Caghkadzor

urbo en Armenio
(Alidirektita el Tsaghkadzor)

Caghkadzor (armene Ծաղկաձսր; antaŭe Daraŝiŝak) estas urbo en Armenio, kiu arigas vilaĝon, termocentron kaj skiejon en la marzo (provinco) Kotajko. Ĝi havis 1610 loĝantojn en 2008. Tsaghkadzor signifas « valo de la floroj » en la armena lingvo.

Caghkadzor
urbo en Armenio
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 200  (2015) [+]
Loĝdenso 300 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 32′ N, 44° 43′ O (mapo)40.53333333333344.720555555556Koordinatoj: 40° 32′ N, 44° 43′ O (mapo) [+]
Alto 1 841 m [+]
Areo 4 km² ( 400 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Caghkadzor (Armenio)
Caghkadzor (Armenio)
DEC
Caghkadzor
Caghkadzor
Situo de Caghkadzor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Tsaghkadzor [+]
vdr

Tsaghkadzor estas eta vilaĝo de Kotajko. Konstruita inter 1750 je 2000 metroj alte sur la montaro Teghenis, okcidente de la lago Sevan, ĝi troviĝas je 50 km nordoriente de Erevano kaj je 75 km de la Internacia Flughaveno Zvartnoco.

Etimologio redakti

Caghkadzor laŭlitere signifas valo de florojflorkanjono en la armena lingvo. La nomo Caghkadzor estas rilata al la nomo de la proksimaj montoj Caghkunjac, situanta okcidente de la urbo.

Origine ĝi estis konata kiel Caghkunjac Dzor (Ծաղկունյաց ձոր) ekde ĝia fondo dum la tria jarcento. En la 11-a jarcento, la urbo estis konata kiel Keĉarujk (Կեչառույք), aŭ Keĉaris (armene Կեչառիս), derivita de la princlando Keĉaris sub la armena nobela familio Pahlavuni. Poste, dum la 17-a jarcento, la urbo estis nomita Daraŝiŝak fare de la tjurklingvaj invadantoj, konservante la nomon ĝis 1947, kiam ĝi estis renomita Caghkadzor.

Historio redakti

Antikva historio kaj mezepoko redakti

 
Monaĥejo Keĉaris

Historie, la teritorio de nuntempa Caghkadzor estas asociita kun la kantono Varaĵnunik de la provinco Ajrarato de Antikva Armenio.

Caghkadzor unue estis menciita kiel Caghkunjac Dzor dum la tria jarcento kiam ĝi estis formita kiel malgranda setlejo kaj rapide iĝis la plej ŝatata ĉaskampo por la arsakidaj reĝoj de Armenio. Dum la 4-a kaj 5-a jarcentoj, Caghkunjac Dzor laŭ la ĉirkaŭaj landoj kaj arbaroj estis metita sub la regadon de la nobela familio Varaĵnuni fare de la arsakidaj reĝoj. Poste inter la 5-a kaj 7-a jarcentoj, la regiono estis donita al la familioj Kamsarakan kaj Amatuni, sub la persa regado. Inter la 7a kaj la 9a jarcentoj, Armenio suferis la araban islaman okupadon.

En la 9-a jarcento, Caghkunjac Dzor iĝis parto de la Bagratida Armenio establita en 885. Komencante de la 10-a jarcento, la domoj de Kamsarakan kaj Pahlavuni, ambaŭ ligitaj kun la arsakida dinastio laŭ originoj, estis kunfanditaj kaj regis la kantonojn de Aragacotno, Kotajko kaj Varaĵnunik. Princo Grigor Magistros de la familio Pahlavuni fariĝis estro de la princlando Keĉaris kaj konstruis la monaĥejon Keĉaris en 1033, honore al Gregorio la Iluminanto. En 1051, li ankaŭ konstruis la Preĝejon Sankta Signo. Dum ĉi tiu periodo, la urbo estis konata kiel Keĉarujk.

Meze de la 11-a jarcento, la regiono suferis la selĝukan invadon gvidita de Tughril kaj poste de lia posteulo Alp Arslan. Tamen, kun la establado de la Zakarida Armenio en 1201 sub la kartvela protektorato, Keĉarujk atestis signifan pliiĝon je la ekonomia kaj kulturvivo sub la regado de la familio Ĥaghbakjan kaj poste de familio Proŝjan, dum la 13-a kaj la 14-a jarcentoj. Post kiam la mongoloj kaptis Anion 1236, Armenio fariĝis mongola protektorato kiel parto de la Ilĥankando, kaj la Zakaridoj fariĝis vasaloj al la mongoloj. Post la falo de la Ilĥanlando meze de la 14-a jarcento, la zakaridoj regis super Lori, Ŝirak, Kotajk, kaj Ararat-ebenaĵo ĝis 1360 kiam ili falis al la invadaj turklingvaj triboj[1].

