Narekavank (armene: Նարեկավանք , "Monaĥejo de Narek", okcident-armene: Nareg) estis armena monaĥejo de la 10-a jarcento en la historia provinco Vaspurakano, proksime al la sudaj bordoj de Lago Van, en la nuna orienta Turkio. La monaĥejo estis unu el la plej elstaraj en mezepoka Armenio kaj havis gravan lernejon. La poeto Gregorio de Narek (Grigor Narekaci) precipe prosperis en la monaĥejo. Ĝi estis forlasita en 1915 dum la Armena genocido, kaj laŭdire malkonstruita ĉirkaŭ 1951. Moskeo nun staras sur ĝia loko.[1]

La monaĥejo en 1911

Historio redakti

 
Gagik la 1-a de Vaspurakano en la centro.

10a - 11a jarcentoj redakti

La monaĥejo estis fondita dum la regado de la reĝo arcrunida Gagik la 1-a de Vaspurakano (ĉ. 908–43) de armenaj monaĥoj, kiuj fuĝis de la Bizanca Imperio pro religia persekutado. En la 10-a jarcento patro Ananias de Narek (Anania Narekaci) fondis lernejon, kiu fariĝis unu el la plej elstaraj centroj de lernado en mezepoka Armenio. Gregorio de Narek (Grigor Narekaci, 951-1003), eminenta mistika poeto, studis kaj prosperis en la monaĥejo, igante la "nomon de la institucio senmorta". Ĝis hodiaŭ la monaĥejo plejparte rilatas al Gregorio de Narek. Interalie, la historiisto Uĥtanes studis en la monaĥeja lernejo. Dum ĉi tiu periodo, la monaĥejo estis inter la plej elstaraj en tuta Armenio kaj ankaŭ estis ĉefa centro de produktado de manuskriptoj. La plej frua pluviva manuskripto produktita en la monaĥejo estas Evangelio datita en 1069[2].

Moderna periodo redakti

Armenion regis diversaj eksterlandaj potencoj en la postaj jarcentoj. La Otomana Imperio akiris regadon de la regiono ekde la 16-a jarcento. La monaĥejo spertis reviviĝon kiam en 1707 ĝi estis profunde renovigita de Minas vardapet Ghapanci. En 1812 sonorilturo estis konstruita ene de la monaĥejaj muroj. La du kupoloj estis restarigitaj en 1843 de la arkitekto Sahrat Memarbaŝi kaj lia filo Movses. En 1858 la monaĥejo estis renovigita de Hovhannes vardapet. Patro Hovsep Rabuni komisiis ĥaĉkaron (krucŝtono), kiu estis metita sur la tombo de Gregorio de Narek. Ĝi prezentis la Dipatrinon portantan Jesuon sur siajn genuojn kaj Gregorion sur la unua plano.

En ĉi tiu foto de la etnografo Jervand Lalajan de 1911, kamparanoj plugas kampon rekte sub la muroj de Narekavank.

En 1884 Aristakes vardapet malfermis seminarion en la monaĥejo kaj en 1901 orfejo kun lernejo estis fondita.

En 1896, dum la registar-aprobitaj Hamidaj masakroj, la monaĥejo estis atakita fare de kurdoj kiuj mortigis patron Jeghiŝe kaj 12 monaĥojn[3].

En la 19a kaj frua 20a jarcentoj la monaĥejon vizitis okcidentaj misiistoj. Pastoro Harrison Gray Otis Dwight priskribis Narekavank kiel "famkonatan monaĥejon". En 1900 la usona ĵurnalo The Missionary Herald skribis, ke la orfejo de la monaĥejo havas 25 ĝis 30 knabojn, dum la monaĥeja lernejo estis "senkompare la plej granda kaj plej altnivela lernejo en la provinco ekster la urbo [de Van], tiu vilaĝo male la plej multaj aliaj, havante ian lernejon de kelkaj jaroj"[4][5].

En la frua 20-a jarcento la monaĥejo estis ĉirkaŭita de loĝdomoj kaj diversaj konstruaĵoj por ekonomiaj celoj. Foto de la etnografo Jervand Lalajan el 1911 montras "kamparanojn kun bovoj plugantaj kampon rekte sub ĝiaj muroj". La usona misiisto Herbert M. Allen (1865-1911) skribis en 1903 tion

... la klostroj konstruitaj ĉe ĝia bazo klopodis detrui la signifon de ĉi tiu eksterordinare bela preĝejo, sed malgraŭ ĉi tiuj, la potenco kaj spiriteco de la skulptita penso restas kaj memorigas la nomon de la apostolo [Gregorio] de Nareg, kiu lasis la stampon de sia personeco pri armena literaturo kaj karaktero.

Arkitekturo redakti

 
Narekavank.

