Sasanida Armenio, ankaŭ konata kiel Persa Armenio kaj Persarmenio (armene : Պարսկահայաստան - Parskahajastan), povas aŭ rilati al la periodoj kiam Armenio (mezperse: Armin) estis sub la superregado de la Sasanida Imperio, aŭ specife al la partoj de Armenio sub ĝia regado kiel ekzemple post la sekcio de 387 kiam partoj de okcidenta Armenio estis integritaj en la Orientromia imperio dum la cetero de Armenio iĝis parto de la sasanida teritorio konservante sian ekzistantan reĝlandon ĝis 428.

Persa Armenio
428 – 642
satrapio de Sasanida Imperio
Geografio
Persa Armenio
Persa Armenio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Vahan Mamikonjan

En 428, armenaj nobeluloj petis al Bahram la 5-a la eksigon de Artaŝo la 4-a (ĉ. 422)[1];  Bahram la 5-a (ĉ. 420-438) aboliciis la Reĝlandon Armenio kaj nomumis Veh Mihr Ŝapur kiel marzpan (guberniestro de lima provinco, "margrafo") de la lando, kiu markis la komencon de nova epoko konata kiel la Marzpanata periodo ( armene: Մարզպանական Հայաստան - Marzpanakan Hajastan), periodo kiam marzpanoj, nomumitaj fare de la sasanida imperiestro, regis orientan Armenion, kontraste al la okcidenta bizanca Armenio kiu estis regata de pluraj princoj, kaj poste regantoj, sub bizanca superregado. La periodo de tiuj marzpanoj finiĝis kun la araba konkero de Armenio en la 7-a jarcento, kiam la Armena emirlando estis establita. Laŭ pritaksoj, ĉirkaŭ tri milionoj da armenoj estis sub la influo de la sasanidaj marzpanoj dum tiu periodo[2].

La marzpano estis investita kun supera potenco, eĉ postulante mortkondamnojn; sed li ne povis ĝeni la multjarajn privilegiojn de la armenaj naĥararoj . La lando entute ĝuis konsiderindan aŭtonomecon. La oficejo de Hazarapet , responda al tiu de ministro pri internaj aferoj, publikaj laboroj kaj financoj, estis plejparte konfidita al armeno, dum la posteno de Sparapet (ĉefkomandanto) estis nur konfidita al armeno. Ĉiu naĥararohavis sian propran armeon, laŭ la amplekso de sia regado. La "Nacia Kavalerio" aŭ "Reĝa Forto" estis sub la ĉefkomandanto. La impostistoj ĉiuj estis armenoj. La tribunaloj de justeco kaj la lernejoj estis direktitaj de la armena pastraro. Plurfoje armena naĥararo fariĝis Marzpano, same kiel Vahan Mamikonjan en 485 post ribela periodo kontraŭ la irananoj.

Tri fojojn dum la marzpana periodo, iranaj reĝoj lanĉis persekutojn kontraŭ kristanismo en Armenio. La irananoj toleris la inventon de la armena alfabeto kaj la fondon de lernejoj, pensante, ke ĉi tiuj instigos la spiritan disiĝon de Armenio disde la bizancanoj, sed male, la nova kultura movado inter la armenoj montriĝis favora al pli proksimaj rilatoj kun Bizanco.

Referencoj redakti

  1. Introduction to Christian Caucasian History:II: States and Dynasties of the Formative Period, Cyril Toumanoff, Traditio, Vol. 17, 1961, Fordham University, 6.
  2. Yeremyan, Suren. «Մարզպանական Հայաստան» (Marzpan Armenia). Armena Soveta Enciklopedio. vol. vii. Erevano: Armena Akademio de Sciencoj, 1981, pp. 313-315.