16a ĝis 19a jarcentoj redakti

 
Tradiciaj domoj en Caghkadzor

Komence de la 16-a jarcento, Keĉarujk iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la Safavida Irano. La urbo Keĉarujk iĝis konata kiel Daraŝiŝak sub la persa regado. Dum la unua duono de la 18-a jarcento, Daraŝiŝak iĝis parto de la Ĥanato de Erevano sub la regado de la afŝarida dinastio kaj poste sub la kaĝaroj de Irano. Ĝi restis sub la persa regado ĝis 1827–1828, kiam orienta Armenio estis cedita de la Rusa Imperio kiel rezulto de la rusa-persa milito de 1826–1828 kaj la subskribo de la Traktato de Turkmenĉajo.

Moderna historio redakti

 
Skulptaĵo pri falkoj en la placo Caghkunjac

Kun la falo de la Rusa Imperio kaj post la decida armena venko super la turkoj en la bataloj de Sardarapat, Aparan kaj Karakilisa, la tuta regiono Kotajk fariĝis parto de la sendependa Armenio en majo 1918.

Post 2 jaroj de mallonga sendependeco, Armenio fariĝis parto de Sovetunio en decembro 1920. En 1930, Daraŝiŝak estis inkluzivita en la nove formita Aĥta rajono (poste renomita Hrazdan rajono en 1959). En 1947 la vilaĝo Daraŝiŝak ricevis la nomon Caghkadzor. En 1958, ĝi estis integrita en urbotipa setlejo .

 
Vidaĵo de Caghkadzor

Dum la sovetia epoko, Caghkadzor disvolviĝis kiel ĉefa banurbo kaj kuracloko, celante allogi multajn turistojn. Multaj monumentaj konstruaĵoj kaj daĉoj antaŭe konstruitaj de la riĉaj komercistoj de Erevano kaj Tbiliso, estis aŭ naciigitaj favore al la ŝtato aŭ venditaj en aŭkcioj. En 1958, ĝi ricevis la statuson de urbotipa setlejo. En 1959, ĝi iĝis parto de la Hrazdan-rajono. Poste en 1984, Caghkadzor ricevis la statuson de urbo.

Post la sendependiĝo de Armenio, Caghkadzor eniris novan epokon de renovigo ekde 2000. Kun la fondo de multaj luksaj hoteloj kaj sanatorioj, la urbo fariĝis ĉefa vintra feriejo altiranta multajn amantojn de skio kaj neĝtabuloj el la tuta mondo, por iĝi unu el la plej evoluintaj turismaj celoj en Armenio.

La 11-an de aŭgusto 2008, ĉirkaŭ 90 volontuloj, praktikantoj kaj laborantaranoj de usonaj Pactrupoj estis translokigitaj  al Caghkadzor el Kartvelio kiel antaŭzorgo dum la milita konflikto kun Rusio.

Geografio redakti

 
Monto Teghenis

Caghkadzor situas 50 kilometrojn norde de la ĉefurbo Erevano kaj 3 kilometrojn oriente de la provinca centro Hrazdan. Ĉirkaŭita de alpaj herbejoj, la urbo situas sur la sudorienta deklivo de Monto Teghenis, je alteco de 1841 metroj super la marnivelo. Caghkadzor estas ĉirkaŭita de la montaro Caghkunjac de la okcidento, kaj la urbo Hrazdan de la oriento[2].

Someroj en Caghkadzor estas karakterizitaj per milda klimato, dum vintroj estas malvarmaj kaj neĝaj.

Demografio redakti

 
Vidaĵo de Caghkadzor el skieja telfero

La loĝantoj de Caghkadzor estas ĉefe etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio. La reguliga korpo de la eklezio estas la Diocezo de Kotajk, estrita de ĉefepiskopo Arakel Karamjan. La Monaĥejo Keĉaris en Caghkadzor estas la sidejo de la diocezo.

Jen la demografia templinio de Caghkadzor ekde 1873: Jaro 1873 1897 1926 1939 1959 1976 1989 1991 2001 2011 2016 Loĝantaro 169 345 618 654 1,029 2.000 3.350 2,900 1.618 1.256 900

Kulturo redakti

 
Muzeo de Fratoj Orbeli

Caghkadzor havas kulturan palacon kaj publikan bibliotekon. La tago de Caghkadzor estas festata ĉiujare la 3-an de oktobro. La Monaĥejo Keĉaris estas unu el la signifaj religiaj kompleksoj de Orienta Armenio kaj unu el la bone konservitaj mezepokaj arkitekturaj specimenoj de la Armena Altebenaĵo. Ĝi estis fondita komence de la 11-a jarcento, konsistis el 4 apartaj apudaj preĝejoj. La ĉefa preĝejo de la komplekso estas la Preĝejo Sankta Gregorio konstruita en 1033. La preĝejo Surp Nŝan konstruita en 1051, situas sude de la Preĝejo Sankta Gregorio. La Preĝejo Katoghike konstruita komence de la 13-a jarcento, staras sude de la Preĝejo Surp Nŝan. La kvara preĝejo de la komplekso estas la Preĝejo de Surp Harutjun de 1220[3].

