konsistis el la teroj inter Lago Van kaj Lago Urmia (ankaŭ konata kiel Kaputan) en 908. Dum ĉi tiu tempo ili estis sub la suvereneco de la bagratida reĝlando kun ĉefurbo en Ani.

Vaspurakano iĝis reĝlando en 908, kiam Gagiko la 1-a de Vaspurakano estis agnoskita kiel Reĝo de Armenio fare de la abasidoj kaj komence estis de ilia flanko, sed baldaŭ li bedaŭris tion kaj kune kun Aŝoto la 2-a venkis la arabojn. Baldaŭ li estis rekonita kiel la Reĝo de Vaspurakano fare de la bagratido Aŝoto la 2-a. En 1021, Senerim Arcruni donis liveris Vaspurakanon al la Bizanca Imperio, ricevante Sebastion kaj ĝian ĉirkaŭaĵon. Vaspurakano iĝis la bizanca provinco VasprakaniaMedia. Ĉirkaŭ 1050 Vasprakanio kuniĝis kun Tarono, sed estis konkerita de la selĝukoj inter 1054-1056. En la 13-a jarcento zakaridoj liberigis parton de Vaspurakano. Sed frue estis konkerita de mongoloj, tiam por otomanaj turkoj. Turkoj plurfoje provis mortigi armenojn en Vaspurakano, precipe en Van. Sed la armena loĝantaro ĉiam rezistis, precipe dum la rimarkinda Sieĝo de Van de 1915, kiam la otomanaj trupoj atakis Van-on okaze de la armena genocido de 1915.

Post la bizanca aneksado la dinastio daŭrigis kun Derenik, filo de Gurgen Ĥaĉik, kiu fariĝis sinjoro de Antzivazik antaŭ 1004 kaj havis du fratojn: Gugik kaj Aŝot. Reĝo Hovhannes-Senekerim ankaŭ havis plurajn infanojn inter ili David, Atom, Abuŝal kaj Konstantino. Estas legendo, ke oni pensas, ke unu el la filinoj de Senekerim edziniĝis kun Mendo Alao, alano, kiu loĝis en Lusitanio. David havis filinon, kiu geedziĝis kun Reĝo Gagik la 2-a de Ani.

Alia branĉo de la familio aperis sur la persono de Ĥaĉik la Granda en 1040, kiu havis tri infanojn: Hasan, Ĝenĝluk kaj Iŝĥanik. Hasan havis filon nomatan Abelgharib, kiu havis filinon, kiu geedziĝis kun Reĝo Davido de Ani.

La regno de Vaspurakano ne havis specifan ĉefurbon, la kortego moviĝis kiam la reĝo translokigis sian loĝejon de loko al loko - Van, Ostan/Vostan (moderna Gevaş), ktp.