Vaspurakano estis unu el la nobelaj teritorioj de Armenio kiuj poste konvertiĝis en reĝlando kiam estis regata de la nobela familio Artzruni (Ardzruni). La Artzruni-familio kreis princlandon kiu malaperis en 908 kiam ĝi ampleksiĝis de la lagon Van al la lago Urmia (Kaputano) kaj norde ĝis Arakso. Tiu princlando agnoskis la suverenecon de la reĝo de Ani. La familio ricevis la reĝan titolon en 908. En 1021 ĝi estis aneksita de Bizancio.[1]

La reĝlando Vaspurakano, 908-1021
La insulo Aghtamar, rezidejo de la reĝo Gagiko la 1-a (908-943/944)

Historio redakti

De la 9-a jarcento a.K., Vaspurakano estis parto de Urarto . En la 6-a jarcento a.K., ĝi fariĝis parto de Satrapio de Armenio. Ekde 189 a.K., ĝi fariĝis unu el la provincoj de Granda Armenio . Tiam ĝi fariĝis parto de Arsakida Dinastio de Reĝlando Armenio. Post la divido de 387, ĝi estis inkluzivita en persan Armenion. En la 8-a jarcento, ĝi falis sub araban kontrolon. Multaj ribeloj okazis en Vaspurakano. En 885, ene de la teritorio de Reĝlando Armenio, ĝi fariĝis libera.

Dum la plej granda parto de ĝia historio, ĝi estis regita fare de la Ardzrunida dinastio, kiu unue sukcesis krei princlandon en la areo. Plejparte Vaspurakano konsistis el la teroj inter Lago Van kaj Lago Urmia (ankaŭ konata kiel Kaputan ) en 908. En 908 Gagiko la 1-a de Vaspurakano estis agnoskita kiel Reĝo de Armenio de la Abasida Kaliflando konkurante kun la Bagratidoj, sed baldaŭ li interkonsentis kun Aŝoto la 2-a, kiu rekonis lin kiel la Reĝon de Vaspurakano . En 1021, Senekerim Ardzruni donis Vaspurakanon al la Orientromia imperio, ricevante bienojn en Sebastio kaj ĉirkaŭaĵoj interŝanĝe.

Post kiam Vaspurakano estis cedita al la Orientromia imperio, ĝi estis konkerita de selĝukaj turkoj. Poste ĝi estis regata de Ahlatŝahoj , Ajubidoj kaj Sultanlando de Rum sinsekve. En la komenco de la 13-a jarcento, parto de Vaspurakano estis liberigita de la zakarianoj, sed tiam estis konkerita de la mongoloj, selĝukoj, kara-kojunloj, iranaj safavidoj, kaj poste de la otomanaj turkoj (kvankam Nader Ŝaho reakiris ĝin dum sia mallonga dinastio de la afŝaridoj). Rimarkinda estas la defendo de Van de 1915, dum la Armena genocido.

Dividaĵoj redakti

Ĝi estis dividita kaj subdividita en la sekvaj distriktoj kaj subdistriktoj:

Galerio redakti

Referencoj redakti