La monaĥeja komplekso enhavis du preĝejojn: Sankta Sanduĥt kaj Surb Astvacacin ("Sankta Dippatrino"). La maŭzoleo de Gregorio de Narek situis oriente de la preĝejo Sankta Sanduĥt. La preĝejo Surb Astvacacin havis projektadon de "kupolhava halo", kaj situis sude de Sankta Sanduĥt. En 1787 vardapet Barsegh konstruis rektangulan, kvarkolonan  gaviton (nartekso), sur la tomboj de Hovhannes vardapet (la frato de Gregorio) kaj la filozofo Ananias el Narek. Antaŭ la okcidenta enirejo de la gavito oni konstruis trietaĝan sonorilturon en 1812[6].

Detruo kaj nuna stato redakti

 

La monaĥejo ĉesis funkcii dum la Armena genocido de 1915, kio rezultigis la ekstermadon de la armena loĝantaro de la regiono. Laŭ Sevan Nişanyan ĝi estis malkonstruita ĉirkaŭ 1951, samtempe, ke oficiala ordono pri malkonstruo de la Katedralo de la Sankta Kruco de Aĥtamar estis donita. La vilaĝo Narek nun estas plejparte kurde loĝata kaj estas konata kiel Yemişlik en la turka  kaj Nerik en la kurda. La erudiciulo James R. Russell, kiu vizitis la monaĥejon en 1994, estis dirita de lokaj kurdaj vilaĝanoj tri jarojn poste, ke ĥaĉkaro de la 10-a jarcento (transversa ŝtono) estis detruita de la turka polico[7].

La monaĥejo estas tute detruita. En la fruaj 2000-aj jaroj "estis ankoraŭ iuj restaĵoj de arkaĵo de la monaĥejo". Moskeo nun staras kie iam monaĥejo staris[8].

En decembro 2008 la turka-armena arkitekto Zakarya Mildanoğlu anoncis, ke la turka registaro decidis rekonstrui Narekavank, inter iuj aliaj duonruinaj aŭ detruitaj preĝejoj kaj monaĥejo en orienta Turkio. En septembro 2010, Mildanoğlu kompilis liston de ĉirkaŭ 90 armenaj preĝejoj kaj monaĥejo en la regiono de Van inkluzive de Narekavank. Li rekomendis, ke la turka registaro prenu la necesajn rimedojn por konservi ilin[8].

Referencoj redakti

  1. Robert H. Hewsen, Van in This World; Paradise in the Next: The Historical Geography of Van/Vaspurakan, Richard G. Hovannisian, Armenian Van/Vaspurakan, Costa Mesa, California, Mazda Publishers, 2000, ISBN = 1-56859-130-6 27
  2. Hewsen, Robert H.. (2000) Hovannisian, Richard G.: Armenian Van/Vaspurakan. Costa Mesa, California: Mazda Publishers. ISBN 1-56859-130-6.
  3. (1986) “Բանաստեղծական արվեստի տեսության հարցերը Անանիա Նարեկացու խրատներում [Problems Relating to Poetical Art in Anania Narekatsi's Homilies]”, Patma-Banasirakan Handes (3), p. 78. “X դարի հայ նշանավոր մատենագիրներից մեկի՝ Անանիա Նարեկացու գրական ժառանգությունից քիչ բան է պահպանվել։ Հայտնի է, որ նա եղել է Նարեկա վանքի հիմնադիրն ու առաջնորդը, ստեղծելով այնտեղ ժամանակի ամենանշանավոր դպրոցներից մեկը, որ խոր հետք է թողել հայ մշակույթի զարգացման պատմության մեջ։”. 
  4. Mathews, Jr., Edward G.. (2000) Encyclopedia of Monasticism: A-L, 3‑a eldono, Routledge. ISBN 978-1579580902.
  5. Guroian, Vigen. (2000) “Armenian tradition”, The Oxford Companion to Christian Thought. Oxford University Press. ISBN 9780198600244. “.”.
  6. Sarafian, Kevork A.. (1958) A History of Armenia. Armenian General Benevolent Union of America.
  7. Dadoyan, Seta B.. (2011) The Armenians in the Medieval Islamic World: Volume 2: Armenian Realpolitik in the Islamic World and Diverging Paradigms—Case of Cilicia Eleventh to Fourteenth Centuries. Edison, New Jersey: Transaction Publishers, p. 200. ISBN 978-1-4128-4577-9. “Due to economic prosperity, Armenian monasticism also began in the tenth century. The Monastery of Narek under the Arcrunis in Ṙštunik' became one of the most prominent.”.
  8. 8,0 8,1 Russell, James R.. (2009) From Daēnā to Dîn. Otto Harrassowitz Verlag.