La domo-muzeo de la fratoj Orbeli estas dediĉita al la armenaj sciencistoj Ruben, Levon kaj Iosif Orbeli, kiuj naskiĝis en Caghkadzor. Profesoro Ruben Orbeli estis la fondinto de mara arkeologio kaj unu el la ĉefaj fakuloj pri oceana inĝenierado. Fiziologo Levon Orbeli estis elstara membro de la sciencaj akademioj de Sovetunio kaj Armena SSR. Sciencisto Iosif Orbeli estis orientalisto fakiĝinta pri mezepoka historio de Suda Kaŭkazio. Li administris la Ermitan Muzeon de Sankt-Peterburgo inter 1934 kaj 1951[4].

Transportado redakti

Caghkadzor estas alirebla tra la aŭtovojo H-5 de la sudoriento, same kiel la aŭtovojo H-28 de la nordokcidento. La aŭtovojo H-29 ligas la urbon kun Gegharkunik kaj nordorienta Armenio, tra la urbo Hrazdan. Publika transporto al Caghkadzor estas havebla de Hrazdan kaj foriras de Mikrokvartalo ĉiun horon ĝis 19:30. Pluraj privataj taksioj ankaŭ haveblas laŭ peto. La regula prezo de Hrazdan ĝis Caghkadzor estas 1.000 AMD (ĉirkaŭ 2 dolaroj).

Ekonomio kaj turismo redakti

 
Skiejo de Caghkadzor dum printempo

La turisma infrastrukturo estas tre disvolvita en Caghkadzor, kun multaj luksaj hoteloj, feriejoj kaj amuzejoj.

Skia feriejo Caghkadzor situas tuj super la urbo, je alteco de 1.750 metroj super la marnivelo. Ĝi estis plene modernigita dum la unua jardeko de la 21-a jarcento. Ĉiuj telferoj estas fabrikitaj kaj funkciigitaj de la grupo Leitner. La nuna strukturo anstataŭis la malnovajn sovetepokajn liftojn kaj telferojn, plejparte sekvante ilian vojon. Komence estis 3 sinsekvaj telferoj etendiĝantaj de la montopiedo je alteco de 1969 metroj super la marnivelo, ĝis la montopinto je 2 819 metroj alta, kun la unua kaj dua telferoj finiĝantaj respektive je 2,234 metroj kaj 2,465 metroj. En 2006 kvara telfero estis aldonita, streĉante de la fino de la unua etapo al kontraŭa montetopinto, tiel aldonante du vojetojn, ambaŭ kondukantaj malsupren al la piedo de la deklivoj. Krom la telferoj la feriejo ofertas luon de skio kaj neĝtabulo kaj ankaŭ skiajn instruistojn. La skiadsezono en Caghkadzor normale komenciĝas meze de decembro kaj etendiĝas bone en marto kun la supraj deklivoj ofte taŭgaj por skiado en aprilo.

 
la plej alta telfero sur monto Teghenis

Caghkadzor estas la dua armena urbo post Erevano kun la plej granda nombro da hoteloj. Multaj luksaj hoteloj kaj feriejoj estis malfermitaj ĵus por servi la urbon dum la someraj kaj vintraj sezonoj, inkluzive de la Marriott Tsaghkadzor Hotel, Multi Rest House Hotel, Golden Palace Resort and Spa, Ararat Resort Tsaghkadzor, Best Western Alva Hotel and Spa, kaj la Caghkadzora Hotelo Ĝenerala Sporta Komplekso.

Caghkadzor estas inter la 3 urboj de Armenio, kiuj rajtas gastigi hazardludajn domojn kaj agadojn ene de urba areo (kune kun Ĝermuk kaj Sevan).

Edukado redakti

 
Skia vojo de Caghkadzor

Kun la malpliigita nombro de la urba loĝantaro, nuntempe Caghkadzor estas hejmo de 1 publika eduka lernejo. La Erevana Ŝtata Universitato havas gastejon en Caghkadzor.

Sporto redakti

Caghkadzor estas grava sportejo por Armenio. La Olimpika Sporta Komplekso de Caghkadzor estis malfermita en 1967 per klopodoj de la olimpika ĉampiono Hrant Ŝahinjan, specife por aranĝi la preparadon de la sovetiaj atletoj por la Somera Olimpiko 1968 en Meksikurbo. Tute renovigita kaj remalfermita en 2008, ĝi estas konsiderata unu el la plej evoluintaj trejnaj instalaĵoj en Transkaŭkazio, kun siaj modernigitaj hotelo kaj sanatorio.

La skiejo Caghkadzor funkcianta ekde 1986, estas la centro de vintraj sportoj en Armenio. La skiadsezono en Caghkadzor normale komenciĝas meze de decembro kaj etendiĝas ĝis marto kun la supraj deklivoj ofte taŭgaj por skiado en aprilo. La olimpika komplekso aranĝas la ĉiujaran konkurson de la "Plej Bona Sporta Familio" okazanta ĉiujare dum somero.

Partnera urbo redakti

Referencoj redakti

  1. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2008-08-29. Alirita 2008-08-29. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-08-29. Alirita 2020-11-02.
  2. About the town of Tsaghkadzor
  3. Ծաղկաձորի օր. Arkivita el la originalo je 2017-02-16. Alirita 2020-11-02.
  4. Tsaghkadzor official web: Orbeli brothers' house-museum. Arkivita el la originalo je 2011-04-11.